Ĉu lingvumi?…

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo


ĈU LINGVUMI?…


Eble jes… En nia glorriĉa epoko ja ne eblas senĝene priparoli socipolitikajn demandojn. Tial iu el miaj korespondantoj konsilis, ke mi lingvumu.
Sed lingvisto ne estas mi, kaj eĉ havas nekonfesindan nekapablon pri lingvolernado. Ĉu sekve konvenas, ke mi sekvu la konsilon? Post ioma ŝanceliĝo, mi tute liberiĝis je tiu skrupuleto, pensante, ke aŭtoritataj lingvistoj plej ridinde argumentadis pri esp-o. Ili ja demonstris, ke artefarita lingvo ne estas vivkapabla kaj iel similas al retorte farita estulo. Tamen ĉiuj Samideanoj scias laŭsperte, ke esp-o fariĝis viva lingvo. Eĉ kelkaj lingvistoj hereze konfesis tion.
Ne celante teorumi pedante, mi do anekdotos kelkajn el miaj prilingvaj spertoj.
Ĉu esp-o estas belsona? iafoje oni demandas nin. Antaŭ multaj jaroj, mi mem estus tre embarasata, por respondi sincere tiun demandon. En la komenco de mia esp-ista vivo ja sieĝis min naŭza sento, kiam mi aŭdis la sonon ĉu. Klarigcele mi diru, ke en la regiono, kie mi naskiĝis kaj vivis ĝis mia dek oka jaro, la kamparanoj diras: ĉu!… ĉu!… kiam ili forpelas porkojn. Tial, komence, esp-o ŝajnis al mi nelerninda lingvaĉo porkpensiga. Kaj tiam, por daŭrigi la lernadon, necesis, ke mia racio forte bremsu mian malsimpation al la ĉu-a Zamenhofaĵo.
Kelkaj jaroj forpasis, dum kiuj mi ne tute sukcesis liberiĝi je mia malesperantemo. Nu, en 1921, mi havis la okazon, en Dresden (Germanio), konatigi kun juna fraŭlino, kiu preskaŭ manie uzadis la konjunkcion ĉu. Kiam, ekz-e, mi diris: "Estas al mi tre agrable promeni kun vi…", tiam ŝi respondis: "Ĉu…?" Kaj tiel same ĉe la fino de multaj el miaj paroloj.
Unuafoje mi ricevis la impreson, ke ŝi volas forpeli min, kiel porkon. Sed, rigardante en ŝiajn okulojn, mi tuj konvinkiĝis pri mia eraro. Baldaŭ mi ne plu pensis pri porkoj, kiam mi aŭdis: ĉu? el la buŝo de la aminda Dresdenanino bluokula. Kaj dank’al ŝi esp-o ĉesis esti por mi porkpensiga…
Dek naŭ jaroj forpasis kaj mi fariĝis ĝismedola esp-isto, kiu kvazaŭ sentas la signifon de aĉ. Nu, mia migremo puŝis min en hispanlingvajn landojn, kaj mi do havis la okazon aŭdi la vortojn "muchacho" (muĉo, knabo) kaj "muchacha" (muĉa, knabino). Tial, komence, mi pensis, ke la lingvo de Cervantes estas malbelsona, vere aĉa kaj nelerninda. Sed forpasis preskaŭ kvin jaroj, de tiam mi ĉiutage aŭdas la vortojn "muchacho" kaj "muchacha" kaj mi devas konfesi, ke ili ne plu tiklas malagrable mian aŭdorganon.
El tiuj kaj similaj konstatoj mi alvenis al la konkludo, ke bel- aŭ malbelsoneco de lingvo estas afero pure subjektiva, kiu, por la plimulto, varias laŭ latitudoj.
Por miaj oreloj, la plej malbelsona lingvo, el ĉiuj, kiujn mi aŭdis ĝis nun, estas la angla. Kiam mi aŭdas paroli angle, tiam mi ricevas la impreson de siblado kaj kraĉado. Sed mi neniel dubas, ke se mi naskiĝus kaj edukiĝus en London, la lingvo, kiun parolas lia reĝa moŝto de Britio, imperiestro de Hindio ktp., estus por miaj oreloj la plej melodia el ĉiuj kaj nepre indas esti trudata al la tuta mondo…
Nacisente estas saturita nia menso. Kaj por pravigi mian aserton, mi ankoraŭ anekdotos, kion foje mi spertis inter anglolingvaj samideanoj el la suda hemisfero. Neniam ili diris: "Kiel vi fartas?" sed ĉiam: "Kiel vi sanas?". Kaj la kaŭzon de tio mi komprenis, kiam mi eksciis, ke en la angla lingvo to fart signifas furzi. Sed tiuj samaj malfartemuloj ne hontis diri al mi, ekz-e: "Ĉu mi povas peti…?" tial ke ili ne sciis, ke por franclingvano tiu vorto samimpresas, kiel farti ĉe anglo. En la franca lingvo "péter = to fart".
Simile, la japanaj samideanoj ne emas diri: dankon! tial ke japane dan = viro kaj kon = radiko, kio signifas: peniso. Ili do preferas diri: "Vi estu dankata" aŭ "Mi dankas vin".
Pri ĉiuj aliaj lingvoj oni povas fari similajn rimarkojn. Tial, konklude, mi diros: ni ĉial, ĉiam, ĉie, ĉiel penadu, por liberigi nin je nacia influo kaj atingi, ke en nia cerbo superregu la sennacieca racio. Tiam la demando pri bel- aŭ malbelsoneco de lingvo fariĝos ekstertema.

E. Lanti (24-2-1944)