Legolibreto/La mizera muzikanto

El Vikifontaro
Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel G. m. b. H.Berlin kaj Dresden (p. 18-22)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Mi ĉiam profunde en mia animo koleris, kiam mi aŭdis diri: „Nenio bona okazas plu en niaj tagoj!“ Oni vere povus pensi, ke nia tempo estas la plej malbona de post la tagoj de Adamo kaj ke la homoj ĉiuj estas nur barbaroj. Mi diras al ĉiuj rekte en la vizaĝon, ke tio ne estas vera, kvankam ekzistas sufiĉe da malbonuloj. Oni rakontas ĉie pri malbona ago, sed kiam bona iam okazas, oni silentas pri ĝi.

Sed mi ne volas silenti, kiam mi aŭdas tie ĉi aŭ tie pri bona ago, kaj mi tuj rakontos pri unu.

Dum bela somera tago estis popola festo en la Pratero en Vieno. La Pratero estas tre granda publika ĝardeno, plena je belegaj arboj, kaj la ĉefa promena kaj amuza loko de la Vienanoj. Popolamaso tien alfluis, junaj kaj maljunaj, altranguloj kaj modestuloj tie ĝojis pri la vivo; venis ankaŭ multaj fremduloj, kiuj kunĝuis la plezuron de l’ popolo. Kie estas gajaj homoj, tie ankaŭ povas ion esperi tiu, kiu dependas de la kompatemo de siaj pli feliĉaj proksimuloj.

En Vieno vivis tiam invalido, kies malgranda soldata pensio ne sufiĉis al li por vivi. Almozpeti li ne volis. Li do ekprenis violonon, kiun ludi li estis lerninta de sia patro, kiu estis bohemo. Li ludadis sub maljuna arbo en la Pratero, kaj li estis dresinta sian fidelan pudelon tiamaniere, ke ĝi sidis antaŭ li kaj tenis en sia buŝo la malnovan ĉapelon, en kiun la homoj ĵetis la kelkajn krejcerojn, kiujn ili volis doni al li.

En tiu tago li ankaŭ staris tie kaj ludis, kaj la pudelo sidis antaŭ li kun la ĉapelo; sed la homoj preterpasis, kaj la ĉapelo restis malplena. Se la pasantoj estus ekrigardintaj lin nur unu fojon, ili estus devintaj havi kompaton al li: maldensa, blanka hararo apenaŭ kovris lian kranion; malnova, ĝis fadenoj eluzita soldatmantelo estis lia vesto. Multajn batalojn li estis kunbatalinta, kaj preskaŭ ĉiu postlasis al li cikatron kiel memoraĵon. Nur tri fingroj je la dekstra mano tenis la arĉon. Kartoĉa kuglo kunprenis la du aliajn apud Aspern, kaj preskaŭ en la sama tempo pli granda kuglo forprenis la kruron. Kaj tamen nun la gajaj homoj ne rigardis lin, kaj li estis aĉetinta per siaj lastaj krejceroj kordojn por la violono kaj ludis kun sia tuta forto siajn malnovajn marŝojn kaj dancojn.

Malgaje la maljunulo rigardis la ondiĝantan homamason, la feliĉajn vizaĝojn, la fieran elegantecon de la vestaĵoj. Per la ridoj enpenetris dorno en lian animon; — hodiaŭ vespere li devos malsati sur sia pajla lito en la subtegmenta ĉambreto. Lia pudelo havis efektive pli bonan sorton; ĝi eble trovos sur la vojo hejmen sub defluila ŝtono iun oston, per kiu ĝi povos kontentigi sian malsaton.

Jam estis iom malfrue en la posttagmezo. Lia espero estis tiel proksima al la subiro kiel la suno, ĉar jam revenis hejmen la promenantoj. Profunda doloro pentris sin sur lia brunigita, vundita vizaĝo.

Li ne suspektis, ke ne malproksime de li staris elegante vestita sinjoro, kiu longe lin aŭskultis kaj observis kun esprimo de profunde sentata kompato.

Fine, kiam ĉio restis senfrukta, kiam la laca mano ne povis plu gvidi la arĉon kaj lia kruro preskaŭ ne povis plu lin porti, li sidiĝis sur ŝtono, apogis la frunton sur la mano, kaj la tero ensorbis sekretan larmon.

