Saltu al enhavo

Legendoj/Tentistoj

El Vikifontaro
Tentistoj ()
Tradukita de Bronisław Kuhl
LegendojFerdinand Hirt & Sohn, Esperanto-Fako (p. 11-33)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Majlaĥ  ►
TENTISTOJ


En Jeruŝalaim regis sufoka atmosfero. La mano de la Landestro ekpendis super ĉiuj partioj kaj permesis al nenies kapo elkreski super la alteco de l’Roma lanco. La homoj okupitaj per metio, marĉandistoj, procenteguloj, riĉaj mallaboremuloj, pensantaj nur pri la oportunaĵoj de l’vivo, fine laboristoj kaj ĉiuspeca simplularo ne sentis la pezon de tiu mano. Sed la klasoj superaj, konservantaj en sia brusto la politikajn tradiciojn, dezirantajn influojn, signifon kaj estrecon, rigardis per kolera okulo la palacon de la Landestro, kaj ofte dum la noktoj, kondukante sekretajn interkonsilojn, pripensis planojn, kiujn la sekvonta mateno disblovis kiel nebulojn. Tiuj klasoj sentis sian forton kaj sian malpovon. Ili sentis sian forton, ĉar kuniĝinte kun Sinhedriono, ili havis la potencon ĉerpatan el la Skribo, la vivan vorton de l’pastroj kaj eminentan, riĉecan situacion; do ĉirkaŭitaj ili estis kvazaŭ per triobla gardmuro kaj neniu povis ilin ataki. Samtempe tamen ili sentis sian malpovon, ĉar tia situacio ne sufiĉis al ili, kaj havante super si la singardeman Landestron, ili ne povis fari unu paŝon ekster tiun ĉi trioblan muron de la okupita feliĉa pozicio. La popolo ilin estimis, obeis kaj salutis la riĉulojn; ili deziris, ke tiu popolo je donita ordono sekvu ilin, kien ajn ili ĝin kondukos. Sed tion ili ne povis esperi. La popolo estis dormanta pulvo; sed ili en siaj animoj ne havis eĉ unu fajreron, por ĝin eltiri kaj ĵeti en tiun pulvon. Ĉerpante sian forton el la pasinteco, ili ne havis kapablon rigardi la estontecon, kaj se la rilatoj fariĝus por ili eĉ plej oportunaj, ekzistis inter ili nek unu homo, kapabla esti estro. Ili eĉ ne kreis al si idealon en tiu ĉi direkto. Ili ekposedis sole la arton malpermesadi, haltigadi, malrapidigi la fervorojn; ili tamen ne scipovis montri la vojon, heligi ĝin per ideo kaj veki al ago. Tio estis direkto sendirekta, kaŝado de ĉiu lumo sub barelo, atendado kaj deziro malligi ĉiun nodon sen almeto de l’mano. Kaj se iu ajn la manon intencis etendi, ili kaptadis lin, rekondukis, kaj eĉ timis, vidante en li estontan despoton. La popolo tamen, kvankam ŝajne ĝi estis senviva, kreis al si la idealon de l’estonta estro. Tiu idealo estis Meŝjaĥ, antaŭdirita de la profetoj. Kaj tio estis vere idealo de la popolo, sed ne de la superaj klasoj, ĉar ili tiujn profetojn martiradis kaj mortigadis. Kvankam ili ankaŭ kredis, ke venos la Antaŭdirito, tamen inter ilia kredo kaj la kredo de l’popolo estis abismo. Ili komprenis la Skribon, la popolo ĝin sentis. La popolo atendis viron, instruantan pri tio, kio en profundo de ĉies koro estis sentata; la popolo demandis neniam, el kiu familio la profeto devenis; ĝi atendis nur la agojn kaj al ili nur kredis. Sed ili postulis, ke al ili estu montrita persono, ke la venonto, malferminte la librojn, montru per la fingro sian ateston generacian, la konsenton de sia nomo kun la nomo de l’antaŭdiro, ke antaŭ ĉio li ne estu surprizo kaj ke li trovu ilin preparitaj je tia alveno. Dume pasis jaroj post jaroj, la popolo alkutimiĝis al la nova ordo, kiu delonge fariĝis malnova, la malesperiĝo ekregis ilin ĉiam pli forte, ĝis fine ili komencis, por sin plifortigi, proponi planojn, kapti avide ĉiun sciigon, kiu antaŭdirus ŝanĝon, doni al ĝi troigitan. signifon kaj fine ekscitiĝi per ĉio ĉi, kreante rilatojn, kiuj ŝanĝis ilin en potencajn fantomojn, disvastigantajn la timon nokte, kiam ĉiuj ripozas, sed senfortajn dum la tago, kiam oni devas agadi.

Ĉiusemajne ili kunvenadis dum malfrua vespero ĉe Kajafas, kie ili interŝanĝis la plej detalajn kaj precizajn sciigojn pri tio, kio okazis en diversaj urboj de la lando, kaj eĉ pri tio, kio estas okazonta en Romo, ĉar ne mankis al ili rilatoj en la ĉefurbo de l’mondo. Poste tiujn ĉi sciigojn ili diskutadis kaj eltiradis konkludojn. Dum tiaj kunvenoj oni ne diferencigis aferojn gravajn de malgravaj. Ĉiu afero estis grava; tio dependis de ĝia kunigo kun aliaj sciigoj. Oni rakontis do al si kun ĉagrenitaj vizaĝoj, en kiun la Roma Cezaro enamiĝis, kia estas la karaktero de tiu ĉi virino, kian influon ŝi posedas je la estro de l’mondo, kaj kiu ree ŝin influas. Oni pripensis tion, ĉu la konsulo, sendita Iberion, favoras ilin, ĉu ne, kaj ĉu ne estus pli bone zorgi, ke oni revoku tiun ĉi konsulon kaj sendu al lia loko alian. Oni diskutadis ankaŭ ĉiun detalon el la hejma vivo de la Landestro, kio en certa okazo povus esti en Romo profitigata kontraŭ aŭ por li. Kajafas aŭskultis kutime tiujn ĉi interparolojn gratante per la fingroj inter la dentoj kaj rigardis atente la parolantojn, kaj nur fine li prenis la voĉon kaj per eksterordinare sprita opinio solvis ĉiun problemon, eligante strange simplan konkludon. Nur Suten, unu el la plej grandaj riĉuloj, scipovis iufoje lin konvinki, ĉar li posedis intelekton eble ankoraŭ pli spritan, grandan elokventecon kaj ankaŭ maloftan sinregadon. Sed li estis homo ankoraŭ juna, apenaŭ tridekjara. Do li ne povis tiom scii, kiom sciis Kajafas, kiu faligis lian rezonadon per simpla cito de ia okazintaĵo, pruvanta la malkonsenton kun la teorio anoncata de Suten.

