La veŝto
Estas homoj, kiuj havas emon al kolektado de kuriozaĵoj pli aŭ malpli multekostaj, depende de materiala stato de la persono. Mi ankaŭ posedas kolekteton, sed negrandan, kiel ordinare en la komenco.
Estas tie mia dramo, kiun mi skribis ankoraŭ en gimnazio, dum lecionoj de la latina lingvo… estas kelkaj sekigitaj floroj, kiujn mi devos anstataŭigi per novaj, estas…
Ŝajnas, ke jam estas nenio plu, krom unu tre malnova kaj eluzita veŝto.
Jen ĝi estas. La antaŭa parto estas senkoloriĝinta, la malantaŭa — trafrotita. Multe da makuloj, mankas butonoj, ĉe la rando jen trueto, certe elbruligita per cigaredo. Sed plej interesaj estas la kuntiriloj. Tiu, sur kiu troviĝas la buko, estas mallongigita kaj alkudrita al la veŝto tute ne tajlore, kaj la alia estas trapikita preskaŭ tutlonge de la bukodentoj.
Rigardante ĝin oni tuj divenas, ke la posedinto de la veŝto certe ĉiutage pli malgrasiĝadis, gis li fine atingis tiun gradon, ĉe kiu veŝto ĉesas esti necesa, sed anstataŭe tre necesa montriĝas ĝiskole butonumata frako el magazeno de funebraĵoj.
Mi konfesas, ke mi hodiaŭ volonte forvendus al iu tiun ĉi pecon da drapo, kiu kaŭzas al mi iom da embaraso. Ŝrankojn por la kolektoj mi ankoraŭ ne havas, kaj mi ne volus teni la malsanan veŝtaĉon inter miaj propraj vestoj. Estis tamen tempo, ke mi ĝin aĉetis por prezo, multe superanta ĝian valoron, kaj mi pagus eble eĉ pli multe, se la vendisto scius marĉandi.
Oni havas kelkfoje en la vivo tiajn momentojn, ke oni ŝatas ĉirkaŭigadi sin per objektoj, kiuj rememorigas malĝojon. Tiu malĝojo nestiĝis ne ĉe mi, sed en la logejo de la proksimaj najbaroj. El mia fenestro mi povis ĉiutage rigardi en la internon de ilia ĉambreto.
Ankoraŭ en aprilo ili estis triope: la sinjoro, la sinjorino kaj malgranda servistino, kiu dormadis, kiel mi scias, sur kofreto post ŝranko. La ŝranko estis malhele ĉerizkolora.
En julio, se la memoro min ne trompas, ili restis nur duope: la sinjoro kaj la sinjorino, ĉar la servistino translokiĝis al tiaj gesinjoroj, kiuj pagis al ŝi tri rublojn jare kaj ĉiutage kuiradis tagmanĝon.
En oktobro restis jam nur la sinjorino — tute sola. Ĝustadire, ne tute sola, ĉar en la ĉambro troviĝis ankoraŭ multaj mebloj: du litoj, tablo, ŝranko…
Sed en la komenco de novembro oni aŭkcivendis la
23 senbezonajn aĵojn, kaj el ĉiuj memoraĵoj pri la edzo restis al la sinjorino nur la veŝto, kiun mi nune posedas.
Sed unu tagon, en la fino de novembro, la sinjorino vokis en la malplenan logejon komerciston de malnovaĵoj kaj vendis al li sian ombrelon por tridek kopekoj kaj la veŝton de la edzo—por dudek. Poste ŝi ŝlosis la logejon, pasis malrapide tra la korto, rigardis momente la fenestron, iam ŝian, sur kiun nun faladis malgrandaj negeroj, — kaj malaperis post la pordego.
Sur la korto restis la komercisto de malnovaĵoj. Li suprenlevis la grandan kolumon de sia kapoto, metis sub la brakon la ĵus aĉetitan ombrelon kaj, ĉirkaŭvolvinte per la veŝto la manojn, rugajn pro malvarmo, li vokis:
— Mi komercas, sinjoroj, mi komercas!
Mi alvokis lin.
— Ĉu via moŝto havas ion por vendi? — demandis li enirante.
— Ne, mi volas de vi ion aĉeti.
— Certe via moŝto volas la ombrelon — diris la komercisto
Li ĵetis teren la veŝton, forskuis neĝon de la kolumo kaj komencis penege malfermi la ombrelon.
— Bela objekto! — li diris. — Por tia neĝo bonege taŭgus tia ombrelo. Mi scias, ke via moŝto povas havi tute silkan ombrelon, kaj eĉ du. Sed tio taŭgas nur por somero.
— Kiom vi volas por la veŝto ? — mi demandis. — Por kia veŝto? — respondis li mirigite, certe pensante pri la propra.
Sed tuj li ekmemoris kaj rapide levis la veŝton, kuŝantan sur la planko.
— Por tiu ĉi veŝto? via moŝto demandas pri tiu ĉi veŝto?
Kaj poste, kvazaŭ vekiĝus en li suspekto, li demandis;
— Por kio via moŝto bezonas tiun ĉi veŝton?
— Kiom vi volas por ĝi?
La flavaj okulblankaĵoj de la komercisto ekbrilis kaj la pinto de lia longa nazo iĝis ankoraŭ pli ruĝa.
— Via moŝto pagu… rubleton! — respondis li. tiel etendante la vendotaĵon antaŭ miaj okuloj, por vidigi ĉiujn ĝiajn bonajn kvalitojn.
— Mi pagos al vi duonon da rublo.
