Pri Japanio

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo


PRI JAPANIO
Post okdek jaroj.


En letero, skribita en Japanio, la 29-an de julio 1937, mi diris, interalie, "…la sorto de l’ homaro por 50-60 jaroj armile decidiĝos en Pacifiko dum pli malpli proksima estonto…". La 7-an de decembro 1941 komenciĝis la efektiviĝo de tiu antaŭdiro. Tamen la legantoj ne kredu, ke mi pretendas esti profeto. Tute ne! Ĉiu observkapabla homo, kiu konas iom la historion pri Japanio, povus diri la samon. Ni ekrigardetu al tiu ankoraŭ mistera lando, kiu mirigas nun la tutan mondon.
Laŭdire, en la fino de l’ 13-a jarcento la italo Marko Polo vizitis Japanion. Li raportis, ke la lando estas tre malofte vizitata de negocistoj, ke la loĝantoj estas "paganoj kulturitaj kaj bonaspektaj", ke tie abundas oro, kies eksportado estas malpermesita, kaj ankaŭ perloj.
Tia aserto estis sufiĉa, por veki ĉe eŭropaj aventuristoj la emon "eltrovi" Japanion. En la 14-a kaj 15-a jarcentoj senĉese blankuloj venis al japanaj insuloj. Kaj inter 1549 kaj 1612 portugalaj kaj hispanaj misiistoj provis tie propagandi la katolikismon. Ili bone sukcesis, ĉefe en la sudaj insuloj Kjuŝu kaj Ĉugoku. En 1582 Itoo Joŝitaka estis sendita al Romo por tie viziti la papon. Li estis la unua japano, kiu venis en Eŭropon. Sed poste okazis, ke fanatikaj katolikoj bruligis kelkajn budaistajn templojn, kaj estis eltrovite, ke inter la "misiistoj" estis spionoj aŭ agentoj de fremdaj landoj. Tiel, en 1587, la tiama ŝoguno Hidejoŝi malpermesis la propagandon de la kristanismo kaj forpelis la misiistojn. De tiam neniu japano rajtis forlasi la landon kaj estis malpermesite konstrui ŝipojn, kapablaj navigi tre malproksime for de l’ marbordo. Nur la ĉinoj rajtis veni en la landon. Tamen estis permesite al nederlandanoj resti kiel negocistoj en iu sola insulo izolita apud Nagasaki. Ili devis plie kraĉi sur biblion kaj treti krucifikson, kiel pruvon, ke ili neniel celas propagandi la kristanismon. Tiel dum du jarcentoj Japanio estis "Ermita Nacio"…
Sed iun nebulan matenon de julio 1853, la usona admiralo M.C. Peri kun kvar militŝipoj proksimiĝis al la Jedo-golfeto. Li portis proponon por komercaj rilatoj inter Usono kaj Japanio. La tiama ŝoguno Ijejoŝi ne malakceptis la proponon sed petis tempon por pripensi la aferon. La vido de la grandaj kanonoj surŝipaj tre forte impresis la japanojn kaj la postan jaron, kiam revenis Peri – tiun fojon kun dek ŝipoj – por havi al la peto farita, respondon, tiam ĝi estis jesa; la du havenoj Ŝimoda kaj Hakodate estis malfermitaj al la usonaj ŝipoj.
Intertempe la franca fregato Konstantino estis bombardinta kaj detruinta du japanajn fortikaĵojn. Nur mallongan tempon post Usono, Britio ankaŭ akiris similan kontrakton komercan; poste Rusio, Francio kaj Nederlando same. En julio 1858, la unua ĝenerala konsulo usona skribis en sia notlibro: "Hodiaŭ mi hisigis la unuan flagon konsulan, kiu iam estis videbla en ĉi tiu lando. Grave pripensiga fakto. Aliĝo plena je konsekvencoj. Kredeble ĝi signas la finon de malnova periodo kaj la komencon de nova…" Kaj la unua vicambasadoro angla en Japanio skribis: "Japanio… ia polvo el insuloj, kiuj etendiĝas oriente ĝis la limoj de la horizonto kaj loĝataj, ŝajne, de groteska kaj sovaĝa raso". La opinio de rusaj kaj francaj konsuloj ne multe diferencis je tiu de la angla diplomato.