Dum unu el tiaj kunsidoj Suten sciigis, ke rondiras en la urbetoj en akompano de kelkaj disciploj juna rabbi, kiu kuracas per la metado de la manoj kaj vekas inter la amasoj admiron. Kajafas interrompis ŝerce, ke oni povus lin alkonduki en la templon, por ke li metu la manojn sur la kapojn de l’impostistoj, prenantaj ĵus de la popolo novan imposton. Baldaŭ tamen la interparolo turnis sin en alian direkton, ĉar iu alportis sciigon, ke en la konsilantaro, ĉirkaŭanta la Cezaron, okazis gravaj ŝanĝoj kaj eniris homoj nekonataj. Suten ne partoprenis en plua interparolo, kaj eĉ pli frue ol kutime forlasis la kunsidon. Dum la venonta li tute ne ĉeestis.

Post du semajnoj li tamen venis ree kaj alportis pluajn sciigojn pri tiu rabbi. Ĉar mankis sciigoj pli gravaj, do oni aŭskultis lian rakonton ĝis la fino. Li certigis, ke rabbi ne nur okupas sin per la sanigado, sed ankaŭ anoncas instruon, kiu ne ĉiurilate estas konsenta kun la tradicia interpretado de la Skribo. Sciigo tiu maltrankviligis Annason, la bopatron de Kajafas, la plej altan en tiu ĉi jaro pastron, ĉar li estis tre postulema en la aferoj de l’interpreto de la Skribo. Li do komencis detale demandadi pri tiu instruo. Sed Kajafas ektusetis kaj ordonis al Suten rakonti simple tion, kio okazis, kaj ne tion, kion oni parolis. Suten komencis do larĝe priparoli, ke tiu rabbi akiris grandan famon ĉe la popolo, kiu tie kaj ie komencas murmuri, ke li estas la antaŭdirita Meŝjaĥ.

Tiuj vortoj elvokis grandan ridon inter la kunveno. Eĉ Annas svingis la manon en la aero kaj ridetis kaj la aliaj diversmaniere komencis ŝerci. Suten eksilentis, sidiĝis en angulo, sed estis tre kolera.

Tiu ĉi sintenado turnis la atenton de Kafajas, kiu donis la signon, ke oni silentiĝu, kaj li diris, ke simila afero okazis antaŭ dekok jaroj dufoje, antaŭ dudek jaroj unufoje kaj antaŭ kvarkdek jaroj trifoje. Je tio ĉi leviĝis Suten, ĵetis planken telereton, kiun li havis en la mano, kaj ekkriis forte:

— Tia afero okazis ankoraŭ neniam!

Kaj ree frutempe li forlasis la kunsidon.

La sekvontan tagon matene venigis lin Kajafas, iris kun li en la ĝerdenon kaj longe ili solece interparolis. Post tiu ĉeesto ĉe Kajafas, Suten forlasis la urbon kaj dum unu monato li ne aperis en la kunvenoj. Post monato li revenis. Ĉiuj lin ĉirkaŭis kaj demandis, kie li vojaĝis. Sed li donis respondojn elturniĝajn aŭ eĉ tute silentis. Dume Kajafas sidiĝis sur sia loko kaj kontraŭ la kutimo prenis la unua la voĉon.

Li komencis rekte de tio, ke li estos parolanta pri tiu juna rabbi. Ĉiuj fariĝis tre scivolaj kaj kelkaj alrigardis Suten-on, kiu sidiĝis pli malproksime, mallevis la kapon, kvazaŭ li ordigadis la pensojn kaj sin al io preparis.

Kajafas parolis, ke la afero prezentiĝas iom alie, ol tio komence ŝajnis. La juna rabbi ne estas ia ajn trompanto, nek sorĉisto, nek monkolektanto, nek li ŝajnigas profeton, nek anoncas aferojn eksterordinarajn, kiujn oni devus kontraŭbatali, nek li celas estrecon, nek estas homo, ribeliganta la popolon. Ŝajnas tamen, ke la popolo aliĝas al li, ĉar ĝi sekvas lin, aŭskultas lian instruadon, ĉirkaŭas lin per granda ŝatado, preskaŭ adoro. Estas iuj kiuj forlasis la edzinojn kaj familiojn kaj lin sekvas; la aliaj forĵetis sian metion, por konstante esti ĉe lia flanko. Rakontas homoj kredindaj, ke tiel estas. Sed kredindaj homoj povas havi malprofundan rigardon kaj malfortan aŭdosenton; ili povas vidi nur la efikon, sed ne la kaŭzon, kaj admiri la fumon, ne rimarkinte la flamon. Sed tie ĉi ne temas pri tio. Rabbi estas viro de la popolo kaj tia homo estas bezona hodiaŭ!

Granda miro ekregis ĉiujn. Ili ne povis kompreni la argumentojn de Kajafas. De ĉiuj flankoj oni sieĝis lin, ke li pliklarigu, kion li pensas.

Kajafas tamen laciĝis kaj ne volis paroli pli longe. Sed la sekvontan kunsidon li kunvokis ne por la venonta semajno, sed por postmorgaŭ. Ĉiuj disiris en granda pensincitiĝo. Ĉar ili komprenis, ke, se Kajafas tiel konsideras la aferojn, do tio estas efektive grava.

