La vizio

El Vikifontaro


LA VIZIO
I.
Dum vintra vespero, ĉirkaŭ la naŭa horo, doktoro Ĉerski, klinita super tablo, sidas en sia kabineto. Ĝi estas alta, dufenestra ĉambro. Laŭlonge de unu muro staras triobla biblioteka ŝranko, ĉe la alia — ŝranko kun ĥirurgiaj iloj. Ĉe unu fenestro vidiĝas kverka skribtablo, turnita per sia maldekstra flanko al la lumo, ĉe la alia — apogilo, kaj sur la apogilo — multekosta anatomia atlaso. En la mezo de la kabineto, sub pendanta lampo, troviĝas tablo, ĉe kiu laboras la doktoro. La ceteron de la ĉambro okupas pezaj brakseĝoj kaj seĝoj, tegitaj per ledo.

La doktoro estas ĥirurgo. Morgaŭ li devas operacii gravan tuberon sur la kolo, do hodiaŭ, por ekzerco, li kopias el la atlaso tiun danĝeran por kuracistoj kaj malsanuloj korpoparton kun ĝia komplikita reto de vejnoj kaj nervoj.

La doktoro estas mezkreska kaj karakteriziĝas per malvarma trankvilo. Liaj konatoj diras pri li, ke li havas ŝtonan fizionomion kaj ŝtalan rigardon. Li estas unu el plej bonaj ĥirurgoj. Li kvazaŭ vidas la internon de la korpo de malsanulo, kaj liaj iloj preskaŭ posedas senton, dank‘ al kio li laŭdire ankoraŭ neniam faris ian danĝeran eraron en operacio.

La ĉefa trajto de lia karaktero estas nefleksebla volo. Li estas filo de iam bonstata familio, sed kiam la patro perdis la havaĵon kaj mortis, la knabo komencis de la kvina klaso mem perlaboradi sian panon kaj vivtenadis ne sole sin mem, sed ankaŭ la patrinon. Malgraŭ gravaj malhelpoj li finis universitaton, estis dum kelkaj jaroj eksterlande kaj, reveninte en la patrujon, li rapide akiris praktikon kaj edziĝis kun fraŭlino, kiun li ekamis, estante ankoraŭ studento, kaj jam tiam decidis, ke ŝi estos lia edzino.

Alian karakterizan trajton de la eminenta kuracisto prezentis profunda pesimismo, kies fonton oni devas serĉi preskaŭ en lia infanaĝo. Kompaniano de la patro forrabis de li la havaĵon kaj lin mem enpelis en tombon kaj, kiam la patrino iris al la rabinto por elpeti almenaŭ parton de la mono por edukado de la filo, la rabulo donis al ŝi tian respondon:

— Kiu ne povas fini la lernejon, okupiĝu per metio. La socio ne bezonas pretendemajn duonklerulojn, sed bonajn laboristojn.

Post tiu rifuzo la malfeliĉa patrino petis helpon jen de sia familio, jen de siaj iamaj amikoj. Sed ĉiuj respondis la samon: ke Karlo ne devas plu pensi pri lernado, sed pri profitdona laboro.

Tia konduto de plej proksimaj, iam afablaj personoj, enskribis sin per sangaj literoj en la animo de la kuracisto kaj influis lian pluan vivon. Malafabluloj diradis, ke doktoro Ĉerski estis eminenta ĥirurgo tial, ke li forstrekis el sia vortaro la vorton „kompato”, kion li mem parte konfirmadis, dirante multfoje:

— Se mi volus kortuŝiĝi pro ĉiu larmo, kiun mi vidas, mi ne povus esti ne nur ĥirurgo, sed eĉ fratino-flegistino.

Malgraŭ tio li estis homo honesta, kaj ne sole kuracadis senpage malriĉulojn, sed plie — lia domo estis fama, kiel hejmo, kie trovis helpon tre multaj personoj, familioj kaj institucioj. La kaŭzo de tio ĉi estis lia edzino.

