Lilio/Ĉapitro I

El Vikifontaro
Lilio ()
(p. 1-6)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
ĈAPITRO I

Estis iu sabato en Anglujo, kiam la printempo preskaŭ finis sian ŝatatan taskon kovri la arbojn per la plej belaj vestoj imageblaj, el delikataj nuancoj de helverdaj folioj kaj rava floraĵo ruĝeta, blanka aŭ orkolora.

La malsekan teron la printempo tapiŝis per la plej hele verda herbo ie ajn videbla, miksita kun ridetantaj lekantetoj, netimaj ranunkoletoj tre amataj de la infanoj, kaj per bonodoraj violetoj, modeste tenantaj sin, nevolantaj sin trudi tiel, kiel faradas la primoloj, iliaj najbaroj, nek volantaj sin kaŝi en kovritaj de musko anguloj, aŭ inter ŝtonoj, kiel la filikoj, sed dezirantaj ĝui seninterrompe la ravan muzikon de la birdoj kun la murmuretado de rivereto kiel dolĉa akompanaĵo.

De tempo al tempo la helblua ĉielo kovriĝis de subita nubo, kaj refreŝiga pluveto ekfaladis. Tuj poste ĉio estis sunbrila kaj hela denove. Kelke da homoj estis ĝuantaj libertempon sur loko malproksima de Liverpolo je duhora veturado per vagonaro.

Du el ĉi tiuj ĉirkaŭvagadis brakon ĉe brako, celante trovi komfortan sidlokon, kie ili povos esti apartaj de la ceteraj libertempuloj, grupiĝintaj sur la herbejo, kie la infanoj diskuris, kolektante florojn, por fari el ili bukedojn aŭ girlandojn.

La du homoj kompreneble estis gefianĉoj. La viro estis sufiĉe altkreska, kun fortika korpo, kaj estis sinjore vestita en griza pantalono, longa, nigra surtuto kun baskoj, kaj veŝto ankaŭ nigra, montranta neĝblankan ĉemizon kaj kravaton el malhela silko.

Sur la kapo li portis altan silkan ĉapelon. Liaj okuloj estis bonhumoraj, kaj liaj brunaj lipharoj kaj barbo kaŝis bonhumoran sed ne fortan buŝon kun negranda mentono.

La fraŭlino lin akompananta estis negranda sed gracia; ŝi estis bonguste kaj penplene vestita per palblua lanaĵo delikate teksita kaj garnita per rubandoj el nigra veluro kun kremkoloraj puntoj. Granda ĉapelo el nigra pajlo kun miozotoj kaj puntoj similaj al tiuj sur la vesto, kovris bone formitan kapon kronitan de blondaj buklaj haroj, el kiuj kelkaj falis kvazaŭ karese ĉirkaŭ la intelektoplena frunto kaj konkosimilaj oreloj.

La brugrizaj okuloj montris konfidemon kun trankvileco. La nazo estis iom granda, kaj la delikate kurbiĝanta buŝo, ankaŭ iom granda, estis bele formita, kaj, pro mallonga supra lipo, montris regulajn, bonajn dentojn. La granda mentono atestis firman karakteron.

La fraŭlinon demetis la gantojn, tial oni povis vidi bonformajn manojn, kiuj ne kutimis fari fortan laboron. Ŝi portis unu solan ringon kun bonega rubeno, ĉirkaŭita de perletoj; tio estis la donaco de la fianĉo, kiu estis gvidanta ŝin al benko lokita apud la rivereto, kies murmuretado estis jam aŭdebla.

— Jen, Lilio — li diris — sub tiu saliko estas la ĝusta sidloko por ni kun seka planko por la piedoj.

— Kiel elegantaj estas la salikoj kun siaj branĉoj gracie kliniĝantaj ĝis la rando de la akvo, kvazaŭ ili kisus ĝin! — diris Lilio kun admira rigardo.

— Jes — respondis sinjoro Ĉester — mi pensas, ke mi admiras ilin pli ol ĉiujn arbojn, ne nur pro ilia gracio, sed ankaŭ ĉar ŝajne ili la unuaj akiras verdecon kaj ili la lastaj perdas ĝin. Ĉi tie ili estas abundaj, kaj ili bone ŝirmos nin kontraŭ la pluvetoj. Ni sidiĝu ĉi tie, sed atendu unu momenton, dum mi sternos vian pluvmantelon sur la benkon, por gardi vin kontraŭ malpurigo de via bela vesto. Jen, ĉu estas komforte al vi, mia kara?

Post iom da babilado pri negravaĵoj, sinjoro Ĉester demandis:

— Lilio, kara, ĉu vi jam povas difini la tagon de nia edziĝo? Ĉu mi ankoraŭ ne atendis sufiĉe longe? Mi estas tre soleca! Se vi atendos la konsenton de la patrino, mi timas, ke vi devos longe atendi!