La usona konsulo pli saĝe intuiciis la gravajn konsekvencojn de la malfermiĝo de lando, kiu dum du jarcentoj, per la volo de siaj regantoj, restis ferma al la okcidenta influo. Sed la reganta klaso japana estis ekkompreninta, ke por rezisti al la "barbaroj" el okcidento necesas kelkrilate ilin imiti. Tial, jam en 1855, fondiĝis lernejoj, en kiuj estis instruataj ne nur lingvoj el Eŭropo sed ankaŭ la tiea scienco kaj tekniko. Plie, multaj junuloj japanaj iris al Eŭropo kaj Usono, por tie studadi kaj observadi…
En la mezo de la antaŭa jarcento Japanio estis loĝata de 26 milionoj da homoj, kaj tiu nombro estis jam atingita ekde unu jarcento. Ĝi signis la maksimumon de loĝantoj, kiuj povis vivi en la lando. Tiam la infanmortigado estas "higaeri" kaj "mabiku", kies signifo estas liberiĝi, maldikigi rilate al la kolektivo. Sed kiam la reganta klaso estis decidinta industriigi la landon, tiam la infanmortigado estis malpermesita kaj la loĝantaro kreskis laŭ proporcio je 31% jare. Tial ke nun en Japanio mem estas proksimume 70 milionoj da loĝantoj kaj en la tuta imperio, t.e. kun Koreio kaj Formoso, ne enkalkulanta Manĉukuon, estas proksimume 100 milionoj…
La rakontoj de Marko Polo pri la riĉaĵoj de Japanio estis tute fantaziaj. Fakte ĝi estas malriĉa lando, kie estas nek oro, nek fero, nek aliaj gravaj mintavoloj. Preskaŭ ĉiuj mineraloj posedataj de Japanio troviĝas en Koreio, Manĉurio kaj Formoso. Importado kaj eksportado estas jam de multaj jaroj nepre necesa vivrimedo por tiu superloĝata lando. Tial la japanaj varoj jam delonge komencis invadi la tutan mondon, tial ke pro la malalta vivnivelo de l’ japana popolo ili estas produktataj tre malkare. En la malmulte industriigita kaj multe loĝata Ĉinio troviĝas vasta merkato. Sed Britio kaj Usono jam de multaj jaroj klopodas por ĝin monopoligi. Kaj la marioneto Ĉang-Kaj-Ĉek helpas en tio. Jam de pli ol kvar jaroj ĉinoj oferas sian vivon ĉefe por la interesoj de l’ brit-usona plutokratio. Sed nun britoj kaj usonanoj devas mem partopreni en tiu fia ludo sangoplena. Okdek ok jarojn post la vizito de Peri en la Lando de l’ Sunleviĝo la tieuloj venis siavice kun militŝipo viziti usonanojn kaj postuli, ke la mondmerkato estu malfermata al ili. Mi diris "postuli", tial ke jam delonge ili petis tion…
La postulmaniero estis tiel elokventa, ke ĝi mirigis la tutan mondon. Blankhaŭtuloj apenaŭ povis kredi, ke flavhaŭtuloj kapablas tiel lerte argumentadi. Nu, ne necesas esti profeto por antaŭdiri, ke ni eniras periodon, dum kiu oni vidos la rolon de l’ blanka raso, kristanisme saturita, pli kaj pli malgraviĝi. La ĉinoj kaj hindoj ne estas malpli inteligentaj ol la japanoj kaj same kiel ili kapablas asimili la teknikan civilizon (mi ne diras kulturon, tial ke popolo povas esti tre civilizita teknike kaj tamen nekulturita) per kiu ĝis nun superregadis okcidentanoj. Se la blankhaŭtuloj ne kapablas kompreni, ke la tuta tero devas aparteni senescepte al ĉiuj teranoj, ili riskas esti finfine superregataj de l’ flavhaŭtuloj, kiuj estas la pli multaj sur nia planedo.