Kiam kelkaj el pli intimaj konatoj demandis lin, kiel oni povas ligi lian grandan oferemon kun la malafablaj aforismoj, li respondis:

— Filantropio estas la fako de mia edzino. La virino amuzu sin, se tio estas por ŝi agrabla.

— Ne kalumniu vin mem, doktoro!

— Mi tute ne kalumnias min. En la bonfarado de mia edzino mi ludas nenian rolon. Mi nur penas ne agadi malbone: mi ne ŝtelas, ne mortigas, ne veturas per vagonaroj sen biletoj… Tiajn plaĉojn mi havas.

La doktoro plene harmoniis kun sia kabineto, kiu aspektis preskaŭ malserene, kvazaŭ ĉiu el la esplorataj pacientoj lasus tie parton de sia malĝojo kaj maltrankvilo.

II.
En tiu momento ekkraketis la pordo kaj sur la tapiŝo aŭdiĝis bruo de silka vesto.

— Ĉu tio estas vi, Zonjo? — demandis la doktoro, levante la kapon de super la desegnaĵo.

— Mi jam veturos al la patrino — diris la sinjorino per mallaŭtigita voĉo — kaj kun ŝi mi veturos al gesinjoroj Viktoroj. Ĉu mi malhelpis al vi? Pardonu!

Ŝi ĉirkaŭprenis lian kolon kaj kovris la vizaĝon per kisoj. En sia hela vesto ŝi aspektis apud li kiel floro, premanta sin al statuo.

Ŝi estis virino alta, eleganta, kun dikaj sed belaj trajtoj, kiujn lumigadis esprimo de dolĉeco. La edzo, kiun ŝi adoris, fileto, por kiu ŝi estis preta ĉiumomente fordoni la vivon, diversaj suferantoj kaj senhavigitoj — jen estis la regno, kie ŝi agadis.

— Do kiam vi venos por min kunpreni? — ŝi diris — kaj eble vi tute ne venos, ĉar mi vidas, ke vi estas tre okupita? Gesinjorojn Viktorojn vizitos hodiaŭ kelkaj personoj speciale por koniĝi kun vi.

— Ĉu ili pensas, ke kiam mi koniĝos kun ili, mi farados al ili operaciojn pli bone kaj malpli kare?

— Ne parolu tiel, ĉar tio estas malbela, Karlo! Kaj eble vi preferus, ke mi restu hejme, ĝis vi estos libera.

— Iru, mia infano, kaj amuziĝu bone. Se nenio okazos, mi venos vin kunpreni ĉirkaŭ la dekdua.

— Bone; do kisu Kaziĉjon, ĉar li volas diri al la paĉjo „bonan nokton”.

— Je tiu ĉi horo la knabo ankoraŭ ne dormas? — ekmiris la doktoro — mi tuj iros al li.

La edzino denove kisis lin, dirante:

— Ĝis baldaŭa revido. Mi konfidas vin ambaŭ al Dio.

— Bona protekto ĝi estas — ekmurmuris la doktoro.

La edzino kovris al li la buŝon per la mano.

— Se vi min almenaŭ iomete amas, neniam diru ion similan, Karlo! — ŝi diris timigite. Kelkfoje vi parolas, kvazaŭ vi ne kredus…

— Kaj tamen estus ja tute facile forigi ĉian nekredon el la mondo. Unu signo, unu malgranda pruvo de ekzisto… Kian malutilon ĝi farus al Dio?

— Ho, ne parolu tiel — denove interrompis al li la edzino kun kreskanta timo. — La signoj de Dio estas teruraj, kaj oni ne devas ilin provoki.

— Iru, mia kara — interrompis la doktoro — iru kaj amuziĝu bone post nia monaĥeja enuado.

Li kisis ŝin, akompanis al la pordo kaj poste revenis al sia tablo. Ree li klinis la kapon super la desegnaĵo, sed tuj li levis ĝin, atentigita de ia brueto.

