Legolibreto/Grilo kaj najtingalo

El Vikifontaro
Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel G. m. b. H.Berlin kaj Dresden (p. 5-6)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Grilo kaj najtingalo

„Mi certigas al vi”, diris grilo al najtingalo, „ke tute ne mankas admirantoj de mia kantado.” – „Nomu ilin al mi”, parolis la najtingalo. — „La laboremaj gren-rikoltistoj”, respondis la grilo, „aŭdas min kun multa plezuro, kaj ĉu vi malkonfesos, ke ili estas la plej utilaj homoj en la homa respubliko?”

„Tion mi ne malkonfesas”, diris la najtingalo; „sed pro tio vi ne fieriĝu pri ilia aprobo. Al honorindaj homoj, kiuj donas ĉiujn siajn pensojn al sia laboro, devas ja manki plej delikataj sentoj. Ne fieriĝu do pri via kantado, ĝis kiam la senzorga ŝafpaŝtisto, kiu mem ĉarmege ludas sur sia fluto, kun silenta ravo vin aŭskultos.”