Mi ne estas fakulo rilate al militaj aferoj kaj sekve ne havas opinion pri la venkoŝancoj de Japanio aŭ de la anglosaksa plutokratio. Sed, eĉ se la japanoj malvenkus, tio ne ŝanĝus la donitojn de l’ problemo. Iel aŭ aliel Ĉinio imitos – jam komencis – Japanion, t.e. alprenos la okcidentan teknikon. Grandega revolucio, plena je tre gravaj konsekvencoj, okazis lastatempe en la menso de l’ ĉina popolo: ĝi fariĝis patriota, militema. En la pasinta tempo la ĉinoj rilatis al militistoj kun malestimo. En la ĉina lingvo la ideografo por signi banditon, ekzekutiston kaj soldaton estas la sama. Sed jam de pli ol kvar jaroj multaj ĉinoj "heroiĝis" kaj nun la soldatoj estas glorataj. Jes ja, grava, gravega revolucio!… Venos tempo, kiam la ĉinoj ne plu estos obeemaj al Usono kaj Britio. Oni ne devas forgesi, ke la hodiaŭaj aliancanoj povas esti morgaŭaj malamikoj. Dum la antaŭa milito Japanio batalis kontraŭ Germanion aliance kun Britio, Francio, Italio kaj Usono. Kaj nun…
Ĉe la ekscio, ke iam la infanmortigado estis grandskale praktikata en Japanio, kredeble kelkaj legantoj pensos, ke tio signas barbarecon. Sed racie pensanta homo povus rebati ke pli barbare estus permesi, ke ĵusa naskito senkonscia vivu dum pli-malpli longa tempo kaj poste mortu pro malsato kaj mizero. Almenaŭ mi povas atesti, ke en Japanio la infanoj estas bone traktataj, eĉ dorlotataj, kaj ke la lernejoj estas bone prizorgataj.
Japanio estis jam kulturita, kiam eŭropanoj vivis en sovaĝa stato. Ankoraŭ nun la japanoj havas la senton, ke ili estas pli kulturitaj ol blankuloj, kiuj eniras siajn domojn kaj ĉambrojn kun ŝuoj ĉe la piedoj. La planko de japanaj domoj estas kovrita per matoj, kiujn neniam premas la plando de ŝuo.
Pri la grado de kulturo de blankuloj kaj flavuloj mi mencios du faktojn, kiujn proprokule mi povis observi. En 1914, kiam eksplodis la milito inter Francio kaj Germanio, mi vidis en Paris popolamasojn, kiuj sovaĝe disrompis la vitrojn de butikoj kaj magazenoj, kies montrofenestroj surhavis germanaspektan nomon. Mi estis en Japanio, kiam komenciĝis la milito inter Ĉinio kaj Japanio. Nenie mi vidis nek aŭdis pri scenoj similaj al tiuj viditaj en mia naskiĝlando. Tiam en Japanio estis almenaŭ 50 000 ĉinoj. En la kvartalo, kie mi loĝis en Osaka, estis relative multaj restoracioj ĉinaj. En ili ĉio funkciis kiel en normala tempo.
Verŝajne kelkaj legantoj miros, ke mi, sennaciisto, parolas simpatie al la japana popolo. Ili pensos, ke male, mi devus senti nur abomenon por lando, kie la amo al la patrio atingis la plej altan gradon. Tamen ne aliiĝis mia opinio, ke la patriotismo estas ia mensa malsano, ke la ekzisto de nacioj estas plago por la homaro. Sed mi penas prijuĝi racie kaj ne pasie, sente. Kaj tion farante, mi pli facile komprenas la donitojn de l’ problemo: malriĉa, inteligenta, laborema popolo sufokiĝas en siaj malgrandaj insuloj dum tuta kontinento kiel Aŭstralio, ekz-e, havas apenaŭ 8 milionojn da loĝantoj, dum en la tuta Ameriko la loĝateco ankaŭ estas tre maldensa. Sed la nepre necesa ekspansio japana kolizias kun la Brit-Usona imperialismo. Ĉu, por solvi tiun problemon, la japanoj, anstataŭ militi, devus reapliki la devigan infanmortigadon?
La Versaja kontrakto generis la hitlerismon; la egoista konkeremo de l’ blanka raso generis la nunan situacion en la Pacifiko. Kaj tiel simile okazos tiom longe, kiom la riĉaĵoj el la tuta mondo ne estos je la dispono de ĉiuj homoj senescepte. Tiun aserton oni povas konsideri aksiomo. Ĉu la homoj iam kapablos ĝin kompreni kaj ties konsekvencojn tiri? Mi ne scias, kaj nun ne emas profetumi. Prefere mi diru, ke per laŭcela praktikado de esp-o ni devas jam nun penadi por akiri menson de mondcivitano. En Esperantio regu ia patriotismo planeda…
Per tia penado ni povas almenaŭ ĝui la senton, ke ni mem ne havas respondecon en la naciecaj frenezaĵoj nunaj – kaj estontaj.

E. Lanti, 15-12-1941.
("Satana Bulteno", januaro 1942)