Al tiu sekvanta kunsido venis ĉiuj tre frue, kaj Kajafas, stariginte kelkajn en la antaŭĉambro, por ke ili gardu la servistaron, faris grandan paroladon.

En tiu ĉi parolado li prezentis la nunan situacion, ne ŝparante nigrajn kolorojn, nek mallaŭdojn. Li elmontris, ke en tiu stato de l’aferoj neeble estas eĉ revi pri la forskuo de l’Roma estreco. La popolo ilin obeas, sed nur en la templo, se tamen ili ordonus al ĝi ataki la gvardion de la Landestro, ĝi verŝajne malobeus kaj ligitajn kondukus ilin al la magistrato. Lerteco ne mankas al ili, sed ili tute ne posedas la influon je la popolo. Mankas al ili homo. Tia homo povus esti tiu juna rabbi.

Poste li citis multajn ekzemplojn, pruvantajn, ke en ordinaraj kondiĉoj rabbi post kelkaj jaroj fariĝos la plej populara viro en la lando. Nomo lia estos sonanta en ĉies buŝoj. De ili dependas, ke tio okazu pli frue…

Se la amaso per lia pero transirus sub ilian influon, la sendependeco estus jam duone akirita. Romo ne havas grandajn profitojn el la lando malriĉa, multfoje jam rabita kaj tiel malproksima. La Landestroj englutas grandajn sumojn kaj ofte estas malkaŝataj iliaj mensogoj. Por Romo certe maloportuna estas la akiraĵo, kaj verŝajne ĝi ne disverŝus sangon por teni ĝin en siaj manoj. Cetere oni povus interkonsenti. Por tio tamen, por movigi la amasojn en tiun direkton, oni bezonas estron. Tiu estro povas esti nur tia homo, kiel rabbi…

Sed tia estro devus ilin absolute obei. Rabbi estas homo el la amaso; li estas tamen laŭ la rakonto — intelekto ne subiĝanta facile al direktado de aliaj personoj. Sed li estas juna! La juneco forigas multajn malfacilaĵojn. Rabbi estas homo simpla, al kiu devus plaĉi la interrilatoj kun la plej altaj aferoj, se ili alvokus lin al siaj celoj!

La popolo atendas Meŝjaĥ-on kaj direktas la okulojn al rabbi. Liaj faroj parolas multe. Kvankam Kajafas tion ne kredas kaj la juna rabbi ankaŭ tion ne kredas, kaj ĉiuokaze ne devus tion kredi, kun la popolo tamen la afero prezentas sin alimaniere. La popolo devas kredi tion, kio estas bezona, sed ne tion, kio estas vera. La popolo povas kredi, ke rabbi estas Meŝjaĥ.

Al tiu ĉi homo turnis la atenton Suten. Per tio li pruvis, ke li posedas la okulojn escepte viglajn kaj ke li estas destinita al plenumo de gravaj agoj. Li do mem parolu la ceteron.

Ekregis profunda silento, ĉar ĉiuj eksentis, ke la afero havas eksterordinaran karakteron kaj postulas multan atenton por la prijuĝo.

Suten komencis rakonti, ke de longa tempo li esploris la paŝojn de rabbi kaj lin jam iom ekkonis. Li citis multajn ekzemplojn de la influo, kian havas rabbi, kaj konfesis, ke li estas certe la plej kapabla intelekto ekster la muroj.

Lia parolo estas frapanta, kvankam mallonga. Kien ajn li turnas la okulojn, elkreskas amasegoj, kvazaŭ el sub la tero, kaj sekvas lin. Li akiris de la egiptaj kuracistoj la arton meti la manojn kaj havas fortan okulon. Suten vidis per propraj okuloj, kiel unufoje sub lia rigardo sekiĝis figujo.

Sed li estas simplulo. Kiam ĉirkaŭas lin la amasoj, li posedas la memkonscion. Oni ne scias tamen, kiel li agus, se li stariĝus antaŭ ilia kunveno.

Li devas deziregi la estrecon, ĉar per siaj faroj parte li ĝin jam ekposedis. Estreco lia estas jam granda — kaj tie Suten komencis paroli mokplene — eble ĝi ne trairus la urbajn pordegojn kaj tial tiujn pordegojn evitas; sed invitita ĝi kurbiĝos, apud ni ĝi elkreskos kaj jam revene ne penetros tra tiuj ĉi pordegoj.

Pro tio do estas nepra bezono lin nune akiri. Suten demandas la ĉeestantojn, ĉu ili konsentas je tio.

La ĉeestantoj komencis murmuri inter si kaj turnis la okulojn al Kajafas. Tiu ĉi klare kaj precize konfesis, ke la akiro de rabbi estas afero treege grava. La kunvenintaro jesis.

Tiam Suten prenis ree la voĉon kaj demandis, ĉu la ĉeestantoj permesas al li interkonsenti kun rabbi, ĉu ne. Kaj se ili pli multe konfidus al iu alia, ili diru la nomon.

Kajafas donis signon per la mano, dezirante respondi. Oni eksilentis, kaj li parolis tiamaniere.

La afero, kiun ili pripensas, estas egale grava, kiel danĝera. Grava, ĉar ĝi igas esperi; danĝera, ĉar ĝi minacas per proskripcio. Kiu estas fine tiu ĉi rabbi, tion neniu certe scias. Tial do estas necesa escepta singardemo. Suten iras kun li paroli. Sed li nune parolu kun li nur siaflanke, kiel viro eminenta, sed ne kiel ilia reprezentanto. Se la afero ne prosperos, la sekreto dronos inter du paroj da okuloj; en la plej malbona okazo elmetos sin al danĝero sole Suten. Se tamen la afero iros bone, tiam estos tempo kunveni denove kaj esplori la pluajn sekvojn.

La kunvenintoj konsentis je tio unuvoĉe.

Suten estis veruronta jam la sekvontan tagon. Frumatene Kajafas alvokis lin ankoraŭ unufoje ĉe sin kaj provizis per diversaj avertoj.

