Legolibreto/Leono, bovo, kaprino kaj ŝafo

El Vikifontaro
Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel G. m. b. H.Berlin kaj Dresden (p. 6)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Leono, bovo, kaprino kaj ŝafo

Bovo, kaprino kaj ŝafo kuniĝis kun leono kaj foriris kune por ĉasadi. Kiam ili estis mortigintaj en la arbaro belan kaj grandan cervon, la leono ĝin dividis en kvar partojn kaj diris: „La unuan parton prenas mi, ĉar mi estas leono kaj reĝo de ĉiuj bestoj; la dua estas mia, ĉar mi estas pli forta ol vi; la tria estas ŝuldata al mi kiel mia parto de la ĉaskaptajo; kaj kiu volas havi la kvaran, tiu devas batali kun mi pro ĝi.” La aliaj devis do foriri senigitaj, kaj la leono gardis la tutan kaptaĵon por si.