Legolibreto/La bronza statuo

El Vikifontaro
Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel G. m. b. H.Berlin kaj Dresden (p. 6-7)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
La bronza statuo

Bronza statuo de bonega artisto fandiĝis en bula amaso per la varmego de furioza brulado. Tiu ĉi amaso venis en la manojn


de alia artisto, kaj per sia lerteco li faris el ĝi novan statuon, malsimilan al la unua laŭ tio, kion ĝi reprezentis, sed, sama laŭ bongusto kaj beleco.

La envio ĝin vidis kaj grincigis la dentojn. Fine ĝi imagis mizeran konsolon: „La bona viro ne estus stariginta tiun ĉi bonetan pecon, se la materio de la malnova statuo ne estus helpinta lin.”