Legolibreto/Tarquinia
Proksimume cent kilometrojn norde de Romo, sur antaŭmonto de l’ Apenino, fiere staras antikva mezepoka urbo ankoraŭ ĉirkaŭata de siaj muroj kaj de 32 turoj. For de la gravaj trafikvojoj, ĝi restas ignorata de la internacia torento de l’ turistoj, sed ne estas pro tio malpli konata de la arĥeologoj kaj historiistoj.
Estas la malnova Tarquinies, kies origino perdiĝas en la mallumo de la jarcentoj, kaj kies nomo elvokas la epokon de la Romaj reĝoj. La nuna urbo, longtempe konita sub nomo Corneto, staras ne malproksime de la antikva etruska urbo, detruita sinsekve de la Gotoj kaj de la Sarazenoj, kaj kies ruinoj evidentiĝas nur per bonege konservitaj tombejoj, malgraŭ ilia respektinda aĝo de tridek jarcentoj kaj pli.
Belega vidaĵo prezentas sin al la piediranto, kiu, foirante de la mediteranea marbordo kaj de la Maremaj marĉejoj, proksimiĝas al la urbo. Cirkaŭe etendiĝas malbone kulturitaj terenoj kun olivarboj kaj grandaj ŝafaroj. Ju pli multe oni supreniras, des pli vaste aspektas la brunaj Maremoj limitaj okcidente per la blua maro. Malgraŭ la preskaŭ vintra sezono la suno varme brilegas sur la griza urbo, kiu kun siaj dikaj muroj kaj turoj rememorigas min pri Palestina pejzaĝo.
Enirante la zonon de la fortikaĵoj tra la okcidenta pordo, mi unue ekvidas elegantan gotikan palacon, konstruitan komence de la XVa jarcento de kardinalo Vitelleschi.
El tiu punkto disiras pluraj stratoj al diversaj kvartaloj. Mi evitas la plej larĝan kun modernaj domoj abomene banalaj kaj eniĝas en la mallarĝajn stratetojn, kies pentrindeco forgesigas la malpurecon. Ĉie restaĵoj de pasinta riĉeco! Oni sciu, ke dum la Mezepoko Tarquinia (aŭ Corneto) estis prosperanta urbo de 35 000 loĝantoj, kun 50 preĝejoj kaj multaj publikaj konstruaĵoj. Kio fariĝis ĉio ĉi en la nuna modesta urbeto de 4 — 5000 homoj?
Mia plua migrado tion klarigis al mi: Tra alta volb-pordego, portanta papan blazonon, mi ekvidas nigran laborejon de forĝisto; pli poste en korto de ruiniĝanta palaco jen stalo por muloĵ, domegoj antaŭe princaj entenas mizerajn familiojn. Tiu preĝejo, ankoraŭ nun ornamita per freskoj kaj skulptaĵoj, fariĝis tenejo por karbo kaj brulligno. La nuntempe uzataj 10 aŭ 12 belaj luksaj preĝejoj cetere sufiĉegas por la bezonoj de la hodiaŭa loĝantaro.
Tie ĉi kaj tie — ĉe la strantanguloj — marmora fontano belstila estas kunvenejo de la virinoj, kiuj alvenas tien kun amforo sur la kapo. Ĉe la norda kaj orienta finoj de l’ urbo la remparoj kronas krutajn rokojn, de kie la rigardo dronas profunde en la valon kaj transe vagas al la ŝtonplenaj montetoj de la malnova Etrurio, brilantaj sub la tagmeza suno.
Estas la tempo por tagmanĝi; en dubepura trattoria (restoracio) oni prezentas al mi malmulte apetit-donan manĝon en mezo de muŝ-svarmoj.
