Originala Verkaro/V/B

El Vikifontaro


B. ĜIS NUN NEPRESITAJ LETEROJ
La leteroj de ĉi tiu subparto B ne estas ordigitaj nur laŭ la dato (kiel en A), sed unue laŭ la adresitoj kaj poste inter si laŭ la dato. Alie la leganto perdus la superrigardon kaj havus iometan konfuzon.

Dum la tuta tempo de la apero de la „Unua Libro“ ĝis la fino de sia vivo, Zamenhof loĝis kutime en Varsovio. Pro tio mi citos la lokon, el kiu venis la unuopaj leteroj, nur tiam, kiam ĝi ne estas Varsovio. Nur dum du mallongaj periodoj li estis en Ĥerson (aŭt. 1889 ĝis komence de 1890) kaj en Grodno (1896—1899). Ĉe la leteroj skribitaj el la ĵus cititaj urboj, mi citas la lokon.

La leteroj kaj poŝtkartoj de Zamenhof kutime montras la nomon de l’ skribinto kun loko kaj strato aŭ stampitaj aŭ surpresitaj.

En Varsovio Zamenhof loĝis unue en Str. Przejazd 9 kaj post lia reveno el Ĥerson en Novolipki n-ro 21. La leteroj el la periodo inter Ĥerson kaj Grodno ne montras alian straton. En Ĥerson li loĝis ul. Hannibalovskaja, dom. Tarle, kaj en Grodno li loĝis Polic. ul. de Raĥmaninoj, post lia reveno el Grodno al Varsovio tie en Str. Dzika (ul. Dzikaja) n-ro 9, kaj poste en Str. Królewska n-ro 41.

Rimarkiginte pri tiu situacio, mi ŝparas multajn notojn super la leteroj. Mi ankaŭ ne presigis la kutiman, stereotipan subskribon „Via L. Zamenhof“. Tamen mi kelkfoje citos alispecajn formojn de subskribo. Komence li ofte subskribis „Via aldonita Zamenhof“. La esprimo „aldonita“ (anstataŭ la hodiaŭ kutima „sindona“) ŝajnas al ni okcidenteŭropanoj iom stranga, sed, kiel oni diris al mi, ĝi similas la kutiman rusan esprimon. Fakte Zamenhof nur uzis ĝin en leteroj al rusaj aŭ ruseparolantaj adresitoj.

Ofte Zamenhof subskribis sian nomon ne kun ĉiuj literoj sed nur kun kelkaj, ekz. „Zamenh…“ aŭ alimaniere. Sed ne estos necese, konstati tiajn bagatelaĵojn en ĉi tiu kolekto. Kelkfoje li eĉ forgesis subskribi sian nomon.

Komence li tre ofte, precipe en la leteroj al rusaj esperantistoj (ĝis meze de l’ jaro 1892) subskribis nur sian pseŭdonimon „Esperanto“. Mi donos kelkajn ekzemplojn de tia kutimo. Laborante rapidege, Zamenhof ankaŭ, sed nur sur leteroj kaj kartoj de bagatela enhavo, kelkfoje ne aldonis la daton. La forgesitan daton oni ofte povas konstati aŭ laŭ la poŝtstampo de la loko de forsendo aŭ laŭ la poŝtstampo de la loko de alveno. Kie la dato estas donita ne rekte de Zamenhof, mi atentigas pri tio. Kie la leganto trovos duoblan daton, ĝi estas la dato kaj laŭ la gregoria kaj laŭ la juliana kalendarstiloj..

Mi malplilongigos jenmaniere:
L = letero
P = poŝtkarto.

La leganto facile povos konstati ekz. la jenon:

L 16. (28) V. 1895 = letero skribita el Varsovio la 28. de Majo (malnova stilo 16. de Majo 1895).

P. Grodno, 30. I. (11. II.) 1896 = poŝtkarto skribita el Grodno ktp.

La adresiton mi citas nur por la unua letero aŭ poŝtkarto — por la sekvantaj mi ŝparas la citadon de l’ nomo.

En la subparton B mi ankaŭ akceptis du albumfoliojn kaj unu kvitancon sur recepto.


Inter la leteroj de ĉi tiu parto vi trovos 150 ekzemplerojn signitajn per N. Ĉi tiu signo signifas, ke s-ro N. V. Nekrasov, Moskvo, liveris la kopiojn. Mi ne sufiĉe kaj ne tro povas laŭdi lian afablecon kaj lian lertegan helpon por mia kolekto. Komencante ĝin, mi aŭdis de kelkaj flankoj, ke la multaj leteroj de Zamenhof al la societo „Espero“ en Peterburgo (la hodiaŭa Leningrad) kaj al diversaj rusaj samideanoj (jam en kelkaj gazetoj menciitaj kiel kolektitaj) malaperis dum la milito. Sed s-ro Nekrasov persone en Leipzig sciigis min, ke tio ne estas vera kaj promesis sendi al mi la materialon. Per admirinda diligenteco kaj plej fidinda precizeco li mem kopiis la 150 skribaĵojn, samtempe klarigante kaj transskribante per latinaj literoj la rusajn vortojn de la tekstoj, kion fari mi neniam estus kapablinta. Ankaŭ ĉiuj notoj sub la teksto de la kun N signitaj skribaĵoj estas verkitaj de li[1]. Mi ĉi tie ankoraŭfoje tutkore dankas al li pro lia oferema helpo antaŭ la legantaro, kiu treege ĝojos pri ĉi tiuj Zamenhofaĵoj[2].

*       *
*


Ŝablono:Originala Verkaro-VB

Piednotoj[redakti]

  1. Kie mi mem aldonas ion, mi faras tion sub „noto de l’ kolektinto“.
  2. En la leteroj mi korektis nenion. Sed por eviti la impreson, ke ili estas preseraroj, mi atentigas per la signo o pri tio, ke la koncernaj vortoj troviĝas en ĉi tiu formo en la originalo.