Li timis, ĉu Suten taŭgas por tiu tasko. Li konis lin de la infanaĝo, konis liajn preferojn kaj mankojn. La preferoj estis grandaj, sed ankaŭ la mankoj gravaj. Suten ne estis kapabla diveni la karakterojn. De la plej junecaj jaroj li vidis la hipokritecon kaj ĉesis kredi al la virto. Li konfesadas tion ĉi malkaŝe kaj nur la personaj rilatoj ŝirmis lin kontraŭ la publika mallaŭdo, kiu ĉiun alian certe ne estus evitinta. Suten opiniis, ke ĉiun homon oni povas aĉeti; li mem ja aĉetadis ĉion: rilatojn, amikecon, fidelecon, eĉ amon profundan. Kajafas ne neis tion principe, sed ŝajnis al li, ke troviĝas esceptoj, ke iafoje en junaj homoj ekaperas malŝatado de la riĉeco kaj eĉ de la estreco kaj influoj. Kaj rabbi estis ankoraŭ juna. Sed koncerne la jarojn li estis preskaŭ samaĝa kun Suten kaj por la samaĝuloj facile estas interkonsenti. Sed duaflanke dividas ilin ree la deveno kaj la mondo, en kiu ili edukiĝadis. Multo, granda multo da duboj venis en la kapon de Kajafas.

Suten aŭskultante liajn admonojn, kurbigis la vizaĝon mokride. Kiam Kajafas komencis paroli pri la nobleco, li alrigardis tiel atente liajn okulojn, ke tiu enmetis la fingron en la buŝon, kaj komencis eltiradi el inter la dentoj la restojn de l’manĝaĵoj, rigardante la murojn. Suten sciis, kion li intencis. En fundo de l’animo li havis jam la tutan planon preta, la planon pli larĝan kaj pli profunden celantan, ol la plano de Kajafas. En tiu plano rabbi devis esti pordo, tra kiu oni eniras la konstruaĵon. Sed ne Kajafas estis enironta tra tiu ĉi pordo.

En la nunaj rilatoj pli sufoke estis al Suten, ol eĉ al Kajafas, ol al ĉiuj kune. Suten sentis en si forton por komenci la militon kontraŭ granda parto de l’mondo; mankis nur al li ilo milita. Tiu ilo estis fariĝonta la rabbi; Kajafas — povis en ekstrema okazo tiun ilon beni, se li volus… Li estis jam homo pasinta!

Ili ĉiuj estis laŭ Suten pasintaj. La tuta Sinhedriono, la tuta pastraro, tuta aristokrataro, eĉ la scienculoj!

Suten sciis, ke parto de tiu ĉi malbeno pezas ankaŭ sur li. Li sola havis ĉi tiun konscion. Ĉiuj ceteraj estis blindaj.

Sed tiujn sentojn li ne eligis el la profundo de l’koro sur la vizaĝon, kiu post mallonga rideto estis ree malvarma kaj senesprima, kiel nesurskribita pergameno. Kajafas ripetis kun akcento ĉiun admonon kaj fine komencis karesi Suten-on sur la vangoj kaj diris:

— Memoru pripensi ĉiun paŝon, antaŭ ol decidi. Memoru prefere prokrasti ol agi. Memoru prefere silenti ol paroli; prefere nenion fari ol fari malbone…

Suten komencis jam malpacienciĝi. Sed Kajafas ankoraŭ lin ne ellasis:

— Ekkonu lin. Esploru, kion li volas. Trapenetru lin, kio lin flatas. Trarigardu lin, antaŭ ol kun li paroli…

Subite li interrompis, alrigardis lin kaj ame ĉirkaŭprenis:

— Vi estos iam la ĉefpastro!

Suten en liaj brakoj deturnis la vizaĝon, ne povante deteni mokrideton. La dupinta ĉapo ŝajnis al li efektive inda por la kapo de Kafajas. Li komencis jam revi pri la ĉapo kun oraj sagoj.

Kajafas, parolanta pri la dupinta ĉapo, ŝajnis al li esti homo blinda kaj tute pasinta.

Sed li disiĝis de li, kiel de la plej granda saĝulo kaj ĉefo de sia nacio. Li iris hejmen kaj post unu horo estis jam ekster la pordegoj de l’urbo.

La saman tagon vespere Annas venis al Kajafas. Ili komencis interparoli pri la vojaĝo de Suten.

Annas laŭdis multe la saĝon de tiu ĉi juna homo kaj skuis la kapon al ĉiuj flankoj. Kajafas gratis per la fingroj inter la dentoj kaj diris mallonge:

— Suten havas vizaĝon sur vizaĝo.

Annas levis pro ekmiro la manojn kaj malfermis la buŝon. Kajafas ekklakis kelkfoje per la lango je la palato kaj dentoj kaj daŭrigis:

— Mi diris, ke li havas vizaĝon sur vizaĝo. La ekstera vizaĝo estas de ni konata; sed la suban ni ne vidis. Al mi ŝajnas, ke tiu suba vizaĝo estas alia.

Ekregis silento, dum kiu Annas mallevis la kapon kaj gratis la orelon. Kaj Kajafas ekmurmuris kvazaŭ al si:

— Kiu scias, ĉu ne estas granda feliĉo por ni, ke Suten ne posedas la talenton de tiu rabbi!

Annas ree levis la kapon kaj Kajafas aldonis:

— Ĉar se li posedus la talentojn de rabbi, tiam ne li venadus al niaj kunvenoj, sed ni al liaj…

Annas ankoraŭ ne povis kompreni kaj rigardis per demandaj okuloj Kajafas-on, kiu finis:

— Li ne por ni iris interkonsenti kun ĉi tiu rabbi. Li iris paroli por si. Sed li rokalkulis. Ĝis kiam mi vivos, ni ne estos venantaj al liaj kunvenoj! Sur mia maldekstra manplato estas skribite, ke mi vivos pli longe ol tiuj, kun kiuj mi devas agi singardeme!

