Letero de F. Azorin kaj respondo de E. Lanti

El Vikifontaro
El verkoj de E. LantiSennacieca Asocio Tutmonda (p. 75-83)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
LETERO DE F. AZORIN KAJ RESPONDO DE E. LANTI
Meksiko, 1-11-1942
Komentoj je kvazaŭ aksiomoj de Lanty
de lia "Malsamidea Samcelano" F. Azorin.

Mi kunsentas kun la plimulto de viaj aksiomoj (?); sed vi petas rimarkojn kaj, por vin pruvi kiel atente mi legis ilin, jen iaj:

Al 3-a – Mi volus koni kia diferenco estas ĉe vi inter la vortoj Nacio kaj Ŝtato. Por mi la Nacioj = naciujoj aŭ naskiĝujoj estas tiel naturaj entoj kiel nigra raso, vegetala regno, kc. Neniu el ili havas limojn matematike, absolute difinitaj, sed ĉiu komprenas kio estas hispano, franco aŭ negro aŭ planto. Ŝtato, kontraŭe, estas artefarita, historia kreitaĵo. Kontraŭ la Nacioj mi ne estas, ĉar mi ne aspiras unuformigi la homaron; nur mi subtenus naciojn kaj nacianojn sub ĝenerala planeda ordo. Rilate al Ŝtato mi opinias, ke ĝi estis grava homara progresilo, hodiaŭ superota per Konfederacio.

Al 4-a – Vi defendas la "Teknokratio", ideo jam sufiĉe diskutita, eksperimentata kaj reĵetita diversloke. Teknikuloj estas kompetentaj en siaj teknikoj, sed la regokapableco estas alia tekniko speciala. La regantoj de grandaj entreprenoj apartenas ordinare al neniu el la fakoj organizitaj de ili; la usonaj "reĝoj" de la ŝtalo, de la fervojoj, Ford, k.c. ne estas fandistoj, nek konduktoroj, nek ŝoforoj. Kial la regantoj de plej grandaj kaj delikataj entreprenoj kiel la urboadministrado, la ŝtata regado devus esti aliaj?

Al 8-a – Mi ne kunsentas kun vi, ke la Arto estu konsiderata kiel bagatelo, kaprico aŭ distro por pasigi la tempon post la deviga, utila laboro. Arto estas laboro inspirita per la beleco, kaj idealo estas ke ĉia laboro atingus artan kvaliton. Laŭ vi murblankigisto estus utila laboristo, sed se li artisme freskopentras saman muron, jam ne; ĵurnalisto, redaktoro aŭ kronikisto – certe necesaj oficoj – estos deklarataj utilaj civitanoj, sed kiam ili literaturos iomete aŭ fantazios ĝis la verkado poezia, tiam senutilas; eble vi konsentus la rutinajn muzikistojn, kiuj edukos senton kaj animon de infanoj ĉe lernejoj, kiuj mildigos la vivon de plenaĝuloj, dum libertempaj horoj ĉe ĝardenoj aŭ parkoj, kiuj en radiaj sendstacioj ludos por distri familiajn enuojn, sed la komponistoj devos esti subestimataj; la Arkitekto devos esti anstataŭita de la Inĝeniero? Certe vi ne pensas tiel; vi ne volis diri tion.

Fine, ĉar miaj kritikoj longiĝas en tiu sama 8-a paragrafo, vi aldonas: Por mondmastrumado… "formiĝu iu malplimulto da homoj plejkonsciaj"… kaj tiuj "anticipuloj povos dinamike efiki sur la statikan plimulton kaj tio ebligos starigon de racia socisistemo". Tio estas, amiko Lanty, la malnova doktrino nomita despotismo ilustrita aŭ regado de la malplimultoj selektaj, nedaŭra modo dum pasintaj jarcentoj!

Mi ne dubas, ke klarigaj interparoloj alproksimigos niajn vidpunktojn, ĉar vi estas bonintenca, progresema, homareca persono… dume restas altekonsidere via F. Azorin.

