Legendoj/Antaŭparolo

El Vikifontaro
Tradukita de Bronisław Kuhl
LegendojFerdinand Hirt & Sohn, Esperanto-Fako (p. 7-9)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Tentistoj  ►
ANTAŬPAROLO

A. Niemojewski (legu: Njemojeski), la aŭtoro de la „Legendoj“, estas talenta pola nuntempa verkisto, kiu kolektis jam riĉan rikolton de sia literatura agado.

Niemojewski publikigis unue serion da lirikaj poezioj: „Poezioj“, „Subteraĵoj“, „Promesita lando“, „Brulruĝoj“, „Polonia irridenta“, „Ĉefurbo“ , „Petegoj“ , „Urtikoj“. Ĉie en ili brilas bela arta formo kaj nobla tendenco, sed speciale grandan talenton elmontris Niemojewski en la poemoj, en kiuj li kantas pri la ĝojoj kaj suferoj de la laboristaj sferoj.

Poste Niemojewski verkis la dramojn: „Familio“, „Tiu tago“, „Rokita“, „Fabelo“, kaj la rakontojn: „Leteroj de freneZulo“, „Legendoj“ ktp. — Plue sekvis liaj literaturaj studoj pri la pola literaturo (Wyspianski) kaj bildoj el sistemaj vojaĝoj tra Eŭropo, Egiptujo, Palestino, Sirio ktp.

La frukto de tiuj vojaĝoj estis interalie ankaŭ du volumoj da orientlandaj noveloj „El sub polvo de jarcentoj“ , kiuj formas en la literatura agado de l’aŭtoro transiron de beletristiko al precizaj studoj, ĉar Niemojewski, komencinte kiel artisto, transformiĝis iom post iom en scienciston kaj dediĉis sin fine tute al la kompara esplorado de religioj.

En tiu ĉi direkto Niemojewski tradukis unue verkojn de Renan kaj el lingvo greka la Judan Militon de Jozefo Flavius, poste li publikigis serion da malpli grandaj propraj studoj: „Historio de la Kruco“, „Kreado de la mondo laŭ biblio“, „Du bibliaj arboj“, kaj en la lasta tempo aperis la grandega verko: „Dio Jezus“, kiun Niemojewski eldonis pole kaj en plivastigita propra germana traduko. Tiun ĉi verkon la aŭtoro kompletigis ankoraŭ per la studaĵo: „Kial rapidis la disciploj al Emaus“.

Niemojewski pruvas en ambaŭ lastaj verkoj la tezon, ke en la evangelioj estas kaŝitaj astraj sistemoj, t. e. ke al la movado de evangeliaj personoj sur tero estas konformaj la movoj de ĉielkorpoj en precize difinitaj periodoj. La aldonitaj ilustraĵoj, multe plifaciligas la komprenon de tiuj interesaj malkaŝoj, nepriparoleblaj pli vaste en la kadroj de tiu ĉi artikoleto.

Kiel unu el ĉefoj de la polaj liberpensuloj Niemojewski redaktas de la jaro 1906 la organon „Myŝl nie podlegla“ (Penso sendependa).

Kelkaj verkoj de Niemojewski estas tradukitaj en diversajn lingvojn; ankaŭ nia esperanta literaturo posedas jam kelka da ili en lingvo internacia.

La nuna libro „Legendoj“ konsistas el 4 poeziaj rakontoj kaj bildoj el la vivo de Jezuo, sed tiu ĉi nomo, kvankam li estas la ĉefa heroo, nenie estas dirita, sed lasita al la konjektemo de la legantoj. Li kaj lia granda verko estas traktataj diskrete kaj ili formas nur la kondukan fadenon de serio da koloraj morbildoj el tiu epoko. La ĉefan akcenton la aŭtoro metis sur la medion kaj sur la manieron, kiel similaj ideoj ĝin impresis. Ne mankas ankaŭ aludoj pri similaj rilatoj en la hejmlando de l’aŭtoro, kiel ni vidas tion en la legendo „Tentistoj“. — Kvankam la temo estas elstudita, la novelista talento de l’aŭtoro brilas en la legendoj plenforte. La tutaĵo vivas kaj impresas potence la animon de la leganto

Ni opinias, ke ankaŭ inter la esperantaj samideanoj la „Legendoj“ estos volonte legataj, kaj ni povas nur gratuli la aŭtoron, ke li en la persono de S-ro Kuhl, konata jam pro lia bela stilo esperanta, trovis tiel bonan tradukinton.

Ant. Grabowski.


NOTO

Donante la permeson esperantigi la „Legendojn“, la aŭtoro skribis al mi:

„Fine mi petas, ke Vi en ,Tentistoj‘ ŝanĝu ĉie la vorton ,rabboni‘ je ,rabbi‘, ĉar tiam mi ne konis ankoraŭ tiun ĉi iomon da hebrea lingvo, kiun mi konas nun, kaj ,vocativus‘ ŝajnis al mi esti ,nominativus‘.“

Tio estas la sola diferenco inter ĉiuj sinsekvintaj eldonoj de l’pola originalo kaj la Esperanta traduko. Ĉiujn aliajn nomojn aŭ karakterizajn esprimojn mi penis konservi — kiom tio nur estis ebla — senŝanĝe, por ne perdi la ĉarmon, kiu karakterizas la tutan verkon.

La tradukinto.