Annas respondis maltrankvile:

— Do eble li prefere ne iru paroli kun rabbi?

Kajafas ekridetis:

— Li parolu kaj alkonduku lin tien ĉi. Ĉar de tiam ne li sola estos kun li interparolanta!

Ili disiĝis.

Jordano sange brilis en la subiranta suno. Ĝiaj akvoj ruliĝis tra la fruktodona valo, sur kiu kreskis palmoj, figujoj kaj olivarboj. Tie estis kvazaŭ belega ĝardeno, lando promesita, kie eble neniam larmo nebuligis la okulon kaj la tera doloro neniam povis la koron atingi.

Sur la dekstra bordo staris areto da homoj kaj rigardis malproksimiĝantan viron, kiu iris kun la kapo mallevita kvazaŭ en granda enpensiĝo. Tio estis la juna rabbi.

Lia vesto blanke brilis longe inter la verdaĵo. Forirante de la rivero, li paŝis komence per la vojeto, kondukanta Jeriĥon-on, sed baldaŭ li sin direktis dekstren. La arboj fariĝis malpli densaj kaj la verdaĵo malpli ofta. Fine la arboj kaj la verdaĵo tute malaperis kaj komenciĝis la dezerto.

La tero, alterne rok- kaj sabloplena, posedis la flavecon malheligitan. Proksime vidiĝis polvokoloraj altaĵoj. Kiam rabbi eniris inter la rokojn, eĥo de liaj paŝoj aŭdiĝis surde, kvazaŭ iu per manplato batis la montflankon. Poste la rokoj iom disiĝis, aperis profundaĵoj, abismoj kaj post ili dekliva pinto.

Dume la suno subiris kaj la krepusko falis inter la rokojn. La profundaĵoj fariĝis similaj al nigraj makuloj. Nur la pinto brilis ankoraŭ purpure. Rabbi direktis siajn paŝojn en tiun flankon.

Irante li nek unufoje levis la kapon, nur rigardis la teron. Iafoje el sub liaj piedoj elkuris lacerto, jen ekŝanceliĝis sur la flugiloj verda bazilisko, jen serpento eksiblis, jen aglo alte en la aero ekgrakis.

La supreniro estis laciga. Ŝvito fluis de lia frunto super la vangoj sur la barbon. Li spiris rapide, ne haltante. La ruĝo foriris el la roko, kaj la pinto ekdronis en krepusko. Rabbi komencis paŝi pli malrapide, ĉar la akraj ŝtonoj povis en la mallumo vundi liajn piedojn.

Fine li haltis sur la supro kaj sidiĝis. Tiam li ĉirkaŭrigardis la teron kaj la ĉielon.

La tero ekdronis jam tute en la noktaj krepuskoj; sur la ĉielo brilis kaj flagris la steloj. Rabbi rigardis tiujn stelojn, lia brusto ŝveliĝis kaj li sentis strangan ekscitiĝon de l’spirito.

Ŝajnis al li, ke la vasta tero estas ŝipo kaj la monteto la plej supra loko sur tiu ŝipo, de kiu la estro donas la ordonojn al la remistoj kaj al la direktilisto, kien ili devas naĝi. Li sentis, ke li sola en tiu momento, maldormante sur tiu ŝipo, pripensas la vojon, sur kiu la ŝipo estos naĝanta tra la akvoj de l’mondo, kaj ke lia voĉo, kiam ĝi aŭdiĝos, estos obeata de ĉiuj remistoj kaj direktilistoj. Lia voĉo ĉerpis la forton el tiu briletanta ĉielo, el tiuj steloj flagrantaj kaj el ĉio ĉi, kio estis supre kaj sube. Kaj kvankam regis la nokto, kvankam la suna heleco estingiĝis, li vidis per siaj okuloj malproksimen, vidis malproksimajn okazaĵojn kaj komprenis ilian signifon.

Li rigardis ree teren, kaj en rigardo lia estis granda amo kaj profunda sento de kompato. Tra la densa nokta krepusko li vidis ĉion, kio dum la sensuna tempo okazadis. Li vidis do la dormantajn en la domoj amasojn kaj dormantajn sur herbejoj paŝtistojn. Li vidis plue la senhejmulojn kaj la vivantojn en soleco pro la nigraj makuloj kaj pro la ulceroj epidemiaj.

Kaj li rigardis pli profunden: li direktis la okulojn en la korojn kaj en la spiritojn de l’dormantaj amasoj. Rigardante li ne ektremis pro tio, kion li vidis. Kaj kvankam larmoj brilis en liaj okuloj, tamen li konsoliĝis.

La koroj de tiuj amasoj estis simplaj kaj la spiritoj nedeziremaj; sed la manoj tremis pro peno kaj la malsato tordis iliajn intestojn.

Do li ne volis ilin juĝi, sed deziris porti al ili plifaciligon, konsolon, forviŝon de la larmoj, plifortigon de la spiritoj…


Subite ekŝajnis al li, ke iu post li haltis. Li cirkaŭrigardis.

En la nokta krepusko sur la montpinto tuj apud li vidiĝis malprecize viro kun malhela vizaĝo kaj brilantaj okuloj. Li observis rabbi-n kaj silentis.

Viron tiun li vidis jam kelkfoje. Depost ia tempo li sekvis la amasojn, kiuj akompanis rabbi-n de urbo al urbo. Ĉiu deziris ektuŝi la vestojn de l’instruisto; li neniam alproksimiĝis. Ĉiu petis konsilojn aŭ malkovris siajn vundojn; li silentis kaj tenis sin en malproksimo.

Rabbi ne alvokis lin. Li tamen sekvis. Sekvis tra urboj, tra lagbordoj, tra la valo de Jordano, tra lando dezerta kaj supreniris post li la monton.

Li alproksimiĝis nur dum la soleco.

