Letero al E., Sydney

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo


11-5-1944
LETERO AL E., Sydney

Amiko!

Hieraŭ mi ricevis vian letereton de la 20-a de Marto kaj ekz-on de "H-o". Mirigite mi konstatis, ke miaj ironiaĵoj ŝajnis al vi publikigindaj, kaj eĉ instigis vin plenigi la paĝojn de via revueto per pri- kaj Lantiaĵoj. Sed mi ne dubas, ke vi mem ironias, kiam vi kvalifas min "genia", kaj seriozas per la kvalifo "simplanima". Mi ja kredas, ke kelkrilate mi estas tia. Kaj estas ankaŭ fakto, ke mi estas "eksplodema", sed ne ĉiam eksplodas, se antaŭe mi preparas min por fronti al eksplodinstigaj aferoj.
Nu, ĉu vi kredos, ke mi tute ne eksplodis, sed nur ridetis, ĉe la konstato, ke vi persistas rifuzi al mi la kvalifon sennaciulo, tial ke mi estas devigata havi nacian pasporton, por povi transiri la limojn de nia, ho ve! multnacia mondo?
Kvankam mi ne esperas konvinki vin pri la realo de mia sennaciuleco, tamen mi nun ne povas deteni min demandi: ĉu la etiketo gluita sur botelo nepre pruvas, ke ĝia enhavo respondas la aĵon menciitan? Botelo plena je akvo aŭ urino povus surhavi etiketon kun la vorto ĉampano. Mia franca pasporto simile mensogas pri mia franceco.
Mi ankaŭ menciu fakton, miaopinie tre signifan, kiu okazis, kiam mi estis en Ĉilio. Iun tagon, en Santiago, la katolika S-ano R. Garcia venis al mi tenante en mano ekz-on de ĵurnalo, en kiu troviĝis la informo, ke germanaj trupoj eniris Paris-on kaj defilis laŭ la avenuo de la Elizeaj Kampoj, por fine transsubiri la faman Triumfarkon. Nu, ĉe tiu ekscio mi sentis neniun indignon kaj nur ridetis. Ega estis la miro de la ĉila patrioto Garcia, "amanto de Francio", kiu havis funebran mienon. Kaj tiam li demandis min:
– Kial vi povas rideti ĉe la ekscio de tia novaĵo?
– Tial ke eble tio signifas, ke la militfino proksimiĝas, mi respondis. Kaj mi provis klarigi al li mian spiritostaton sennaciecan. Sed apenaŭ li aŭskultis kaj baldaŭ ekparolis pri alia afero…
Nu, forpasis kvar jaroj, dum kiuj, de tempo al tempo, mi korespondis kun tiu S-ano, kaj jen, antaŭ kelkaj tagoj, mi ricevis de li leteron, en kiu li diras, ke kvankam li restas konvinkita katoliko, li tamen nun simpatias al la sennaciismo, tial ke fine li komprenis, ke la Homaro suferas kaj sangas pro la ekzisto de nacioj.
Mi ne rakontis tion al vi, por instigi vin imiti S-anon Garcia. Tute ne gravas, ĉu plaĉas aŭ ne al vi trinki puran akvon, gustumante ĝin kiel ĉampanon, tial ke la botelo el kiu vi plenigis vian glason, surhavas etiketon kun tiu vorto diklitere presita…
Sed eble vi pravas, dirante, ke mi povas esti nur sennaciemulo. Mi ne pretendas esti sanktulo. Kaj, kiel vi sendube scias, eĉ sanktuloj pekis. Mi konfesas al vi, ke jam de kelkaj monatoj mi spertas ian patriotismon eŭropan. Kaj se mi ne timus kunŝovigi la brovojn de lia cenzura moŝto, mi volonte priparolus longe tiun aferon. Almenaŭ mi diru, ke iafoje mi sentas ian francecon ĉe la penso, ke en Francio la negroj estas traktataj tute same kiel aliaj homoj…
