Letero de Zamenhof al Cart (24-a de februaro 1907)

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search
Indekso : Letero de Zamenhof al Cart (24-a de februaro 1907)
de L. L. Zamenhof

Kara sinjoro!

Pardonu, ke mi ne tuj respondis vian gravan leteron de 14/II, cxar mi estas cxiam terure okupita.

Mi dankas vin kore por la alsendita cirkulero pri la projekto de s-ro Corret. Ni esperu, ke la entreprenita afero alportos al Esperanto multe da bono.

Pri Javal mi jam sendis siatempe nekrologan artikolon al la "Revuo"; por "Lingvo Internacia" mi povus nur ripeti tion saman, kio kompreneble ne estus interesa por la legantoj.

Nun pri la korektoj en la Universala Vortaro. La plimulton de la faritaj korektoj mi plene akceptas; nur pri kelkaj mi volas fari la sekvantajn rimarkojn:

1) mi ne komprenas bone, kial vi proponas (por "infekti") la tradukon "contaminer" anstataŭ "infecter". Ĉu oni povas iun "contaminer" per sia malsano, per sia gaja humoro k.t.p.? ŝajnas al mi, ke "contaminer" havas iom alian signifon. Ĉu mi eraras?

2) Apud kelkaj vortoj (pumpi, elspezi, grio, komunii, marko, ŝuldi) mi trovis la frazon "bona traduko en ĉiuj lingvoj", kiun mi tute ne komprenas. Kion vi volis diri per tio ĉi? Se la traduko estas bona, tiam kial vi parolas pri ĝi?

3) "Stamp" povas esti egale bone tradukita per verbo (stampi) kaj per substantivo (stampo); se vi trovas, ke estas necese doni por tiu ĉi radiko en lingvoj tradukon egalan, tiam mi preferus doni por ĉiuj lingvoj la tradukon per verbo (kiel la tradukoj germana, rusa kaj pola). La ago estas: stampi; la rezultato: stampo; la instrumento: stampilo.

4) "Stuckaturen" ne estas multenombro, sed verbo. 1 Ankaŭ por tiu ĉi vorto (kiel por "stamp") mi intencis doni al la radiko signifon verban.

5) Por "akuŝi" mi konsilas konservi ĝian signifon netransiran (kiun ĝi havas en la Un V). La ŝanceliĝo pri tiu Ĉi vorto estis kaŭzita de la sekvanta cirkonstanco: antaŭ 5-6 jaroj s-ro de Beaufront skribis al mi, ke pro la vorto "akuŝistino" estas necese doni al "akuŝi" signifon transiran. Ĉar la tiama rezonado de s-ro B. ŝajnis al mi ĝusta kaj ĉar la Univ. Vortaro tiam ne havis ankoraŭ ian karakteron de netuŝebleco, tial, konfuzite per la argumentoj de s-ro B. mi konsentis ke li donu en sia vortaro al "akuŝi" sencon transiran. En tia senco la vorto poste transiris ankaŭ en ĉiujn aliajn vortojn 2 kaj kaŭzis konfuzon, kaj mi ĝin enmetis ankaŭ en la vortaron Germana-Esperantan. Nun, ĉar la Univ. Vortaro devas resti netuŝebla, mi konsilas konservi por la vorto ĝian antaŭan sencon, tiom pli, ke tiu senco estas ankaŭ pli ĝusta, logika kaj oportuna. La ekzistado de la vorto "akuŝistino" tute ne devas nin konfuzi, ĉar ĉiu facile komprenos, ke "akuŝistino" signifas ne "virinon kiu profesie (!) naskas", sed "virinon kiu profesie sin okupas per aferoj de naskado" (ne okupas sin pri akuŝado, sed nur pri akuŝoj).

6) "Domaĝo" ne havas la sencon de "malprofito". La efektiva signifo de la esperanta "domaĝi" estas proksimume: ne voli elspezi, ne voli perdi, ne voli difekti. Ekzemple: "li ne aĉetis la libron, Ĉar li domaĝis la monon; li ne eliris en la pluva vetero, ĉar li domaĝis sian veston; li forkuris de la batalo, Ĉar li domaĝis sian vivon". Iafoje la senco de "domaĝo" estas tre proksima al la senco de "bedaŭro" (ekzemple: "kia domaĝo!" = kiel bedaŭrinde! = kia perdo (aŭ difekto) kiun mi ne volis havi!).

7) "Ekstr" povas esti ne sole adverba, sed ankaŭ adjektiva.

8) "Gargari" = lavi per skuado de la fluida¼o; sekve oni povas gargari ne sole la gorĝon, sed ankaŭ glason k.t.p.

9) "Lui" signifas nur preni lue; (doni lue = luigi). Por publikigi la liston de la korektitaj vortoj kune kun ĉiuj miaj rimarkigoj en la "Lingvo Internacia" mi donas miaflanke mian plenan permeson; sed mi konsilus al vi peti ankaŭ la permeson de s-ro Boirac.

1  La adresito ĉi tie tute ĝuste notas: "ce verbe n' existe pas en allemand".

2  Certe eraro por "vortarojn".