Longe li observis rabbi-n, fine sidiĝis apud li kaj ekparolis. Rabbi aŭskultis liajn vortojn ne interrompante lin. Kaj li rakontis pri la tero, vastiĝanta sube, pri la amasoj dormantaj kaj ilia mizero. Poste li konfesis, ke li estas homo multpova, sed la riĉeco ne ĝojigis lin. Li lasis siajn havojn malproksime kaj poste sekvis rabbi-n, por ekkoni, kion li pensas kaj faras.

Kaj li ekvidis, ke rabbi plenumas agojn eksterordinarajn, kiuj mirigas la simplulojn. Sed li ne miras. Ĉar rabbi faris multe, ne tuŝis tamen la plej gravan aferon.

Li forigas la doloron. Sed tiu doloro revenos. Li forviŝas larmojn; sed la aliaj aperos en la okuloj kaj fluos sur la vizaĝon. Li levas la falantojn; sed ili falos ree sub la pezo de l’premo.

Li vidis, kiel siatempe rabbi alrigardis la figujon, kiu sub tiu ĉi ardanta rigardo sekiĝis. Li kredas, ke se rabbi rigardus sur tiun ĉi senfruktan rokon, tiam elkreskus sur ĝi cedro. Sed rabbi ne deziras uzadi sian forton por la surtera bono de la popolo…

Kaj la popolo suferas kaj atendas. Rabbi estas paŝtisto: kial li sian aron ne satigos? Rabbi estas gardisto: kial li enlasas tra la pordo malsaton, mizeron kaj — Romanojn?

Satigu la buŝon, kaj la manoj ne estos avidantaj la fremdan bonon. Trankviligu la intestojn, kaj la lipoj ne estos ofendantaj la ordonojn de profetoj kaj saĝuloj. Forta vi estas, direktu la pupilon al la senfrukta tero, por ke ĉiu ŝtono ŝanĝiĝu en panon kaj ĉiu terbulo en noblan metalon; kaj al tiu pano kaj al tiu metalo etendu la manon nur via popolo!…

Dirinte tion li etendis la brakojn al la valoj.

Rabbi kaŝis en la manplatoj la vizaĝon kaj aŭskultis, kiel li daŭriĝis plue kun ĉiam pli kaj pli granda fajro, kvankam lia okulo estis malvarma. Rabbi-n ekregis malagrabla sento kaj li diris:

— Vi turmentas min. Foriru!

Sur la horizonto aperis ruĝa lunkorno. La ĉirkaŭaĵo fariĝis ankoraŭ pli malgaja.

La brilo falis sur la vizaĝon de rabbi kaj sur la vizaĝon de tiu viro, kiu eksilentis, sed ne foriris.

Rabbi konstante kaŝis la vizaĝon en la manoj kaj liaj pensoj forkuris malproksimen de la montsupro, sur kiu li sidis, kaj de la viro, kiu ne deturnis de li la okulojn.

Li pensis, kaj en lia enpensiĝo komencis lin ĉirkaŭpreni granda malĝojo pro la mizero de tiu ĉi mondo. Tiam tiu viro ekmurmuris denove:

— Vi kompatas per la koro, sed ne per la saĝo. Ĝis certa tempo vi estos nutranta per grandiozaj vortoj.

Tiam rabbi ekkoleris, turnis la brulantajn okulojn al tiu viro, kiu kaŝis la kapon en la brakoj, leviĝis, foriris de la monto kaj malaperis en mallumoj.


Rabbi ekspiris. Ŝajnis al li, ke kun tiu viro forfluis ia nubo, kiu kovris la teron. La luno iris supren kaj iom heligis la dezerton. La nokta birdaro komencis rondflugi super la montoj. Tie kaj ie aŭdiĝis grakado. Rabbi-n ĉirkaŭis maltrankvileco.

La griza lunkorno ekpendis sur la ĉielo kaj poste komencis ree malleviĝi al la tero. Ĝi ruĝetiĝis, fine ekbrulis kiel flamo de torĉo. La dezerto fariĝis ĉiam pli malgaja. Rabbi leviĝis, malsupreniris de la pinto kaj komencis rondiri inter la rokoj.

La maltrankvileco kreskis en li konstante. Li vidis antaŭ si kvazaŭ vojon pendantan en la aero. Ĝi estis dekliva, dornoplena, surŝutita per gruzoj de akraj ŝtonoj. Ŝajnis al li, ke li vidas malantaŭ si en la ombroformoj multenombrajn homamasojn, ke li montras al ili tiun teruran vojon, mem iras antaŭen, ke la amasoj kun timo foriĝas, ke neniu lin sekvas…

Jen ree ŝajnis al li, ke ia maro superakvigas la dezerton, kaj li kun la ombraj amasoj staras sur la bordo. Li starigas la piedojn sur la ondoj, paŝas sur la akvoturnoj; la ombroj kun etenditaj manoj ĵetas sin post li. Sed sub iliaj piedoj disiĝas la moviĝemaj akvoj, la amasoj enfalas, dronas…

Blanka tagiĝo fortimigis la viziojn. Rabbi ĉirkaŭrigardis, kaj poste, erarigante la disciplojn pri la vojo, komencis trairadi la landon, kie li ankoraŭ ne estis konata, urbojn, kie li ankoraŭ ne predikis, nek sanigadis. Li observis atente la homojn kaj ilian vivon. Jam krepuskiĝis, kiam li haltis antaŭ Jeruŝalaim.

Li preterpaŝis la gardistojn ĉe la pordego kaj eniris la stratetojn. La amasoj vagadis ĉie; li observis ilin kaj penis memorfiksi ĉion, kion li vidis. Poste li preterpaŝis la palacojn de riĉuloj kaj denombris grandan kvanton da ili. Poste li preterpaŝis la domegon, en kiu staris parto de l’soldataro, destinita por la gardado de l’urbo. Fine li ekvidis sesdek turojn de la fortikaĵoj kaj la vagantajn sur la muroj postenojn. Li ekvidis potencon kaj riĉecon, tiujn ĉi fortojn mondregantajn kaj diktantajn la leĝojn, laŭ kiuj la homa gento estis vivonta. Poste li trapaŝis la palacon de la Landestro, reprezentanto de l’Roma potenco. Tiam tiu ĉefurba bruego, tiuj belegaj domoj de la riĉuloj, tiuj militistaroj, tiuj fortikaĵaj turoj, ĉio ĉi ekŝajnis al li ia monto, kiu kuŝiĝis sur lia vojo, monto, kiun li antaŭe ne vidis, pri kiu li neniam pensis apud la lagbordoj, predikante al la simplula amaso, sanigante la malsanulojn kaj fortigante la falintojn. Ekregis lin granda malĝojo; li direktis siajn paŝojn al la templo, eniris sur ĝian tegmenton kaj tie ekploris. Kaj jam la nokto kovris la urbon.