*
Meksiko, 5-11-1942
Al F. Azorin, Meksiko
Altestimata Samideano, kelkrilate malsamidea, sed certe samcela,

Bv. ne kredi, ke mi nun emas ŝerci per tiu komenco iom stranga. Mi tiele nur celas tuj altiri vian atenton al tio, ke por povi reale interkompreniĝi, necesas nepre havi saman komprenon pri la vortoj uzataj. Kaj tio estas malfacila, tial ke ne ĉiuj havas ĉiam la saman signifon. Iu aŭtoritata lingvisto eĉ diris: "… vorto neniam havas tute la saman signifon por du malsamaj personoj, nek por la sama persono en du malsamaj momentoj".

La fakto, ke mi aldonis la kvalifon "kvazaŭaj" al miaj aksiomoj, estas pruvo, ke mi bone konscias, ke ili ne povas esti tiaj por ĉiu ajn. Mi ja scias, ke aksiomo estas "vero evidenta per si mem", kaj miaj asertoj estas tiaj eble nur por mi sola. Sed kiu povus pruvi, ekzemple, ke la matematika aksiomo: "du kvantoj egalaj je tria kvanto egalas inter si", estas "evidenta vero" por ĉiu homo? Ekzistas ankoraŭ sovaĝuloj, kiuj apenaŭ povas kalkuli ĝis dek. Kaj inter kleruloj la abstraktokapablo tre varias: kio estas evidenta por Ejnstejn, tio estas tia nun por proksimume 50 homoj en la mondo.

Cetere, en "La Laborista Esperantismo", pĝ. 22, mi jam menciis la opinion de l’ matematikisto Puenkare, kiu diris, ke la geometriaj aksiomoj estas nur oportunaĵoj, t.e., ke oni ne devas ilin konsideri kiel absolutajn verojn…

Nu, sufiĉas, ke vi sciu, ke miaj asertoj pri konstruado de racia socio estas por mi aksiomecaj.

Kaj nun mi respondu vian demandon pri "Nacio kaj Ŝtato". Mi mem ne faras diferencon inter la du terminoj. Sed mi scias, ekzemple, ke Prudon vidis en Francio 12 naciecojn. Kaj en la serio da artikoletoj, kiuj aperis en Renovigo, mi menciis la opinion de profesoro Angel M. Korzo, kiu vidas en Meksikio 80 naciecojn. Se vi havas tempon kaj emon, vi bonvolu legi, aŭ relegi, tiun verkaĵeton kaj pli facile vi komprenos, kion mi konsideras aksioma.

Vere mirigas min via aserto, ke ĉiu ajn komprenas pri kio temas, kiam oni diras la vortojn "hispano, franco, negro aŭ planto". Ĉu, ekz-e, ĉiu vasko, ĉiu kataluno konsentas esti nomata "hispano"? Antaŭ ĉi tiu milito, ekzistis en Francio relative forta movado por la sendependiĝo de Bretonio. Aperis tiucele 7 gazetoj en bretona lingvo. Kaj certe tiuj bretonoj ne volas esti nomataj "francoj”.

Etimologie, nacio ja rilatas al naskiĝejo, kiel patrio, al la loko, kie vivis kaj entombiĝis la gepatroj. Nu, ĉe mia klaso, en Paris, dufoje mi havis po unu negra lernanto. Ambaŭ naskiĝis en Paris kaj tamen ne estis "franco", tial ke liaj gepatroj ne klopodis por akiri la francan civitanecon. Sekve!…

Mi ne faras diferencon inter ŝtato kaj nacio, tial ke la Historio instruas, ke estas la ŝtatoj mem, kiuj, dum la daŭro de jarcentoj, kreis la nunajn naciojn. Estus eĉ nemalfacile starigi tezon, laŭ kiu ne ekzistas esenca diferenco inter patrio kaj partio. Kaj en la okazoj, kiujn vi mem travivis en Hispanio, oni povus kolekti faktajn argumentojn apoge al tia tezo…

