Lilio/Ĉapitro II
Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/9
— Li estas ĉiam soleca ; sola li eniradas sian hejmon, kie troviĝas neniu, kiu havas la rajton bonvenigi lin ; sola li eliradas, kaj ĉe li estas neniu, kiu sentas deziron deteni lin iom pli longe, kiu havas la rajton adiaŭi lin. Sola li kutimas sidiĝi por manĝi… Kiel soleca li devas sin senti. Mi forte ĝojus, se mi havus la rajton estadi ĉe li…
Ĝuste pro tio, ke li ja pasigadis sola tiom da tempo, ke neniu troviĝis en lia domo krom dungito, kies sola devo estis plenumi lian volon, nenio malhelpis lin agi laŭplaĉe, kaj pro tio, ke li estis tre homa, li ne povis ne fariĝi multe pli sinservema, ol Lilio.
Klare vidis tion nek unu, nek la alia : ili ne analizis sian amon, ili nur sciis, ke ĉiu bezonas la alian, ke io en la animo de ĉiu pli kaj pli konstante kaj insiste sopirvokas al la alia, kaj ke neniu kaj nenio sur la tero povos ilin kontentigi, krom la privilegio esti ĉiam kune.
Ili jam apartenis al si laŭsente, laŭpense, ili nur bezonis la leĝan sankcion, por ke ili povu kunvivi. Se oni ordonus, ke ili ne kunvivu, ambaŭ suferus.
Malgraŭ sia dolĉeco, Lilio havis firman karakteron ; sinjoro Ĉester tian ne havis. Lin oni povis facile inklinigi fari kiel oni volos ; li povis diri “ne” al ies peto pli malfacile, ol povis Lilio.
Unuvorte, li ne estis malbona, sed li ne havis fortan volon.
Tuj post la ceremonio, la ĵus edziĝinta paro, instigite de la bonkora onklino Anna, iris al sinjorino Breton, por insiste peti, ke ŝi akompanu ilin al la festeno. Fine ŝi cedis.
Krom unu-du plej intimaj amikoj, nur parencoj kunvenis ĉe la festeno.
Lilio, jam nun sinjorino Ĉester, neniam bedaŭris sian decidon. Ŝia edzineca vivo estis feliĉa. Kiam, unu jaron post ŝia edziniĝo, bela, fortika filineto naskiĝis, la edzo kaj ŝi konvinkiĝis, ke nenio jam mankas al ili por plenigi ilian ĝojon.
Grava kaŭzo por gratulo estis la fakto, ke post la naskiĝo de la infaneto la patrino de Lilio multe pli inklinis forgesi pri sia antaŭa mallezuro kontraŭ la edziniĝo de Lilio kun sinjoro Ĉester.
Tamen ne longe daŭris ĉi tiu plena feliĉeco.
Estis ĉagrene, ke sinjoro Ĉester estis tia homo, kia povas rifuzi al neniu petanto pri monhelpo.
Venis tago, kiam la ordinare gaja sinjoro Ĉester aspektis tre malgaje. Li povis kaŝi antaŭ Lilio nek sian ĉagrenon nek ĝian kaŭzon, sed post iom da tempo sciigis ŝin, ke li senpripense subskribis paperon, per kiu li promesis pagi certan sumon da mono, ŝuldatan de amiko, kondiĉe, ke tiu ĉi mem ne povos ĝin pagi.
Antaŭ kelke da monatoj li tion faris. Poste la facilanimulo tute forgesis pri sia subskribo, ĝis li ricevis postulon pagi sumon, pri kiu li neniel rajtis promesi la pagon, pro devo al la edzino kaj infano.
La kompatindaj geedzoj multe interparoladis pri la malĝojiga afero de la mono, kaj decidis, ke ili devos ĝin pagi. Paĝo:Alleyne Sinnotte - Lilio, 1918.pdf/12