Legolibreto/El „Lienhard kaj Gertrud”

El Vikifontaro
Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel G. m. b. H.Berlin kaj Dresden (p. 22-25)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
El „Lienhard kaj Gertrud“

En Bonnal vivas masonisto. Lia nomo estas Lienhard, kaj lia edzino estas nomata Gertrud. Li havas sep infanojn kaj bonan enspezon por sia laboro, sed grava difekto de li estas, ke li ofte lasas sin forlogi en la trinkejon. Kiam li tie sidas, li agas kiel frenezulo, kaj en nia vilaĝo estas ruzaj kanajloj, kiuj profitas de tio, ili spionas la honestajn kaj senpripensajn homojn por forrabi ilian monon el la poŝo. Tiuj ĉi konis la bonan Lienhard-on kaj ofte ĉe la drinkado ankaŭ logis lin al ludo, kaj tiel ŝtelis de li la salajron de lia peniga laboro. Sed ĉiufoje, kiam tio okazis vespere, Lienhard pentis ĝin la morgaŭan tagon, kaj lia koro suferis, kiam li vidis Gertrud-on kaj la infanojn sen pano, li tremis, ploris, mallevis la okulojn kaj kaŝis siajn larmojn.

Gertrud estas la plej bona virino en la vilaĝo, sed ŝi kaj ŝiaj karaj infanoj troviĝis en danĝero, esti senigitaj de siaj patro kaj dometo kaj fali en la plej abomenan mizeron, ĉar Lienhard ne povis forlasi la vinon.

Gertrud vidis la alproksimiĝantan danĝeron kaj estis turmentata de ĝi profunde en sia animo. Kiam ŝi alportis herbon el la herbejo, kiam ŝi prenis fojnon de la garbejo, kiam ŝi enverŝis lakton en la kuvetojn, ho ve! ĉe ĉio konstante premadis ŝin la penso, ke ilia herbejo, ilia fojno kaj duono de la dometo estos baldaŭ forprenitaj de ili, kaj kiam ŝiaj infanoj staris ĉirkaŭ ŝi kaj premis sin al ŝia brusto, ŝi fariĝis ĉiam pli malĝoja, kaj ĉiam pli multe ruliĝis larmoj sur ŝiaj vangoj.

Gis nun ŝi sukcesis kaŝi sian silentan ploradon antaŭ la infanoj, sed merkredon antaŭ Pasko, ĉar la edzo malfrue vespere ankoraŭ ne revenis, ŝia doloro fariĝis tro granda, kaj la infanoj rimarkis ŝiajn larmojn. „Ho patrino“, ili ĉiuj kune ekkriis, „vi ploras!“ kaj ili premis sin pli proksime al ŝia brusto. Timo kaj doloro montris sin en ĉiuj vizaĝoj. Maldolĉa plorego, profunde malĝoja miro kaj silentaj larmoj ĉirkaŭis la patrinon, kaj eĉ la suĉinfano inter ŝiaj brakoj lasis diveni akran, ĝis tiam ne montritan dolorsenton. Ĝia unua esprimo de angoro kaj timo, ĝia fiksa okulo, kiu unuafoje rigardis ŝin senride kaj terurigite, ĉio ĉi rompis al ŝi la koron. Ŝiaj plendoj nun eksplodis per laŭta krio, kaj ĉiuj infanoj ploris kun la patrino, kaj estis terure malĝojiga kriado, kiam Lienhard malfermis la pordon en la sama momento.

Gertrud, kiu kaŝis sian vizaĝon en la lito, ne aŭdis la malfermiĝon de la pordo nek la enirantan viron. Ankaŭ la infanoj ne rimarkis lin; nur la plorantan patrinon ili vidis kaj alkroĉiĝis al ŝiaj brakoj, al ŝia kolo kaj al ŝia vesto. Tiel trovis ŝin Lienhard.

Dio en la ĉielo vidas larmojn de la mizeruloj kaj sekigas ilin.

Pro siaj larmoj Gertrud trovis la kompaton de Dio. La kompato de Dio alvenigis Lienhard-on al tiu vidaĵo, kiu traboris lian animon tiel, ke liaj membroj tremis. Mortpaleco kovris lian vizaĝon, kaj li apenaŭ povis paroli per rapidaj kaj interrompitaj vortoj: „Sinjoro Jesuo! Kio estas tio?“ — Nur tiam la patrino kaj la infanoj vidis lin, kaj la laŭta plendo tuj silentis. „Ho patrino, la patro estas tie ĉi!“ kriis la infanoj per unu voĉo, kaj eĉ la suĉinfano ĉesis plori.

Gertrud amis Lienhard-on, kaj lia ĉeesto estis al ŝi konsolo eĉ en la plej profunda ĉagreno, kaj ankaŭ Lienhard ne plu timis.

„Kio estas do, Gertrud“, li diris, „tiu teruriga plendado, en kiu mi vin trovas?“

„Ho kara mia!“ respondis Gertrud, „nigraj turmentoj plenigas mian koron, kaj kiam vi forestas, mia ĉagreno ankoraŭ pli profunde enmordas sin.“

„Gertrud“, respondis Lienhard, „mi scias, kial vi ploras... kia mizerulo mi estas!“

Gertrud forigis siajn infanojn, kaj Lienhard kaŝis sian vizaĝon sur ŝia brusto, sed ne povis paroli. Ankaŭ Gertrud silentis momenton kaj apogis sin en muta doloro al sia edzo, kiu ĉiam pli forte ploregis.

Intertempe Gertrud kunigis ĉiujn siajn fortojn kaj kaptis kuraĝon por petegi lin, ke li ne plu elmetu siajn infanojn al tiu malfeliĉo kaj mizero.

Gertrud estis pia kaj kredis al Dio, kaj antaŭ ol ŝi parolis, ŝi silente preĝis por siaj edzo kaj infanoj, kaj ŝia koro fariĝis videble pli ĝoja; ŝi diris: „Lienhard, konfidu al la dia kompato kaj havu la kuraĝon, agi bone.“

„Ho Gertrud, Gertrud!“ diris Lienhard kaj ploris, kaj liaj larmoj fluis torente.

„Ho mia kara, havu kuraĝon!“ diris Gertrud, „kaj kredu al via Patro en la ĉielo, kaj ĉio fariĝos pli bona! Estas al mi dolore, ke mi igas vin plori. Mia kara! mi volonte kaŝus al vi ĉiun turmenton; vi scias, ke apud vi sufiĉas al mi akvo kaj pano, kaj la silenta noktomeza horo estas al mi feliĉa, kiam mi pasigas ĝin, laborante por vi kaj miaj infanoj.“

Joh. Heinrich Pestalozzi
————————