— Mi multe pripensis la aferon, Filipo, kaj fine mi ankaŭ decidis, ke ne estus bone pli longe prokrasti, La patrino tute ne volas priparoli la aferon kun mi, ŝi ĉiam diras: “Vi jam estas plenaĝa kaj devas fari laŭ via bontrovo. Nur ne ĝenu min pri afero, kiun mi neniam aprobis, ne aprobas, nek iam aprobos. Vi faris vian elekton, ne demandinte mian opinion, kaj mi supozas, ke vi povas fari pluajn aranĝojn, sen mia konsilo aŭ konsento!”

— Ni do faru tion, amatino mia! Kiamaniere ni aranĝu pri la ceremonio? Eble konsentu iri kun mi en la proksima semajno kaj ni sen parado fariĝos edzo kaj edzino? Poste ni iru sciigi la patrinon pri la afero, kaj eble tio plaĉos al ŝi tiom, ke ŝi tuj diros: “Dio benu vin, miaj infanoj. Estu feliĉaj: Estu…”

— Ne, Filipo — respondis Lilio ridetante — mi timas, ke tio ne ebenigus nian vojon al la favoro de la patrino. Tamen mi havas planon. Mi povas esti preta edziniĝi kun vi post ĉirkaŭ ses semaj…

— Ne pli frue ol tiam? — interrompis sinjoro Ĉester.

— Ne pli frue ol post ĉirkaŭ ses semajnoj, Filipo kara, multaj aferoj restas farotaj, sed bonvolu ne interrompi min, sinjoro, mi scias, ke tio estas malfacila afero ĉe vi, sed nur penu — ridete admonis Lilio.

— Mi obeos! — diris Filipo kun ŝerca humileco.

— Ni, do, mi esperas, ke mi povos finpretigi ĉion necesan en la daŭro de la sekvontaj ses semajnoj, kaj tiam, se vi ankoraŭ amos min, kiel vi nun asertas — vi povos komencis fari aranĝojn pri nia edziĝo… Nu, vi estas tre silenta… kiaj vi ne certigas min, ke vi amos min por eterne kaj tiel plu?

— Pardonu min, via moŝtino, ke mi rememorigas vin, ke vi ĵus ordonis al mi silenti, kaj ke mi nur volas obei al vi.

— “Ĉiu regulo havas escepton.” Forgesinte tion, vi perdis okazon fari bonan komplimenton al mi — diris Lilio, ridante je la ŝerce serioza mieno de la fianĉo — sed ni estu seriozaj. Jen mia projekto. Mi priparolis la aferon kun onklino Anna; jen kion ŝi konsilis. Ni — vi kaj mi — difinu la daton de nia edziĝo; ni sciigu la patrinon pri ĝi; poste ni lasu la aferon tiel. Se la patrino volas fari iajn klopodojn, eĉ proponojn, pri la afero, bone, ni agu laŭ tio, sed se ŝi nenion proponos nek aranĝos, tiam onklino Anna invitos nin festeni ĉe ŝi kaj onklo Roberto tiun gravan matenon, kaj ŝi faros ĉiajn necesajn aranĝojn. Sed — Lilio plue diris — mi ne povas pensi, ke la patrino restos tiel… tiel nepardonema… kaj neafabla…

— Nepardonema!… kion ŝi havas por pardoni? — interrompis ŝin Filipo — vi el ĉiuj ŝiaj infanoj estas la plej konsiderema kaj sindonema pri ŝi! Tamen ŝi akceptadas ĉiajn viajn servojn kiel rajton…

— Kaj ĉu ŝi ne rajtaj ilin, Filipo — diris milde Lilio — la infanoj ŝuld…

— Ŝi havas iajn sed ne ĉiajn rajtojn super vi, kara, tute ne tiom, kiom ŝi volus kredigi al vi. Mi supozas, ke ŝi forlasis iam siajn gepatrojn…

— Tamen, kara, tio ne estas bona temo, ni jam tiel ofte diskutis ĝin sen ia bona rezultato. Cetere mi jam diris, ke mi faris mian decidon: feliĉigi vin kaj min samokaze! Dum ni povas esti solaj, ni prefere priparolu la detalojn de nia estonta agado kaj de la edziĝa soleno, ĉu ne vere? Mi timas, ke post ne longe tiu egoista reklamisto trovos nin denove, kaj tiuokaze ne estos eble interparoli pri niaj propraj aferoj.

— La ĉieloj malpermesu tion ! — fervore ekkriis sinjoro Ĉester — mi povus facile kontentigi ekzameniston per laŭvorta ripetado de la kutima konversacio — ne, monologo — de tiu tedulo. Nur pensu, Lilio, jam tri fojojn hodiaŭ, dum mi staris sur la stacio atendante vian alvenon, li sciigis min pri sia granda repertuaro, kaj diris, ke li ne bezonas laborenspezi pro tio, ke li havas renton!… sed… ne vere!… jen li mem! ni tuj foriru… eble li ne ankoraŭ vidis nin!… kiel diras la proverbo, “Paroli pri la anĝeloj aŭdigas iliajn flugilojn.”