La sinsugesto faras "miraklojn"

El Vikifontaro
El verkoj de E. LantiSennacieca Asocio Tutmonda (p. 85-89)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
LA SINSUGESTO FARAS "MIRAKLOJN"
Konsciulo kaj senkonsciulo
En ĉiu homo ekzistas du individuoj, absolute diferencaj unu de la alia. Ambaŭ estas inteligentaj; sed dum unu estas konscia, la alia estas senkonscia. Pro tio la ekzisto de ĉi tiu lasta estas ĝenerale neperceptata.

Kaj tamen tiu ekzisto estas facile konstatebla, se oni nur penas ekzameni iujn fenomenojn kaj pri ili pripensi dum kelkaj momentoj.

Ekzemple, ĉiu aŭdis pri somnambulismo, ĉiu scias, ke somnambulo ellitiĝas dum la nokto, ne estante veka, ke li eliras sian ĉambron vestita aŭ nuda, ke li malsupreniras ŝtuparojn, laŭiras koridorojn kaj ke, farinte iujn agojn aŭ plenuminte iun laboron, li revenas en sian ĉambron, reenlitiĝas, kaj la postan tagon miregas ĉe la konstato, ke finita estas la laboro, kiun la antaŭan tagon li lasis nefinita.

Tamen la somnambulo mem finis la laboron, kvankam li scias nenion pri tio. Kiu estas la forto, kiu impulsis lin? Nur la senkonscia, nur lia senkonscia individuo.

Se ni komparas la konscian estulon kun la senkonscia, ni konstatas, ke la konsciulo havas ne tute bonan memoron, dum la senkonsciulo, male, estas dotita je mirinda, senmanka memoro, kiu sen nia scio enregistras la plej malgravajn faktojn el nia ekzisto. Plie, ĝi estas kredema kaj akceptas, nerezonante, kion oni diras al ĝi. Kaj tial ke ĝi prizorgas la funkciadon de ĉiuj niaj organoj pere de la cerbo, okazas tio, kio povas ŝajni paradoksa, ke se ĝi kredas, ke tiu aŭ aliu organo bone aŭ malbone funkcias, ke ni spertas tian aŭ alian impreson, la koncerna organo, efektive, bone aŭ malbone funkcias, kaj ni spertas tian aŭ alian impreson.

Ne nur la senkonsciulo direktas la funkciojn de nia organismo, sed ĝi direktas ankaŭ la plenumadon de ĉiuj niaj agoj, kiaj ajn ili estas.

Estas ĝi, kiun ni nomas imago, kaj kiu, male je tio, kion oni ĝenerale kredas, ĉiam agigas, eĉ kaj precipe kon- traŭ nia volo, kiam estas antagonismo inter la du fortoj.

Volo kaj Imago
Se ni serĉas en vortaro la signifon de l’ vorto volo, ni trovas jenan difinon: "Kapablo uzi la spiritajn fortojn, per kiuj efektiviĝas la agoj." Nu, nenio estas pli erara, kaj tiu volo, pri kiu ni fieras, ĉiam cedas antaŭ la imago. Ĝi estas absoluta regulo sen iu escepto.

Klarigcele mi mencios ekz-on. Jen kuŝas sur la tero dekmetre longa tabulo larĝa je dudek kvin centimetroj; evidente ĉiu ajn povas laŭlonge paŝi sur ĝi, ne metante piedon ekster unu flanko. Nu, ni aliigu la kondiĉojn de la eksperimento, supozante, ke la ekstremaĵoj de tiu sama tabulo kuŝas sur muroj altaj kiel la turoj de katedralo. Tiakondiĉe, kiu kapablus antaŭeniri eĉ unu metron sur tiu mallarĝa vojo? Preskaŭ neniu, malgraŭ ĉiuj volpenadoj la provantoj baldaŭ ektremus kaj falus teren. Kial do la tabulo estas sekura, kiam ĝi kuŝas sur la tero kaj faliga, kiam ĝi estas alta? Tute simple, tial ke en la unua kazo oni imagas, ke estas facile paŝi sur la tabulo kaj en la dua kazo oni imagas, ke oni ne povas.

Rimarkinde estas, ke malgraŭ la volo antaŭeniri, se oni imagas, ke oni ne povas, tiam absoluta estas la senpoveco. Tamen ekzistas tegmentistoj, ĉarpentistoj, kiuj povas plenumi tian agon, tial ke ili akiris la kapablon imagi, ke ili povas.

La kapturniĝo ne havas alian kaŭzon ol la bildon pri nia falo, kiu aperas antaŭ niaj okuloj; tiu bildo aliiĝas en agon, malgraŭ ĉiuj niaj volpenoj.

Ĉiam la imago venkas la volon.