Miaopinie, la naciismo, same kiel la rasismo, estas nur demagogia agitrimedo lerte uzata de regaviduloj. Ĉiu tiaulo preferus esti prezidanto super unumiliona popolo mizera, ol duaranga civitano en centmilionhoma regno, kie ne estus mizeruloj. Kaj estus vera miraklo, se la ambasadoroj de, ekz-e, Hondura, Guatemala, Nikaragva, Salvador, Paragvaj k.s. nacietoj konvertiĝus al la sennaciismo. Pravas la popoldiro, ke ĉiu ajn preferus esti kapo de muso ol vosto de leono. Ĉiu ajn naciista agitado fakte ne havas alian celon ol doni regpostenon al iuj politikuloj. Kaj la naiva popolo facile lasas sin trompi de laŭtvoĉaj demagogoj. La registoj de la ĉifonulriĉa Ĉilio eĉ sukcesis atingi, ke iliaj regatoj fieras pri sia mizero. Ĉiujare ja okazas tie "Fiesta del Roto Chileno" (Festo de la Ĉifonulo Ĉila). Tiam oni kanonpafas, kisas la nacian standardon, bruigas la sonorilegojn, ktp. En Meksikio oni povas fari similajn konstatojn.

Mi opinias, ke la marksismo eraras en tio, ke ĝi pretendas klarigi ĉion per la ekonomio. Laŭ tio, kion mi povis observi kaj noti, mi emas konkludi, ke la ekonomio ne estas faktoro en la socia vivo sed nur kondiĉo, kiun utiligas regaviduloj. La reg-, potencavido ĉiam estis ĝis nun la decidiga faktoro en la historiaj cirkonstancoj. Nu, ni konsideru, ke dum la lastaj 150 jaroj proksimume la vivkondiĉoj pli aliiĝis ol dum la tri aŭ kvar mil jaroj antaŭaj. Kaj tia procezo ne haltos; male, ĝi tre verŝajne pli akceliĝos. Krome, ni ne malatentu la fakton, ke ĝenerale la scienculoj, la inventemuloj ne estas reg- sed sciavidaj. Serĉi, observi, eksperimenti estas ĉe ili pasio. Tiajn homojn mi nomas teknikuloj, kontraste al la regaviduloj aŭ politikistoj.

Tamen, inter ĉi tiuj lastaj ekzistas kelkaj pri kiuj oni povus iel diri, ke ili estas teknikuloj en la …agita fako (la vorton agiti mi uzas laŭ la 3-a difino en P.V.). Certe Musolini kaj Hitler estas majstroj en tiu demagogia arto. Cetere, ili povis lerni de la bolŝevistoj. Kaj Lenin mem ŝajne lernis de la jezuitoj, ĉar li rekomendis la ĉiarimedecon. La rezultojn de tia "tekniko" ni nun vidas…

Tion mi diris, por emfazi la neceson havi tute saman komprenon pri la uzataj vortoj. Se mi sukcesis komprenigi al vi la sencon, laŭ kiu mi uzis la vorton "teknikuloj" en miaj "aksiomoj", eble vi konsentos, ke ne estas tute malsaĝe deziri, ke tiaj homoj anstataŭu la politikistojn en la tasko organizi kaj gvidi la ekonomian vivon. Kaj ĉu ne konvenas esperi, ke venos tago, kiam la popolo mem komprenos, ke ĝia bonstato dependas ĉefe de racia, bonorda mastrumado super naturaj riĉaĵoj de nia planedo? Se tiu tago alvenus, tiam la ĝisnuna rolo de la politikistoj estus finludita. Anticipe mi vidas ilin, kiel nun oni ĝenerale prezentas al si la sorĉistojn kaj antaŭdiristojn de l’ faraona epoko.

Se jam mi ne estus konvinkita pri la rolo, kiun devus ludi teknikuloj, min certe impresus la fakto, kiun, antaŭ tri tagoj, menciis G.A. Palma en "El Universal Grafico". Liadire, en Germanio, Britio, Francio kaj Usono estis antaŭ ĉi tiu milito po 8 aŭ 10 teknikuloj por 100 loĝantoj, dum en Meksikio estas nur 1. Sed ĉi tie pli ol ie ajn alie, mi kredas, svarmas politikistoj; kaj pri la vivnivelo de l’ popolo mi ne bezonas raporti al vi…

Tamen vi ne kredu, ke mi apologias la teknokration. Teknikulo ja povas ankaŭ politikumaĉi, simile, kiel ekzistis – kaj verŝajne ankoraŭ ekzistas – liberpensaj pastroj, kiuj tamen predikis elokvente religiajn dogmojn al la popolo. Mi celas regadon de la …racikratio. Supozeble vi komprenas la signifon, kiun mi donas al tiu termino, netrovebla en P.V.