Ĝi estis seka neĝo, kiu faladis ekstere kaj frapis la fenestrojn. Iafoje povus ŝajni, ke petolemaj infanoj ŝutas sablon sur la vitrojn, jen — ke iu mallaŭte frapetas sur la fenestrojn, kvazaŭ li volus elvoki la doktoron, aŭ anonci, ke li mem venos al li.

Al la doktoro ŝajnis, ke ĉe tiu bruo de la nego li vidas etajn, rozajn fingretojn, kiu tamburetas sur la vitroj. Li rememoris la filon, ridetis kaj forlasis la kabineton.

En granda ĉambro, ĉe lumo de pale - blua lampo dormis Kaziĉjo, zorgata de infanistino.

— Kaziĉjo tiel atendis la paĉjon, tiel atendis… li tute ne volis senvestiĝi, kaj ankoraŭ postulis, ke mi lin veku, se li endormiĝus — flustris la infanistino ridetante — li volis diri al la paĉjo „bonan nokton“, kaj montri la novan arlekenon, kiun hodiaŭ donacis al li la avinjo. Kaj li diris ankoraŭ, ke se la paĉjo deziros, li donacos al la paĉjo la arlekenon, ĉar ĝi estas la plej bela ludilo, kiun Kaziĉjo iam ricevis. Por li ĉiu nova ludilo estas la plej bela.

Post tiu ĉi raporto la infanistino eliris, kaj la doktoro fikse rigardis la dormantan filon.

— Kiel infanoj ŝanĝigas — pensis la doktoro— Kiam ĉi tiu etulo venis en la mondon, li estis tiel malbela, ke mi dubis, ĉu mi povos lin iam ekami. Poste li iom beliĝis kaj komencis min interesi—kaj hodiaŭ li estas belega, kiel kerubo, mia plej kara trezoro. Ne mirinde —li havas la malhelajn okulojn de la patrino kaj ŝian rideton.

En la kapon de la doktoro venis la penso, ke tiu ĉi infano estas la sola kreitaĵo, kiu lin amas sen ombro de egoismo. Kiel li ĉiam adiaŭas la forirantan paĉjon! Kiel li petas sin sidigadi apud fenestro por vidi pli baldaŭ la revenantan paĉjon! Kiel li terure sopiris, kiam la paĉjo devis foje forveturi por kelkaj tagoj!

— Neniam mi pensus, ke infano povas doni tiom da feliĉo — ekflustris la doktoro, profunde kortuŝita.

Subite lia rigardo falis sur bildon, kiu pendis super la liteto de Kaziĉjo. Ĝi estis donaco de la avino: belega angla kuprogravuraĵo, prezentanta Kriston. La Savinto sidis sur roko, surkreskita de floroj, post Li de malproksime tiris sin monta ĉeno kaj vojo, kies komencon kovris la vesto de la Savinto. La vizaĝo de Kristo estis eksterordinare belega, ĝi havis esprimon malgajan kaj ordonan, kiu tre bone harmoniis kun surskribo, metita sub la bildo per la mano de la avino: „Amu viajn malamikojn, bonfaru al tiuj, kiuj vin malamas kaj persekutas…”

— Mirindaj vortoj — parolis al si mem la doktoro. Ilin povis diri nur tiu Saĝulo, kies okuloj vidas ian alian mondon, ne la nian. Ĉar kian sorton havus en tiu ĉi mondo homo, pri kiu oni ekscius, ke li „amas siajn malamikojn”? Antaŭ la sekvanta tago restus al li unu sola ĉemizo, kaj en la daŭro de semajno oni elverŝus el li la tutan sangon.

— Ne, fileto — li ekflustris, kliniĝante super la lito, — ne amu viajn malamikojn kaj ne bonfaru al tiuj, kiuj vin malamas. Alie ekmankos al vi koro kaj fortoj por tiuj, kiuj vin amas.

— Ne faru tion, fileto, ne, ne!

En la sama momento elektra sonorilo en la antaŭĉambro eksonis tiel neordinare. ke la doktoro, mirigita, revenis en la kabineton.

— Jam estas preskaŭ la deka… kio povus al iu okazi? — li diris al si mem.

III.