Sur la ĉielo ne brilis steloj. Malhelaj nuboj kovris la bluaĵon. Ĉirkaŭe estis malgaje, terure. La surda templo faris impreson premegantan. Rabbi mallevis la vizaĝon al la muro kaj liaj larmoj fluis sur ĝi.

Tiam aŭdiĝis malantaŭ li flustrado.

— Vi ne obeis min… Ne kredis al miaj vortoj… Vi trairis la landon de la dezerto ĝis la muroj de l’templo kaj la larmoj ekfluis el viaj okuloj… Sed alie vi ankoraŭ ploros!

Ree staris malantaŭ li tiu viro. Rabbi ekkonis lian voĉon, sed ne turnis la kapon al li. Kaj tiu daŭrigis plue:

— Malforta vi estas… Pli malforta, ol vi pensis… Dubo mordas vian animon… Ĉu vi vidis la gvardion kaj la palacon de la Landestro?… Ĉu vi vidis niajn loĝejojn!… Kion vi signifas kaj kion fari vi povos?!…

Rabbi komencis tremi. La flustrado kreskis en la mallumoj.

— Ankoraŭ dek mil mizereguloj sekvos vin… Ankoraŭ dua dekmilo da kripluloj etendos al vi la malsanajn brakojn… Kaj kio poste? Kio plue?!…

— En la sagujo de bonintencoj viaj mankas sagoj… Eble malgraŭ tio la almozulaj amasoj ne dorsturnos sin de vi… Sed vi mem — kion vi faros plue?… Tio estas por malsanuloj kaj blinduloj, tio por mizeruloj… Sed por homoj sanaj, komprenantaj la vivon kaj ne povantaj morti?… Kaj se vi anoncas la regnon ne de tiu ĉi mondo, kial vi venis?… Ĉu komprenos vin la vivantoj kaj sekvos vin?… Revemulo vi estas! Rigardu malsupren el la altaĵoj de tiu ĉi templo! En malespero ĵetu vin per kranio kontraŭ la rokoj, kaj se Adojnoj’ destinis vin kaj kiel ilon vin elektis, tiam tie profunde atendos vin la brakoj anĝelaj, kiuj vin prenos kaj delikate starigos sur la tero, ho revemulo!…

Rabbi turnis sin en tiun flankon, de kie fluis la murmuro, kaj ekrigardis. En la krepusko vidiĝis malprecize la figuro kun brilantaj okuloj. Ĝi penis per rigardo kontraŭstari al rabbi, sed post momento mallevinte tiujn brilantajn okulojn ĝi turnis sin al la ŝtuparo kaj malaperis en krepusko.


Rabbi forkuris el la urbo.

La nokto renkontis lin ree en la dezerto, en kiu li rondiris pro la distriĝo de l’pensoj. Pasis matenoj kaj vesperoj kaj li, ne tuŝante manĝaĵojn, vagis inter la rokfendoj, apogis iafoje la frunton kontraŭ la rokŝtonoj kaj dronis en enpensiĝo.

Sed dum unu nokto li suriris ree tiun deklivan supron. En la sama momento tiu viro aperis ĉe lia flanko.

La luno malkovris tutan sian ŝildon. Ĝia brilo superverŝis la dezerton ĝis la randoj de l’horizonto, sur kiu nigris palma arbaro.

Tiam la viro turnis la brilantajn okulojn al rabbi kaj, etendinte ambaŭ manojn al malproksimo, diris perforta voĉo:

— Mi alparolis vin dufoje, sed vi ne obeis min… Vi observis propraokule la landon vastiĝantan inter la dezerto kaj la muroj de l’Sankta Kastelo… Eble jam nune vi komprenis, kio estas la mondo kaj kio devas esti tiuj, kiuj volas ĝin regi… Observu ankoraŭ kaj pripensu!

Rabbi rigardis la malproksimon. Kaj la viro daŭrigis:

— Vidu tiujn valojn, urbojn, fortikaĵojn, gardistojn… Vidu tiujn amasojn nudajn kaj vestitajn, mizerajn kaj riĉajn… Vidu tiujn tendojn, palacojn kaj kastelojn… Ĉio ĉi kuŝiĝos ĉe viaj piedoj, ĉio obeados vin, se vi min sekvos!

Rabbi sulkigis la frunton.

— Mi donos al vi la estrecon super ĉio ĉi, ĉu vi aŭdas? Mi donos la regadon super tiuj teroj kaj super tiuj gentoj!… Kliniĝu al mi! Faru, kion mi ordonos! Obeadu min!

Sed rabbi jam ektuŝis lin per sia rigardo kaj, levinte fiere la kapon, ektondris:

— For, tentisto! Estro vi estas de malsato kaj soifo, vipi vi povas mizeron, sed la homan animon vi ne jungos! For!

Kaj li restis sola sur la monta supro.

Post monato Kajafas sidis dum bela posttagmezo en la ĝardeno kaj al la malplej juna filo diktis leteron al iu komercisto en Romo, kiam oni sciigis lin, ke venis Suten kaj deziras lin vidi.

Kajafas interrompis tuj la laboron, la filon forsendis kaj ordonis konduki Suten-on en la loĝejon, kien li baldaŭ mem venis.

Suten estis en malbona humoro kaj silentema. Sur lia vizaĝo vidiĝis laciĝo. Kajafas ĉirkaŭprenis lin; Suten respondis per malvarma ĉirkaŭpremo de liaj brakoj.

