Legolibreto/Leono kaj tigro

El Vikifontaro
Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel G. m. b. H.Berlin kaj Dresden (p. 5)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Leono kaj tigro

La leono kaj la leporo ambaŭ dormas kun malfermitaj okuloj. Iam tiel dormis leono, lacigita de potenca ĉasado, antaŭ la enirejo de sia teruriga kaverno. Pretersaltis tigro kaj ridis pri lia malpeza dormo. „Ho, la neniontimanta leono”, li kriis, „dormas kun malfermitaj okuloj, kiel leporo!” – „Ĉu kiel leporo?” muĝis salte-starante la leono kaj jam kaptis la mokanton ĉe la gorĝo. La tigro ruliĝis en sia sango, kaj la trankviligita venkinto rekuŝiĝis por dormi.