Sed Tarquinia ankoraŭ ne malkaŝis al mi siajn trezorojn, kaj mi ne povas perdi tempon, se mi volas fari al mi ideon pri la admirinda kolekto da etruskaj antikvaĵoj kunigitaj en la palaco Vitelleschi, kaj viziti la faman nekropolon. La daŭre nefermita muzeo estas unika laŭ sia speco; neeble vidi pli belan nek pli plenan ekspozicion de l’ etruska arto. Kion ni diru pri tiuj vazoj, urnoj, pladoj, amforoj delikatformaj, kun harmoniaj linioj kaj bongustaj ornamoj? La homoj kaj bestoj reprezentataj sur preskaŭ ĉiuj argilaĵoj, ĉu nigraj sur flavbruna fono, ĉu flavbrunaj sur nigra fono, kvankam ofte naivaj, estas ĉiam graciaj laŭ linio kaj vivplenaj laŭ gesto. Kaj se ni pripensas, ke tiuj ĉefverkoj devenas de laboristoj vivintaj dek jarcentojn antaŭ Kristo, kaj se oni ilin komparas kun Ia produktoj de la moderna keramiko, elmetitaj en la magazenoj de Romo, ni nur povas bedaŭri, ke la nuntempaj artistoj ne pli ofte serĉas siajn inspirojn ĉe siaj antaŭuloj trimiljaraj.
Estas precipe la elfosaĵoj de Tarquinia, — oni diras al mi —, kiuj provizis la grandajn eŭropajn muzeojn per la artaĵoj etruskaj, pri kiuj ili fieras. Feliĉe restas al la Tarquiniaanoj ankoraŭ sufiĉe de ili por sin konsoli pri la forkuro de tiuj trezoroj.
Sed io, kion neniu povos rabi de ili, kaj kio restos ĉiam la ĉefa allogaĵo de ilia antikva urbeto, estas la etruska nekropolo, kiu laŭ la arĥeologoj originas pli ol 1500 jarojn antaŭ Kristo, kaj kiu etendiĝas ĝis malproksime en la kamparo ekster la urbmuroj.
La tombejoj, malkaŝitaj inter la jaroj 1832 kaj 1873, estas dissemitaj kavoj alireblaj sur ŝtuparoj kaj fermitaj per ferkradoj. Provizitaj je lumigiloj, la vizitantoj troviĝas en unu aŭ pluraj subteraj ĉambroj pli aŭ malpli vastaj, kies muroj kaj volboj estas kovritaj per interesegaj pentraĵoj.
Oni difinas ĉiun tombejon laŭ la ĝin ornamantaj bildoj. Ekzemple tiu de „ĉaso kaj fiŝkapto“ prezentas rajdantaron de ĉasistoj kun ilia hundaro kaj sekvantaj sklavoj, kiuj portas la mortigitan ĉasaĵon, dum en la ĉielo flugas ĉiuspecaj birdoj.
La bildoj pri fiŝkaptado estas en apuda ĉambro. Ni tie vidas barkon kondukatan de remistoj, kaj kies antaŭaĵo similas al fiŝkapo; viro jetas la fiŝhokon. Sur la kontraŭa muro bananto saltas en la maron de sur alta roko, renkonte al ŝipo.
En alia tombejo, nomata „de la Leoninoj“, mi admiras sur la funda muro du fortikajn leoninojn, starantajn super eleganta urno, ĉirkaŭata de muzikistoj kaj dancantoj. Ŝajnas, ke la muziko estis tre honorata ĉe la Etruskoj; en preskaŭ ĉiuj tombejoj prezentiĝas scenoj pri muzikistoj. La samon oni povas diri pri festenoj.
Ekzistas la tombejo de „Leopardoj“, la tombejo de la „Morto“, tiu de la „Triklinio“, de la „Baĥantinoj“, de la „Junulino“, de „Polifemo“ ktp. Oni bezonus horojn por ĉion vidi kaj volumojn por ĉion priskribi.
Kelkaj freskoj difektiĝis, sed la plimulto estas mirige konservita, kaj ties koloraĵo perdis post 3500 jaroj nenion de sia origina brilo.
Ĉio ĉi prezentas grandegan intereson, kaj mi estus dezirinta, restadi pli longan tempon en meditado antaŭ tiuj restaĵoj de malproksima civilizacio, kiu tiel vive revekiĝas sub la okuloj de la XXa jarcento. Sed mi devis pensi pri foriro, ĉar la plej proksima taŭga loĝejo estas en Civitavecchia, je distanco de 20 kilometroj.
Kun bedaŭro mi foriras, post mallonga rigardo en la misteran pasintaĵon.
Recco, Decembro 1924.