En la antikva Egiptio, teknikistoj konstruis piramidojn kaj mumiigis kadavrojn. Kaj nun en Meksikio, ekz-e, la "panteones" estas teknike bone prizorgataj, dum miloj kaj miloj da homoj estas senhejmaj. Kaj post ĉi tiu milito, kiu certe ne estos la lasta, la teknikistoj pri konstruado de maŭzoleoj por la "herooj" falintaj sur batalkampoj havos multe da laboro.

Lastatempe, mi vidis bildon pri marmora konstruo, kiu superstaras kaj protektas la dometaĉon, kie, en Gori, naskiĝis Stalin. Tio ankaŭ estas verko de teknikistoj, sed havas nenion komunan kun racia mastrumado socia. Miakomprene, ĝi esprimiĝas per miaj "aksiomoj"; kaj ŝajnas al mi facile pruveble, ke per ilia aplikado la mondo ne havus la funebran, dolorigan aspekton, kiun ĝi havas nun.

Tial ke mi parolis pri "universala aparato ordiga kaj kontrola, kiun volonte mi nomus Polico…" vi povis facile dedukti, ke mia tezo ne estas anarkisma. Tamen, ĝis 1914, mi estis anarkista kredulo. Sed la sinteno de Kropotkin, Grav kaj aliaj aŭtoritataj teoriuloj anarkistaj, rilate al la tiama milito (kiu jam devis esti la lasta) instigis min pensi per mia propra cerbo. Kaj tiam mi komprenis, ke se fakte la Ŝtato estus la kaŭzo de ĉio malbona en la socio, tiam ne eblas klarigi, kial ĝi estiĝis, ĉar la homo ja ekzistis antaŭ la Ŝtato. Sed senŝtata socio restas por mi sopirinda, alcelenda… idealo. Vi do eraras, supozante, ke mi celas despotisman regadon de ia malplimulto da teknikuloj. Kaj se vi memoras la Statuton de SAT, kiun mi mem redaktis, certe ne venus tia penso pri mi. Por ke nia Asocio estu "demokrate" (mi metas la vorton inter citilojn, tial ke necesas, ke mi klarigu mian komprenon pri ĝi. Nur mi diru nun, ke la demokratio, kiel ĝi ekzistas en Meksikio, ekz-e, ŝajnas al mi malsprita ŝerco, groteska farso, ĉar pli ol duono de l’ popolo estas analfabeta); por ke SAT estu "demokrate" gvidata, mi rediras, la kongresoj estis nur propon- kaj ne decidrajtaj. Okazis poste referendumo, kiun povis partopreni la tuta anaro. Samideano! favoru min, pensante, ke ni ne diskutas antaŭ publiko, kiu voĉdone povas decidi pri mia aŭ via vidpunkto. La teknikulo, t.e. la arkitekto, superregu la politikiston dum nia diskutado.

Vi certe eraras, dirante, ke la regsistemo, kiun mi rekomendas, estis "nedaŭra modo dum pasintaj jarcentoj". Cetere, neniam ekzistis mondregado unueca, kaj, miaopinie, ĝi estas nepre necesa, por certigi mondpacon. Plie, mi konfesas, ke eĉ nun la malvolviĝo de la tekniko ne ankoraŭ atingis la gradon necesan de aplikado, por ke povu funkcii mondregno. Lastatempe oni inaŭguris la "internacian" ponton de Suŝiate, sed malgraŭ tio ne ankoraŭ ekzistas fervojo, kiu kontaktigus Njujorkon kaj Buenosaireson aŭ Riodeĵaneiron. Sed oni ne povas dubi, ke ne forpasos multaj jardekoj ĝis estos finkonstruitaj tiuj fervojoj. Antaŭ kelkaj tagoj mi legis, ke la japanoj komencis konstrui kanalon sub la maro inter sia lando kaj Koreio… Kaj estus superflue emfazi la rolon, kiun, post ĉi tiu milito, ludos la aviado…