Sed la sinjoro, kiu tie proksime sin apogis al la trunko de maljuna tilio, vidis, kiel la kripla mano forviŝis la larmojn, por ke la okulo de l’ mondo ne vidu postsignojn. Sed por la sinjoro la larmoj estis kvazaŭ bolante varmaj gutoj falantaj sur lian koron. Rapide li alpaŝis, donis ormoneron al la maljunulo kaj diris: „Al mi vian violonon unu momenton!“

La maljunulo rigardis dankoplene la sinjoron, kiu uzis la germanan lingvon tiel mallerte kiel li la violonon. Sed kion li volis, tion jam komprenis la invalido kaj donis al li sian violonon. Ĝi ne estis tiel malbona, nur la malsperta violonisto gratis sur ĝi tiel malbele! Li ĝin agordis, metis sin tute proksime al la invalido kaj diris: „Kolego, nun vi prenu la monon, kaj mi ludos.“

Li do komencis ludi tiel, ke la maljunulo scivole rigardis sian malnovan violonon kaj pensis, ke ĝi tute ne estas la sama, ĉar la tono mirige eniris en la animon, kaj la sonoj ruliĝis kiel perloj. Iam estis, kvazaŭ anĝelaj voĉoj kantus en la violono, kaj poste kvazaŭ sonus el ĝi plendoj de peza doloro, kiuj tiel tuŝis la koron, ke la okuloj malsekiĝis.

Nun haltis la homoj kaj ekrigardis la elegantan sinjoron kaj aŭskultis la admirindan muzikon; ĉiuj rimarkis, ke la viro ludas por la malriĉulo, sed neniu lin konis. Ĉiam pli granda fariĝis la rondo de l’ aŭskultantoj. Eĉ la kaleŝoj de riĉuloj haltis. Kaj ĉefa afero, ĉiu komprenis, kion la talenta fremdulo intencis, kaj riĉe oni donis oron, arĝenton aŭ ankaŭ kupron, ĉiu laŭ sia povo. La pudelo murmuretis. Ĉu tio estis plezuro aŭ kolero? Ĝi ne povis plu teni la ĉapelon, tiel peza ĝi fariĝis. „Malplenigu ĝin, maljunulo“, kriis la homoj al la invalido, „ĝi pleniĝos duan fojon!“ La maljunulo tion faris, kaj prave! li devis ankoraŭ unu foĵon malplenigi ĝin en la sakon, en kiun li kutime metis la violonon. La fremdulo tie staris kun brilaj okuloj kaj ludis tiel, ke entuziasmaj krioj eksonis, unu pli laŭta ol la alia. La tuta aŭskultantaro estis ravita. Fine la violonisto ekludis la belegan melodion de la himno: „Dio gardu Francon, la imperiestron!“ Ciuj ĉapeloj kaj ĉapoj flugis for de la kapoj, iom post iom la popola ĝojo fariĝis tiel granda, ke ĉiuj homoj subite ekkantis la himnon. La violonisto ludis kun la plej granda entuziasmo, ĝis kiam la himno estis finita; tiam li rapide metis la violonon en la manojn de la feliĉa invalido, kaj antaŭ ol la maljunulo povis paroli vorton de dankeco, li estis for.

„Kiu estis li?“ demandis Ia popolo.

Antaŭenpaŝis sinjoro, kiu diris: „Mi tre bone lin konas, estis la bonega violonisto Aleksandro Boucher, kiu utiligis sian arton por servi al la bonfaremo. Sed ni ankaŭ ne forgesu lian noblan ekzemplon!“

La sinjoro prezentis sian ĉapelon, kaj ĝi ankaŭ pleniĝis. Ĉiuj donis monon, kaj post kiam la sinjoro estis ŝutinta ĝin en la sakon de l’ invalido, li kriis: „Boucher vivu longe!“

„Longe! longe! Ionge!“ kriis la popolo.

Kaj la invalido plektis siajn manojn kaj preĝis: „Sinjoro, rekompencu lin riĉe pro tio!“

W. O. von Horn (Wilh. Oertel)