Mi ja nun spertas eŭropan patriotismon, sed mi forte emas kredi, ke se mi legus, ke Kioto, Nara k.a. japanaj urboj, kiuj entenas artajn trezorojn, kaj kie mi havas geamikojn, estas bombe detruitaj, kiel jam okazis en Eŭropo, tiam mi tre verŝajne spertus la saman ĉagrenon kaj indignon. Tial eble ne estas tute senbaza mia pretendo esti planeda patrioto…
Ino kaj ulo havas komunan sencon; ambaŭ ja signifas: vivaj estaĵoj. Sekve, ilia kunesto ĉe sama radiko estas balasta. Via ekz-o "lavido" havas neniun rilaton dum la demando. Lavido analiziĝas ido lava kaj sekve havas neniun sencon. Se oni nepre volas pravigi la kuneston de ulin, nu, konvenus diri: fratulino, amatulino ktp. Ulino pensigas min pri ambaŭseksa (hermafrodita) estaĵo.
Sed longe, tre longe oni povus skribi pri tio. Kaj ne malofte venis al mi la penso, ke estas domaĝe, ke Zamenhof ne praktikadis dek jarojn pli sian lingvon antaŭ ol publikigi ĝin.
Rilate esp-on jam delonge mi alprenis kiel regulon iun diron de la tre konservativa akademiano Teofilo Kar (Cart) nome: "En esp-o ĉio, kio estas klara, tio estas bona, eĉ se ĝi ne estas tute gramatike korekta; kaj ĉio, kio estas gramatike korekta kaj ne klara, tio estas malbona". Mi citas parkere kaj eble mia cito ne estas tute laŭlitera; sed mi ne perfidas la sencon. Nu, la vortoj Sanktino (ino sankta), Virgino (ino virga) ks. estas same klaraj kiel Sanktulo (ulo sankta), Virgulo (ulo virga) ks.
La uzo de ulin estas same balasta, kiel la uzo de ec ĉe adjektivaj (do ecaj) radikoj. Kaj se vi havas tempon kaj emon, vi povos konstati per la legado de la Biblio, ke Zamenhof jen almetis, jen forlasis la sufikson ec ĉe adjektivaj radikoj laŭ tute kaprica maniero.
Jam mi diris antaŭe, ke mi ne esperas vian konsenton al mia tezo pri sennaciismo; sed eble vi tamen povos konfesi al vi mem, ne publike, ke vi malĝuste kvalifas ĝin "anarkia". Se vi bv. legi aŭ relegi, miajn Postulatojn Sociologiajn, en kiuj mi kondensis (tro, sed mi pensis pri la formato de Reno) mian koncepton pri racia organizado de la homaro, vi nepre komprenos, ke ĝi ne akordas kun la teorio de Eliseo Reklu (Reclus), Kropotkin k.a. eminentaj kleruloj, kiuj argumentis, ke ĉio malbona en la socio kuŝas en la aŭtoritato, en la ŝtato. Celi mondregnon ne signifas malakcepti aŭtoritaton, regadon.
Ĉar mi tenas kopion de letero, en kiu mi traktas iomete la demandon, mi sendas ĝin al vi, petante, ke vi ne ĵetu ĝin en rubujon, sed gardu por eventuala transdono al alia persono. Klarigcele, mi diru, ke antaŭ ol liveri mian manuskripton al Amaja, mi estis sendinta ĝin al F. Azorin, kiu publikigis en Reno, n-o 48, sian propran planon pri organizado de l’ mondo. Tiu mia manuskripto tiam havis kiel titolon Aksiomoj Sociologiaj kaj mi anstataŭigis la vorton "Aksiomoj" per Postulatoj sekve de mia korespondo kun Azorin. Samcele mi ankaŭ diru, ke, post la ricevo de mia letero, Azorin vizitis min kaj ni longe interdiskutis. Kaj poste ni ne plu havis la okazon tion fari. Menciinde estas plie, ke la arkitekto Azorin estis hispana konsulo en Francio, kiam okazis la civila milito en Hispanio. Kaj ĉi tie li havas bonan pozicion…