Sugesto kaj sinsugesto
Laŭ la jama dirito, ni povas similigi la imagon al torento, kiu fatale kuntrenas la kompatindulon, kiu falis en ĝin, malgraŭ lia volo atingi la bordon. Tiu torento ŝajnas neregebla; tamen, se oni lerte agas, oni povas deturni ĝian fluon kaj konduki ĝin al fabriko, kie ĝia forto estos aliigata en movadon, en varmon, en elektron.

Kiam oni estas konstatinta la grandegan forton de la senkonscia aŭ imaghava ulo, konsiderata kiel neobeigebla, temas kompreni, ke fakte oni tamen povas regi ĝin laŭ simila maniero, kiel rilate al torento.

Unue necesas zorge difini la signifon de l’ vortoj sugesto kaj sinsugesto. La agon trudi ideon al la cerbo de alia persono oni povas nomi sugesto. Ĉu tia ago reale ekzistas? Ne, ĝi ne ekzistas per si mem, sed nur en la nepra kondiĉo ĉe la submetito aliiĝi en sinsugeston. Kaj tiun vorton ni difinos jene: "la akceptigo de ideo en si mem per si mem". Oni povas sugesti ion al iu, sed tio ne efikos, se lia senkonsciulo ne akceptas kaj asimilas la ideon kun la celo aliigi ĝin en sinsugeston.

Uzo de la sinsugesto
Ni memoru, ke eblas obeigi la imagon, same kiel oni regas torenton aŭ dresas sovaĝan ĉevalon. Sufiĉas tiucele scii unue, ke tio eblas (preskaŭ neniu scias tion), kaj poste koni la rimedon. Nu! tiu rimedo estas tre simpla; ĝi estas tiu, kiun, senvole, senscie, laŭ maniero absolute senkonscia koncerne nin, ni utiligas ĉiun tagon, de kiam ni naskiĝis, sed kiun, bedaŭrinde por ni, ofte ni malbone utiligas kaj por nia plej granda malprofito. Tiu rimedo estas la sinsugesto.

Dum, kutime, oni sin sugestas senkonscie, sufiĉas sin sugesti konscie, kaj la procedo konsistas el ĉi tio: unue, bone pripensi per sia racio la aferojn, kiuj estos la objekto de la sinsugesto kaj, laŭ tio, ĉu ĝi (la racio) jesas aŭ neas, plurfoje ripeti pensante pri nenio alia: "Ĉi tio okazas aŭ ĉi tio forpasas; ĉi tio okazas aŭ ne okazos, ktp., ktp.", kaj se la senkonsciulo akceptas tiun sugeston, se ĝi sin sugestas, la aferoj senmanke realiĝas.

La sinsugesto fakte ne estas alio ol hipnotismo, kiun oni povas difini jene: Influo de la imaga sur la moralan estulon (aŭ mi-on) kaj la fizikan estulon de l’ homo.

Multaj personoj estas malsanaj, nur pro tio, ke ili imagas esti tiaj. Se iuj personoj estas feliĉaj aŭ malfeliĉaj, estas pro tio, ke ili imagas esti tiaj: du personoj troviĝantaj tute en samaj kondiĉoj povas esti unu tute feliĉa kaj la alia tute malfeliĉa.

Sed, se nia senkonsciulo estas la fonto de multaj el niaj malsanoj, ĝi ankaŭ povas kuraci niajn moralajn kaj fizikajn malsanojn. Tiucele necesas izoliĝi, sidiĝi, fermi la okulojn, por eviti ĉiun distrecon, kaj dum kelkaj momentoj nur pensi: "tio estas malaperanta", "tio estas okazanta". Tamen nepre necesas atenti, ke la volo ne partoprenu en la praktikado de la sinsugesto; ĉar, se ĝi ne akordiĝas kun la imago, se oni pensas: "mi volas, ke tiu aŭ aliu afero okazu", kaj ke la imago diras: "ci volas, sed tiel ne okazos", ne nur oni ne akiras, kion oni volas, sed eĉ la malon. Temas eduki ne la volon sed la imagon. Kiam la volo kaj la imago konfliktas, ĉiam, sen iu escepto, la imago venkas. Sed kiam la volo kaj la imago akordas, tiam unu ne nur aldoniĝas al la alia sed multobliĝas.

Laŭ la dirito, ŝajnus, ke neniu devus iam ajn esti malsana. Tio estas vera. Ĉiu malsano, preskaŭ sen escepto, povas cedi al la sinsugesto; ni ne diras ĉiam cedas, sed povas cedi, kio diferencas. Sed necesas lerni la praktikadon de la sinsugesto konscia, samkiel oni lernas legi aŭ skribi.

La sinsugesto estas ilo, kiun ni posedas ekde la naskiĝo kaj per kiu senkonscie ni ludas dum nia tuta vivo, samkiel suĉinfano kun amuzilo. Sed ĝi estas pli danĝera, kaj povas vundi, eĉ mortigi, kiam oni malprudente kaj senkonscie manipulas ĝin. Male, ĝi savas, per konscia uzado.

