Parolas fama virino ĉina
Temas pri la edzino de la ĉefgeneralo Ĉang-Kaj-Ŝek. Meze de aprilo (1942), ŝi verkis artikolon, kiu aperis en la suplemento de "Sunday Times" (Usono). La originalan tekston mi ne legis kaj raportas laŭ ties hispanlingva traduko, kiu aperis en "Novedades" (Meksikio). Ĉiuj blankhaŭtuloj devus koni kaj primediti la dirojn de tiu inteligenta kaj klera persono, kiu bone konas Orienton kaj Okcidenton.
Skizinte la historion pri la rilatoj inter Ĉinio kaj okcidentaj regnoj, S-ino Ĉang substrekas la fakton, ke la ĉinoj ĉiam havis la opinion, ke ili kulture tre superas la okcidentanojn, kaj konsideris ilian superan teknikon militan preskaŭ kiel signon de barbareco. Siaflanke la okcidentanoj rilatis al la ĉinoj, aparte, kaj al ĉiuj orientanoj ĝenerale, kiel al anoj de malsupera raso, kaj tre saĝe la aŭtorino konkludas, ke Okcidento kaj Oriento devas lerni unu de la alia, ke ambaŭ ne povas tute sufiĉi al si mem kaj, sekve, ke konvenas, ke ili interrilatu sur bazo el justo kaj egalrajteco.
Nun la ĉina popolo ne plu sentas malŝaton pro la okcidenta tekniko. Imite al la japanoj, la ĉinoj pli kaj pli tendencas industriigi sian landon. Kaj certe venos la tago, kiam eĉ la plej stulta el la blankhaŭtuloj ekkomprenos, ke la ĉinoj ne estas rase malsuperaj.
Sed eble tio ne estas la plej menciinda parto el la artikolo de S-ino Ĉang. Vere citindaj ŝajnas al mi ŝiaj rimarkoj jenaj:
"Dum la lastaj monatoj, la ĉina popolo kun nekredemo kaj mirego eksciis kiel okcidentaj armeoj kapitulacas, laŭdire tial ke tre superas la japana potenco. Por ni tia klarigo estas nekomprenebla… jam de kvin jaroj ne okazis unu sola fojo, ke ĉinaj soldatoj kapitulacis antaŭ la malamiko. Male, en multaj okazoj la oficiroj kaj soldatoj batalis ĝis la lasta momento, kvankam ili sciis, ke helpo ne venos kaj ke ilin trafos la morto. Se iu proponus kapitulaci, tiu estus rigardata kun malestimego. Multaj militestroj sin mortigis, ĉe la konstato, ke malvenko estas neevitebla kaj ke, por konservi la vivon, ili devus kapitulaci. Ili preferis morton ol malhonoron…
…Por ĉina soldato, la rezisto ĝis la lasta kartoĉo kaj ĝis la lasta viro ne estas nur bela figuro retorika…"
Sufiĉe mi citis, por ke ĉiu leganto povu kompreni la gravegan signifon de la diroj de S-ino Ĉang. Almenaŭ por mi estas tute klare, ke ili signas malestimon por la okcidentanoj, kiuj ĝis nun povis sin trudi en Oriento, ne pro tio, ke ili estas pli bravaj ol la orientanoj, sed nur dank’al pli perfektaj kaj pli multnombraj armiloj.
Mi jam diris, ke la rolo de l’ blanka raso pli kaj pli tendencos malgraviĝi. Kiam mi skribis tion, Hong-Kong, Singapur, Birmanio, Filipinio, Indonezio ktp. estis ankoraŭ regataj de blankuloj. Sed la japanoj mem sukcesis ilin forpeli. Venos certe la tago, kiam la ĉinoj ankaŭ kapablos, kiel la japanoj, produkti perfektajn armilojn. Kaj la estonta alianciĝo, en ia aŭ alia formo, de Ĉinio kaj Japanio ne estas ekster diplomatia eventualo. Por konvinkiĝi pri tio, sufiĉas memori, ke en 1902 diplomatoj de lia Reĝa Moŝto de Grand-Britio, Imperiestro de Hindio, kune kun kolegoj de la Dia Moŝto Surtera, la laŭdira reganto super la Lando de l’ Sunleviĝo, subskribis aliancan kontrakton.
Ĉu do neniam la proletoj povos kompreni, ke ili estas nur peonoj en la manoj de diplomatoj, kiuj kvazaŭ ŝakludas sur la internacia kampo? Ĉiu informita persono almenaŭ tre bone scias, ke la majstro de ĉiuj tiaj filudistoj estas Makiaveli.
La artikolo de S-ino Ĉang estas saturita per iu apenaŭ vualita malestimego por la blankhaŭtuloj, kiuj dum longa tempo malbontraktis ŝian landon. Certe ŝi ne forgesis, ke iam oni povis, ekzemple, legi ĉe la enirejo de parko en Ŝanghai jenan surskribon: La enirejo estas malpermesataal hundoj kaj ĉinoj.
Esperinde – ĉu espereble? – iam la blankuloj ekkomprenos, ke la moralinstruo de Konfucio kaj Budao neniel malsuperas tiun de Kristo. Persone mi pensas, ke ĝi male estas kelkrilate supera. Sed estus eraro konkludi, ke la edzo de S-ino Ĉang, la nuna reganto super la "libera Ĉinio", estas malpli lerta makiavelisto ol siaj okcidentaj kolegoj: li ja nun sukcesas kredigi, ke li batalas por la demokratio, kvankam en 1927 li murdigis amase komunistojn kaj revoluciulojn. Tiam la bolŝevista gazetaro nomis lin krimulo, turmentisto, fiulo ktp.
Feliĉaj estas la homoj, kiuj ne havas bonan memororganon!…