Mi do anticipas la tagon, kiam mondregno estos objektive ebla; sed tiam malebligos ĝin la fakto, ke la menso de la homoj estas naciece saturita. Tiam la mondo estos en simila – mi ne diras: sama – stato kaosa, kiel Hindio, kiam vivis Budao, kaj Ĉinio en la tempo de Konfuco. Sed nunepoke mistikecaj rimedoj ne taŭgas, por eliri el la kaoso. Mi opinias, ke nur la Racio povas doni la solvon de l’ problemo. La teknikon, la sciencon generis la racio. Kaj tial la raciuloj devas anstataŭi la mistikulojn kaj politikistojn en la ordigo de la socia vivo.

Ju pli mi observas la agadon de la Meksikiaj politikistoj kaj laboristaj gvidistoj, des pli mi konvinkiĝas, ke tiauloj faras absolute nenion efektive utilan. Kaj ĉiam viva restas en mia memoro la naiva entuziasmo de francaj laboristoj, kiuj kredis, ke en Francio oni baldaŭ ekkonstruos socialismon, tial ke Blum fariĝis ĉefministro. Eĉ en "Sennaciulo" esprimiĝis tiu kredo per la plumo de K-do Kaŝon (Cachon, bona homo, tipografisto). Kaj mi mem forkuris el Paris kun la tre forta antaŭsento, ke tia revo dronos en sango, post ne tre longa tempo. Sed mia skeptiko igis min nesimpatia al Kaŝon kaj liaj samkreduloj.

Se mi sukcesis iomete komprenigi min, eble vi konsentos, ke ne ĝustas via opinio, ke la de mi rekomendita malplimulto da "dinamikuloj" povus regi nur despote. Mi male hipotezas, ke, en la kriza, kaosa tempo antaŭvidebla, la granda plimulto da homoj akceptus volonte la raciajn proponojn, kiujn farus teknikuloj, por eliri el la kaoso. Kaj se tiam ekzistus relative forta organizo sennacieca el simpluloj, kia mi, kiuj estus jam akirintaj senton de mondcivitanecoplaneda patriotismo, tio tre helpus la efektivigon de racia plano…

Mi diris sufiĉe por ke vi povu kompreni, ke esp-o ne estas por mi bagatela, flanka afero, sed nepre necesa ilo, kiun devas uzadi la homoj, kiuj sincere deziras iri laŭcelan vojon al mondpaco. Kaj krome, vi ankaŭ komprenos, kiom pezas sur mian animon mia ekziliteco el… Esperantio. Mi ja tute ne sopiras al Francio.

Rilate vian diron, por pravigi la ekziston de nacioj, nome ke vi ne "aspiras uniformigi la homaron", mi povas sincere konfesi mian propran ŝaton por varieco. Tial mi diris, ke la universalisma edukado ne celus unutipigecon… Tamen mi ne ŝanceliĝos, por deklari, ke mi preferus unutipan mondon pacan ol la nunan, kies varieco estas vere tro makulita per sango. Sed mi opinias, ke la malapero de nacioj, kiel suverenaj entoj, ne samaspektigus la mondon. Montoj, ebenaĵoj, maroj, klimatoj ktp daŭre ekzistos kaj rezultigos variecon en la vivmaniero. Pruve, mi nur menciu la kontroleblan fakton, ke la ekzisto de nacioj ne formalaperigis la provincecojn. Kaj mi antaŭvidas grandan variecon individuan, tial ke ĉiuj homoj havus la eblon malvolvi ĉiujn siajn latentajn kapablojn.

Dume oni povas nun observi ĉie en la mondo usonecan uniformiĝemon, kiu vere naŭzas min. Eĉ en Japanio mi ĉagrene povis konstati la ekziston de kelkaj "coffee-bar"-oj. Kaj preskaŭ ĉiujn filmojn el Holivud mi trovas vulgaraj; ili signas al mi civilizitan sed ne kulturitan popolon. Kaj tio pensigas min pri viaj rimarkigoj rilate Arton.