Kajafas ekmaltrankviliĝis.

— Vi fariĝis malĝoja, filo — li diris, sidigante lin apud si kaj proksimigante la vizaĝon al la lia, por lin pli bone alrigardi.

Suten silentis.

— Kio do okazas kun tiu sorĉisto, kun tiu saniganto, amato de l’amasaĉo, stelo matena de l’kripluloj? — ekdemandis Kajafas kun iom moka rideto.

Suten ne respondis. Kajafas atente lin observis kaj parolis ĉiam pli moke:

— Ĉu ne ekvidos lin mia okulo? Kiam do aperos la estro de estontaj armeoj niaj? Kiam li kolektos legionojn, forskuos la regadon de l’Romanoj, la landon savos kaj la reĝan sceptron metos en niajn manojn?

La vortojn „reĝan“ kaj „en niajn manojn“ li prononcis kun aparta akcento. Suten kuntiris la brovojn, silentis kelkan tempon, fine diris seke:

— Mi eraris. Tio estas homo malgranda.

— Do eble eĉ pli bone — ekridis Kajafas, fermetante la okulojn. — Sed vi, Suten, iel ne tre feliĉe kulturas la politikon… Vi persekutas sur dezerto iun sorĉistaĉon, kiam ni tie ĉi okupiĝas pri epokaj aferoj.

Suten svingis la brakojn. Kajafas komencis grati per la fingro inter la dentoj kaj poste diris:

— Ĉu vi ne intencus vojaĝi Romon?

— En kia celo? — murmuris Suten.

— Veturas maljuna Haleus, intencas veturi Ŝemil kaj Joĥaja. Mi instigas ankaŭ Annas-on. Sole grizaj kaj la plej estimataj kapoj!

Suten ne povis kompreni, kio tute Kajafas-on ne mirigis, ĉar dum lia foresto okazis en la situacio gravaj ŝanĝoj. Li do komencis al Suten klarigi.

— Ni ricevis el Romo nerefuteblajn pruvojn je tio, ke la nuna amatino de l’Roma Cezaro estas hebreino. Ŝi devas esti certe treege nobla virino. Cezaro ekkonis ŝin dum festeno ĉe sia plejamata Sejan, kie ŝi ludis en la ĥoro. Alia amato, nomata Makro, plifaciligis la alproksimiĝon kaj hodiaŭ ŝi estas unua virino en la ĉefurbo de l’mondo.

Suten fariĝis malpacienca.

— Kiel do tio ĉi nin koncernus? — li ekkriis incitite.

— Kiel tio nin koncernus, Suten? Vi sovaĝiĝis en tiu barbara lando inter la sorĉistoj kaj mizeruloj! Kiel tio nin koncernus?… Veturas delegitaro, por interkonsenti kun ŝi. Ŝi influas Cezaron kaj povas pro tio multajn servojn al ni fari. Kio kun vi okazis, Suten? Mi vin ne rekonas!

Kaj eltirinte la fingron el la buŝo, li komencis kapskui. Suten kuntiris moke la vizaĝon kaj parolis, akcentante ĉiun vorton:

— Nu, nu, grizaj kapoj de la popolo, seriozaj maljunuloj, pastroj kaj ĉefpastroj veturas serĉi protekton ĉe malĉastulino… Ankoraŭ ni ne havis ion similan!

Kajafas kaptis lian manon.

— Tfi! — ekkraĉis Suten, forigis malestime la brakon de l’maljunulo kaj eliris.

Kajafas turnis sin al li en la seĝo, rigardis la pordon, kapskuis.

— Jen frenezulo! — li murmuris, ne provante ekregi sian miron. — Kaj tia homo volas okupiĝi pri politiko.

Li ekridetis kaj skuis la kapon.

— Kion li deziras de ni? — li murmuris kaj ankoraŭ unufoje komencis pripensi la aferon de l’delegitaro.

— Kion li deziras de la grizaj haroj de Ŝemil, Joĥaja, Haleus kaj Annas?… Kion li deziras de tiu ĉi bona hebreino, kiu sin donis al Cezaro?…

— Li estas danĝera frenezulo! — li decidis fine.

En tiu momento haltis ĉe la sojlo la servisto kaj anoncis, ke venis la templestro, kiu estis nomata Simon.

Kajafas ordonis lin enkonduki. Simon estis tre pala, liaj manoj kaj lipoj tremis. Li profunde kliniĝis, kaj Kajafas demandis pri la kaŭzo de la alveno.

Simon sciigis per indignigita voĉo, ke la popolo kaptis antaŭ la templo malĉastulinon, ĉirkaŭis ŝin kaj volis ŝtonmortigi. Sed malhelpis la gvardio de la Landestro, defendante la virinon. Okazis do interbatiĝo, al kiu venis multego da homoj. Dume aperis la dekuriono kaj, por trankviligi la popolon, sciigis, ke li ordonos al la gvardio forlasi la virinon, se la pastroj ŝin kondamnos. Oni devas rapide decidi, ĉar povas okazi batalo inter la popolo kaj la gvardio.

Li finis kaj atendis la respondon. Kajafas komencis plej trankvile grati inter la dentoj per la fingro, poste li ekklakis per la lango kaj demandis:

— Kiel sonas la sesa ordono?

Simon recitis la tekston.

— Kaj kion parolas Moseo en la Skribo? — demandis ree Kajafas.

Simon ripetis tri tekstojn. Tiam Kajafas leviĝis, etendis la dekstran manon ĝis la alteco de l’frunto kaj diris serioze:

— La popolo esprimu sian indignon.

Li signodonis. Simon kliniĝis profunde kaj eliris rapide. Kajafas alvokis la servistojn, por ke ili konduku lin al Annas, kiun li volis ankoraŭ unufoje instigi al la partopreno en la deligitaro de popolaj ĉefoj, veturantaj al la plej fama malĉastulino, por per ŝi influi la Roman imperiestron.