Legolibreto/Kaprido kaj lupo
Aspekto
Kaprido kaj lupo
Juna kaprideto staris alte sur muro kaj rigardis ĉirkaŭen. Dume preterpasis lupo, kaj la kaprido insultis lin per mokaj paroloj. La lupo diris: „Ne vi mokas min, sed la alta muro, sur kiu vi staras.”