— Duonon da rublo por tia veŝto? — tio ne povas esti —parolis la komercisto.
— Nek unu groŝon pli.
— Ne ŝercu, via moŝto — diris li, frapetante per la mano mian brakon. — Vi ja mem scias, kiom ĝi valoras. Ĝi ja ne estas veŝto por malgranda infano, ĝi estas por matura persono…
— Nu, se vi ne povas vendi ĝin por duono da rublo, foriru. Mi ne donos pli multe.
— Nur ne koleru, — interrompis li, moliĝante.—Je mia konscienco: por duono da rublo mi ne povas, sed mi fidas al via prudento… diru vi mem, kiom ĝi valoras, kaj mi konsentos. Mi eĉ preferas malgajni, por ke nur fariĝu tio, kion vi deziras. — La veŝto valoras kvindek groŝojn[1], kaj mi proponas al vi duonon da rublo.
— Duonon da rublo? nu, estu duono da rublo —li ekĝemis, enpuŝante la veŝton en miajn manojn. — Mi eĉ malgajnu, por ke mi nur ne bezonu denove krii… tia vento…
Kaj li montris per la mano la fenestron, post kiu kirliĝis neĝa nubo.
Kiam mi estis prenonta monon, la komercisto, videble rememorinte pri io, elŝiris el miaj manoj la veŝton kaj komencis revizii ĝiajn poŝetojn.
— Kion vi serĉas tie ?
— Eble mi forgesis ion en la poŝo, mi ne memoras respondis li per plej natura tono kaj redonante al mi la acetaĵon, aldonis: — almetu, via moŝto, almenaŭ dek groŝojn.
— Nu, adiaŭ — mi respondis, malfermante la pordon.
— Mi ĵetas min al viaj piedoj. Hejme mi havas ankoraŭ unu tre bonan pelton.
Kaj elŝovinte ankoraŭ la kapon el post la pordo, li demandis:
— Eble via moŝto ordonos alporti ŝaflaktajn fromaĝetojn ? Kelkajn minutojn poste li kriis denove en la korto: Mi komercas, komercas!. kaj kiam mi stariĝis ĉe la fenestro, li salutis min kun amika rideto.
Neĝo komencis faladi tiel dense, ke preskaŭ krepuskiĝis. Mi metis la veŝton sur tablon kaj komencis pensi jen pri la sinjorino, kiu eliris ekster la pordegon, mi ne scias, kien, jen pri la malplena loĝejo, troviĝanta apud la mia, jen pri tiu, super kiu surkreskas nun ĉiam pli dika tavolo da neĝo…
Ankoraŭ antaŭ tri monatoj mi aŭdis, kiel ili interparolis en unu belvetera septembra tago: En majo la sinjorino eĉ kantetis ion — li ridis, legante la «Festan Kurieron". Sed hodiaŭ…
En nian domon ili translokiĝis en la komenco de aprilo. Ili leviĝadis frue, trinkis teon el lada samovaro kaj kune eliradis eksteren. Ŝi — al la lecionoj, li — en oficejon.
Li estis negrava oficisto, kiu kun tia admiro rigardis fakajn ĉefojn, kiel vojaĝanto — Tatrojn. Tial li devis multe labori dum la tutaj tagoj. Mi vidadis lin eĉ je noktomezo, klinitan ĉe lampo super tableto.
La edzino sidis ordinare apud li kaj kudris. Kelkfoje, rigardinte lin, ŝi ĉesigadis sian laboron kaj diradis per admona tono:
— Nu, sufiĉe da laboro. Iru dormi.
— Kaj kiam vi iros dormi?
— Mi… finos nur kelkajn stebojn,
— Nu, do mi ankaŭ skribos kelkajn liniojn.
Denove ili klinadis la kapojn kaj faris siajn taskPaĝo:Prus - La Vizio, La Veŝto, 1930, Zamenhof.pdf/30 Paĝo:Prus - La Vizio, La Veŝto, 1930, Zamenhof.pdf/31 Paĝo:Prus - La Vizio, La Veŝto, 1930, Zamenhof.pdf/32 Paĝo:Prus - La Vizio, La Veŝto, 1930, Zamenhof.pdf/33 Paĝo:Prus - La Vizio, La Veŝto, 1930, Zamenhof.pdf/34 Paĝo:Prus - La Vizio, La Veŝto, 1930, Zamenhof.pdf/35 Paĝo:Prus - La Vizio, La Veŝto, 1930, Zamenhof.pdf/36 Paĝo:Prus - La Vizio, La Veŝto, 1930, Zamenhof.pdf/37 Paĝo:Prus - La Vizio, La Veŝto, 1930, Zamenhof.pdf/38
Hodiaŭ, rigardante la malnovan veŝton, mi vidas, ke pri ĝiaj kuntiriloj okupis sin du personoj. La sinjoro ĉiutage antaŭenŝovadis la bukon, por trankviligi la edzinon, kaj la sinjorino ĉiutage mallongigadis la zoneton — por kuraĝigi la edzon.
— Ĉu ili iam kuniĝos ree por konfesi al si reciproke la tutan sekreton pri la veŝto? — mi pensis, rigardante la ĉielon.
La ĉielo jam estis preskaŭ nevidebla super la tero. Faladis nur neĝo tiel densa kaj malvarma, ke eĉ en tomboj frostiĝis homaj cindroj.
Tamen kiu povas diri, ke post tiuj nuboj ne estas suno?

- ↑ 1 rublo = 100 kopekoj; 1 kopeko = 2 groŝoj. (traduk).