En la kabineton eniris maljuna homo kun longaj haroj kaj senorda barbo. Li estis vestita per eluzita mantelo, multloke blankigita de neĝeroj.

Ekvidinte lin, la doktoro ekpaŝis malantaŭen kaj demandis per tono, en kiu estis sentebla kolero kaj miro:

— Kio venigis vin al mi… je tiu ĉi horo? — Krupo… — ekflustris la maljunulo — mia nepeto havas krupon… li sufokiĝas…

La doktoro ekmovis la ŝultrojn. La maljunulo vidante ĉi tion, malespere kunplektis la manojn kaj komencis paroli per raŭka voĉo:

— Sinjoro! estu kompatema! Vere, mi rabis de vi la havaĵon… Se vi volas, mi tion konfesos antaŭ juĝisto… Sed kian profiton mi havas de tio? — Mizeron… Mia filino, vidvino, vivtenas sin per kudrado, kaj havas nek sanon, nek laboron. Mi estas por vi krimulo, sed… kion kulpis la infano!? Ĝi havas nur ses jarojn… Kaj ĉu ĝi devas suferi tiel terure tial, ke la avo estas krimulo? Batu min, metu min en malliberejon, sed kompatu la senkulpulojn! Kristo ja eĉ sur la kruco pardonis al siaj ekzekutintoj…

— Aŭskultu min — diris la doktoro. - - Kiel kuracisto mi rajtas al neniu rifuzi helpon, sed kiel homo…

Li kaptis la spiron kaj parolis plu:

— Ĉu vi povas ĉi-momente enkudriligi fadenon. — Vi ja vidas, kiel mi tremas… —respondis la maljunulo, rigardante en liajn okulojn kun timego de batota hundo.

— Komprenu min, sinjoro — kontinuigis la kuracisto. — Al ĉiu alia infano mi farus operacion, krom al mia propra kaj al via. Ĉe la via ami ne estus certa pri mia mano, ĉar ŝajnas al mi, ke anstataŭ unu ĉerko, la ĉerko de mia patro, inter mi kaj vi troviĝus ankaŭ la dua — de via nepo… ĉu vi tion komprenas?

— Mi komprenas, ke Dio min malbenis!

— Serĉu do alian kuraciston… La honorarion… mi povas pagi…

— Ne estas jam tempo — parolis la maljunulo, kunmetante Ia manojn. — Ni logas proksime, en apuda domo. Mi ne povas jam iri pluen. Ĉe tiom da kuracistoj mi estis vane…

— Iru ankoraŭ al unu — respondis malvarme la doktoro.

La maljunulo, kvazaŭ freneza, komencis skui la manojn en la aero kaj bati la kapon.

— Mi iros — li diris — mi iros al mia agonianta nepo kaj preĝos, ke por pekoj de maljunuloj oni ne punu infanojn… Dio, kompatu… Dio… Dio.. kompatu! — li ekkriis. Paĝo:Prus - La Vizio, La Veŝto, 1930, Zamenhof.pdf/14 Paĝo:Prus - La Vizio, La Veŝto, 1930, Zamenhof.pdf/15 Paĝo:Prus - La Vizio, La Veŝto, 1930, Zamenhof.pdf/16 Paĝo:Prus - La Vizio, La Veŝto, 1930, Zamenhof.pdf/17 Paĝo:Prus - La Vizio, La Veŝto, 1930, Zamenhof.pdf/18 Paĝo:Prus - La Vizio, La Veŝto, 1930, Zamenhof.pdf/19 Paĝo:Prus - La Vizio, La Veŝto, 1930, Zamenhof.pdf/20 Paĝo:Prus - La Vizio, La Veŝto, 1930, Zamenhof.pdf/21 Paĝo:Prus - La Vizio, La Veŝto, 1930, Zamenhof.pdf/22 Paĝo:Prus - La Vizio, La Veŝto, 1930, Zamenhof.pdf/23


La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝoj de la aŭtoro: Bolesław Prus kaj de la tradukinto: Lidja Zamenhof.