Mi konsentas al via difino pri tiu homa kreado kaj tute ne konsideras ĝin "bagatelo", "kaprico”. En la socio, kiun mi revas, ĝi kredeble malvolviĝus ĝis atingi, ke homoj volus eĉ arte morti. Tiucele konstruiĝus eŭtanaziaj palacoj, kiuj, esperinde, malaperigus la funebrajn tombejojn, kie nun oni prizorgas, dorlotas putrantan karnon. La vorto arto ankaŭ ne havas tute precizan sencon. Ĝin eble mi uzis netrafe. Nun mi emas anstataŭi ĝin per lukso, aŭ serĉi alian formon, por esprimi mian penson.

Klarigcele, mi do diru, ke ŝajnas al mi krime elspezi energion kaj materialon por luksaĵoj, kiam necesaĵoj mankas al grandega nombro da homoj. Ekz-e, kiam ĉi tie mi promenas ĉirkaŭ la Palaco de Belartoj, ĉiam venas al mi la amara penso pri manko de lernejoj por preskaŭ 4 milionoj da meksikiaj infanoj, kaj pri la mizera stato de multaj el la ekzistantaj; mi pensas pri la ŝupurigistoj, ŝarĝportistoj, ĵurnalvendistoj kaj aliaj ĉifonuloj, kiujn oni renkontas preskaŭ ĉiupaŝe. Kaj memorante pri la diro de mi ne plu scias kiu verkisto, ke la gotikaj katedraloj akiris animon laŭ pasado de jarcentoj, tiam mi emas kredi, ke la marmora konstruo, kiu staras apud "Alameda", ne bezonis tiom longan tempon, por ankaŭ akiri animon: ĝi ja hontas stari en la ĉifonulriĉa Meksikio, kaj tial emas pli kaj pli profundiĝi en la teron, por sin kaŝi[1]. Sed la meksikiaj politikistoj havas almenaŭ motivon por fieri pri la lando, kiu konstruigis tiun artaĵon, laŭ planoj de …italo, se mi ne eraras.

Altestimata Samideano! espereble mi diris sufiĉe, por ke nun ne plu estu miskompreno inter ni. Kaj vi ne forgesu noti, ke mi ne havas la kredon, ke miaj asertoj povas efiki aksiome sur iu ajn. Vi nur komprenu, ke ili estas por mi kvazaŭ aksiomoj, sekve de longa cerbumado pri la demando. Kaj la fakto, ke mi respondas tiom longe al via letero, estu pruvo, ke mi dankas vin sincere pro viaj kritikoj. Supozeble, vi divenis, ke instigis min verki miajn "aksiomojn" la konatiĝo kun via propra plano pri la temo, aperinta en Renovigo. Verkema mi ja ne estas kaj ĉiam necesas instigo, por ke mi surpaperigu pensojn, kiuj tamen ofte kvazaŭ sieĝas mian cerbon…

Eble utilas aldiri, ke mi tute ne scias, ĉu la Homaro nepre evoluas al stato de daŭra paco. Oni eĉ povus facile argumenti, ke la homa gento malaperos pro nekapablo sin adapti al kondiĉoj, kiujn ĝi mem kreis. Temperamente mi estas pesimisto kaj nemalofte miras, kiam io bonsukcesas. Se mi penadas agadi laŭ racia maniero, estas ĉefe por akiri la agrablan senton intiman, ke almenaŭ mi persone ne havas respondecon en la frenezaĵoj de nia multnacia mondo…

Vi bonvolu indulgi min, se tede efikis sur vin la legado de ĉi tiu sendube tro longa skribo. Dume mi restas homece t.e. sennaciece, kaj servoprete viaE. Lanti.

  1. La arkitekto ne sufiĉe atentis la fakton, ke en Meksiko la subgrundo estas mola: La Palaco jam enprofundiĝis je pli ol 1 metro kaj estas preskaŭ miraklo, ke ĝi ne forfalis.