Kiel oni devas praktikadi la konscian sinsugeston
Ĉiun tagon ĉe la vekiĝo kaj ĉiun vesperon post la enlitiĝo, oni fermu la okulojn kaj, ne provante fiksi sian atenton je tio, kion oni diras, oni eldiru, sufiĉe laŭte por aŭdi siajn proprajn vortojn, jenan frazon: "Tagon post tago, kaj ĉiurilate, mi fartas pli kaj pli bone". Ĉar la vorto ĉiurilate ampleksas ĉion, estas senutile fari al si apartajn sugestojn. Tiun frazon oni ripetu dudek fojojn, helpante sin per ŝnureto garnita je dudek nodoj.

Tiu sinsugesto devas esti farata, kiel eble plej simple, infanece, maŝine, sen la plej eta peno. Unuvorte, la formulo devas esti ripetata litanimaniere. Oni tiele sukcesas mekanike penetrigi ĝin per la aŭdsento en la senkonsciulon, kaj, kiam ĝi estas penetrinta, tiam ĝi agas. Dum sia tuta vivo oni apliku tiun metodon, kiu estas same malsanevitiga kiel kuraca.

Plie, ĉiufoje, kiam, dum la tago aŭ dum la nokto, oni spertas fizikan aŭ moralan suferon, tuj aserti al si, ke oni forigos ĝin; poste oni izoliĝu, fermu la okulojn, kaj, ŝovadante la manon sur la frunto, se temas pri io morala, aŭ sur la dolora parto, se temas pri io fizika, oni ripetu tre rapide la vortojn: "Ĝi forpasas, forpasas, ktp., ktp.", tiom longe, kiom necesas. Per iom da kutimiĝo oni sukcesas forigi la moralan aŭ fizikan suferon post 20 ĝis 25 sekundoj. Oni rekomencu ĉiufoje, kiam necesas.

(La praktikado de la sinsugesto ne povas en ĉiuj kazoj anstataŭi medicinan kuracadon, sed ĉiam ĝi estas valorega helpo).

Kiel agas la sinsugesto
Por bone kompreni la rolon de la sinsugesto, sufiĉas scii, ke la senkonsciulo estas la granda direktoro de ĉiuj niaj funkcioj organaj. Ni kredigu al ĝi, kiel jam dirite, ke tiu organo, kiu ne bone funkcias, devas bone funkcii, tuj ĝi transdonas la ordonon, kaj la koncerna organo, eme obeante, ĝia funkcio refariĝas normala, ĉu tuj, ĉu iom post iom.

Per ĉi tio oni povas klarigi laŭ tiel simpla kiel klara maniero, kiel per sugesto oni haltigas sangelfluojn, venkas mallakson, forigas fibromojn, kuracas paralizojn, tuberkulozajn vundojn, vejnoŝvelajn difektojn, ktp.

El La Maîtrise de Soi-Même par l’autosuggestion consciente" de Emile Coué (La Sinregado per konscia sinsugesto, de Emilo Kue), kompiltradukis

E. Ŝoz-Maŝen

Ĉi tiu verko havis eksterordinaran sukceson. La lasta eldono el 1938 pliigis la nombron de ekz-roj ĝis 213 000. La plej granda parto el la 128-paĝa teksto konsistas el atestoj pri kuraciĝoj, kiuj pensigas pri mirakloj. Tamen estas notinde, ke la aŭtoro avertas, ke la sugesto kaj sinsugesto efikas nur rilate al aferoj raciaj. Sed ankaŭ neniam okazis, ke homo de kies kruron aŭ brakon oni fortranĉis reakiris tiun organon per "miraklo", kvankam, laŭdire, Dio estas ĉiopova kaj sekve povus plenumi tian taskon.

En la metodo rekomendita de profesoro Kue forestas ĉia signo je mistikeco; ne intervenas Dio aŭ ia "Universala Mi" diigita de novspecaj kreduloj. Laŭ tute simpla maniero li instruas kiel utiligi forton, kiu estas en ni mem.

"Lernu kuraci vin, tion vi povas; iun mi mem neniam kuracis. La kuraca rimedo estas en vi; utiligu ĝin por via fizika kaj morala bono, voku ĝin kaj ĝi venos kaj kuracos vin, vi estos forta kaj feliĉa." Tion, ekz-e, diris Kue al iu paralizulino, kiu tuj ekstaris kaj poste marŝis. Plenumiĝis "miraklo".

En nia frenezaĵ- kaj krimriĉa epoko, estas utile memori, ke la sinsugesto povas kuraci, sed ankaŭ malsanigi. Oni do okaze povas utiligi ĝin por senigi sin je soldatkapablo.

Bedaŭrinde la instruoj de profesoro Kue estas senefikaj rilate al la bomboj, kiujn heroaj aviadistoj faligas sendistinge sur iun ajn. Tial ni ne konsideru la sinsugeston kiel universalan kuracilon.

E. Ŝ. M.
(pseŭdonimo de E. Lanti)