Eble ankaŭ utilas, ke vi sciu, ke pri la nacioj Azorin kelkrilate rezonis kiel vi. Kaj la Cerbaj Sekrecioj en la n-ro 52 de Reno estas kvazaŭ la sekvo de nia interdiskutado. Mi ŝatus, ke vi legu, aŭ relegu, tiun artikoleton, en kiu S-ro Amaja faris iun ŝanĝeton en la 11-a sekrecio; li anstataŭigis "sovaĝa besto" per io. Okaze, ke vi ne havus tiun n-on de Reno, mi volas almenaŭ citi la duan sekrecion:
"Esperi daŭran pacon inter nacioj estas same malsaĝe, kiel esperi bonfarton per englutado de veneno: la nacieco ja venenas la homaron".
Vi opiniis utile citi el miaj diroj pri Aŭstralio kaj eble vi pravis. Sed mi scias, ke tiam ili vekis malsimpation al mi ĉe kelkaj Samideanoj. Kredeble ili ne sciis, ke mi povas ankaŭ mallaŭdi Francion, kiel estas konstateble en mia artikolo kun titolo Post Okdek Ok Jaroj[1] kaj aperinta en la n-o 7-a de "S.B". Kaj mi notis, ke la materia vivnivelo de la aŭstrala popolo estas alta. Nun mi povas sincere konfesi al vi, ke la artemo de l’ meksikoj neniel en mia juĝo povas kompensi la malaltan, la mizeran vivnivelon de l’ meksika popolo ĝenerale. La diferenco de klasoj ĉi tie estas multe pli okulfrapa ol en Aŭstralio. Kaj nun, malgraŭ mia pli kaj pli malaltiĝanta pensio, mi vivas ankoraŭ etburĝe, kompare al la plimulto de l’ meksika popolo. En Aŭstralio mi absolute ne povus nun vivi per mia nuna enspezo.
Almenaŭ vi bonvolu neniam forgesi, ke en Sidnej kaj Melburn mi povis akiri vere bonajn geamikojn, inter kiuj mi kalkulas vin, malgraŭ kelkaj miskomprenetoj okazintaj inter ni…
Eble mi jam tro longe babilis, tamen mi ankoraŭ volas konfirmi mian antaŭan diron pri mia sano. Mi ne scias tute ĝuste la kaŭzon de mia nuna bonfarto, sed estas fakto, ke mi sentas min vigla, kiel en mia dudekjaruleco. Kaj kiam mi promenadas, tiam okazas iafoje, ke mi kantetas laŭ diversaj arioj, kiujn mi mem elpensas, jenajn frazojn:
"Mi junas kaj sanas, kiel dudekjarulo" – aŭ
"Kiel dudekjarulo mi junas kaj sanas".
Sed preferinde mi diru, ke ĉiumatene mi gimnastikas dum 10 minutoj, 5 antaŭ duŝo kaj 5 poste. Krome, dum la tago mi kelkfoje spiras profunde laŭ la metodo rekomendita de la "yogis" el Hindio, kaj penas meti mian menson en harmonio kun la kosmaj leĝoj, kiujn nia racio ne povas detale kaj precize koni, sed kiujn eble nia intuicio povas senti.
Bedaŭrinde mi ne kapablas forgesi la kruelajn frenezaĵojn, kiujn plenumas "homoj", kiuj ekstere similas nin, sed interne tre malsimilas. Fakte, ili ne estas homoj sed naciuloj… Sekve mia spiritostato kaj humoro ne estas kontentigaj. Kaj tial ke mi estas devigata resti ĉi tie, mi sentas min kiel en malliberejo. Krome, mia pensio pli kaj pli reduktiĝas dum la prezo de vivnecesaĵoj daŭre pligrandiĝas. Eble baldaŭ alvenos tempo, kiam mi ne plu povos elspezi por poŝtmarkoj…
Por ke vi povu ĝuste kompreni mian koncepton pri seksrilatoj mi devus skribi tre longe. Nur mi diru, ke la monogamio ŝajnas al mi neracia sistemo. Mi kredas, ke viro povas ami samtempe du, tri, eble kvar virinojn, kies ecoj estas reciproke kompletigaj. Eble virino ankaŭ povas ami samtempe kelkajn virojn; sed tion ĉi lastan kompreneble mi ne povas scii laŭsperte… Bondezire kaj sincere via.

Piednotoj[redakti]

  1. En tiu artikolo mi komparas la sintenon de la Paris-anoj, en 1914, rilate al la germanoj, kun tiu de la Tokio-anoj, en 1937, rilate al la ĉinoj.