Lilio/Ĉapitro V

El Vikifontaro
Lilio ()
(p. 23-27)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
ĈAPITRO V

Lilio ne havis amikinon en Riverton, kaj foje, kuŝiginte la infanojn kaj sidante super kudraĵo, ŝi sentis preman solecon.

Pasis kelke da monatoj de la tago, en kiu sinjoro Ŝton enloĝiĝis ĉe ŝi. Li pagis bone kaj regule, ĉiam montrante sin ĝentila al ŝi kaj bonkora al la infanoj.

Sed neniu alia pensiulo venis al Lilio, kaj la batalado por la ekzistado estis malfacila afero ĉe ŝi, kiu deziris bone eduki kaj instruigi la infanojn.

Celante tion, ŝi devis esti tre ŝparema.

La riĉaj parencoj ne vizitis ŝin krom la onklino Anna, kiu venis du fojojn. Granda distanco apartigis illan mondon de amuziĝado kaj ŝian mondon de devo kaj laborado.

Iun vesperon, sentante ian maltrankvilecon pri monrimedoj, sed dirante al si, ke post ne longe la varma vetero venigos al ŝi pluajn loĝantojn, Lilio firme penis forpuŝi de si la timojn kaj dubojn pri la proksima estonteco, kiuj insiste svarmis en ŝia kapo. Subite la sonorilo de sinjoro Ĉester sonis.

Tuj Lilio metis flanken la kudraĵon, super kiu ŝi sin klinis, kaj leviĝinte el la seĝo iris supren al la saloneto okupata de sinjoro Ŝton.

Ŝi estis tuj frapetonta la pordon ne tute fermitan, kiam ĝi plenlarĝe malfermiĝis, montrante sinjoron Ŝton starantan ĉe ĝi kaj ĝentile petantan, ke ŝi eniru. — Per kio mi povas vin servi, sinjoro?—diris Lilio.

— Per tio, ke vi eniru kaj sidiĝu sur ĉi tiu brakseĝo, sinjorino Ĉester—li respondis, ridetante afable.—Mi deziras iom priparoli kun vi, se vi povas permesi al mi kelke da minutoj.

Lilio sidiĝis, malgaje pensante: eble li volas foriri, kaj tiuokaze, kion fari?

La sekvantaj vortoj de sinjoro Ŝton konfirmis la penson de Lilio.

— Sinjorino Ĉester—li diris—morgaŭ matene mi devas foriri al Londono; tamen mi deziras teni la ĉambrojn ĉi tie, ĉar se prosperos al mi en mia afero, mi revenos post du aŭ pli da semajnoj.… Nu… mi neniam antaŭe ĝenis vin per personaj demandoj, tial… eble… vi ne opinios min malĝentila, se mi demandas:—ĉu mi ĝuste divenas, supozante, ke vi estas vidvino?

— Vi prave divenas—iom mirigite respondis Lilio.

— Ĉu vi trovas malfacilon gajni vivrimedojn por vi kaj la infanoj?

— Vi diris la veron—respondis Lilio per digna maniero—tamen pardonu min, sinjoro, ke mi demandas, kiel tio povas rilati al vi? Mi ne kutimas priparoli miajn privatajn aferojn kun kiu ajn, precipe kun miaj klientoj; kaj vi ankoraŭ ne donis al mi motivon rompi la regulon!

— Mi ne volis esti neĝentila, nek volis vin ĝeni… sed ideo venis en mian kapon antaŭ kelke da semajnoj kaj mi ne povas… ne volas ĝin forigi. Mi volas diri, sinjorino, ke mi admiras vin… ke mi estas sola… ankaŭ vi estas sola… Ne, sinjorino, ne leviĝu, mi ne detenos vin longe!… nu, mi ripetas, mi estas sola kaj tre soleca, mi vin alte respektas, vi faris min feliĉa dum mia kelkmonata restado ĉe vi, fakte… mi dezirus, ke vi edziniĝu kun mi.

— Mia respondo estas, sinjoro, ke mi vin dankas pro la honoro, kiun vi faris al mi, petante mian manon, sed mi ne povas akcepti la proponon… mi ankoraŭ amas mian formortintan edzon kaj respektas lian memoron tro forte, por ke mi denove akceptu edzon. Plue, mi tre bedaŭras, ke vi faris tian proponon, ĉar, kiel vi mem komprenos, vi ne plu povos loĝadi ĉe mi. Tio estus egale embarasa kiel por vi, tiel ankaŭ por mi.

— Mi bedaŭras tion, mi forte bedaŭras, sinjorino, tamen mi petas, ke vi rekonsideru la aferon. Mi esperas, ke almenaŭ vi permesos, ke mi lasu ĉe vi la plimulton el miaj propraĵoj kaj tenu la ĉambrojn dum du-tri semajnoj, ĝis mi povos fari miajn aferojn en Londono.

Ĉiaokaze mi poste foriros. Se vi rifuzos fariĝi mia edzino, mi neniam denove ĝenos vin, sed se post konsiderado vi konsentos feliĉigi min, mi foriros nur provizore, ĝis la feliĉa tago, kiam mi fariĝos via fiera edzo. Permesu, ke mi plu diru, ke pri la financa vidpunkto vi povas neniel timi, ĉar mi estas bonhava kaj povos provizi vin kaj la karajn infanojn per ĉiuj necesaĵoj kaj komfortaĵoj. Cetere mi scias, ke vi estas vidvino, mi ne povas esperi, ke vi amos min tiom, kiom mi amas vin! Sed eble mi ne estas por vi tre malagrabla homo, kaj vi permesos al mi peni karigi min al vi. Mi estas pli soleca, ol vi povas kompreni. Mi bezonas kamaradinon. Nu, do, ĉu mi atendu vian pripensitan respondon post tri semajnoj?

— Mi povas nenion al vi promesi, sinjoro, tamen mi konsideros la aferon—diris Lilio. Klininte la kapon, ŝi retiris sin.

* * *

La tri semajnoj forpasis post multa pripensado flanke de Lilio.

Ŝi ne amis sinjoron Ŝton, sed ŝi sentis sin eĉ pli soleca dum lia forestado, ol iam antaŭe. La anonco en la ĉiutaga ĵurnalo venigis neniun novan loĝanton, kaj, krom tio, la infanoj sentis la foreston de la sinjoro, kiu donadis al ili sukeraĵojn kaj ludilojn, kaj ofte interparolis kun ili, kiam li renkontiĝis kun ili sur la sablaĵo.

Iom post iom la decido formiĝis en ŝi, akcepti la edziĝproponon de sinjoro Ŝton—pro la infanoj,—ŝi diris al si—Li scias, ke mi ne povas ami lin tiel, kiel mi amis… ne… amas… mian karan edzon! tamen li ja estas soleca kaj mi povus fari, ke estu feliĉe kaj komforte al li, samtempe ĉesigante al mi la teruran bataladon por la ekzistado.

La tento estis forta.

* * *

Lilio miris pri sia kontento vidi la revenon de sinjoro Ŝton, kiu denove faris la edziĝproponon al ŝi.

— Ĉu vi faras la proponon el kompato aŭ el amo al mi? — El amo, el amo—li varmege respondis—ĉu vi ne povas kompreni mian solulecon? Kiom multe mi gajnus per via edziniĝo kun mi!

— Mi estas necerta pri tio. Mi ja scias, ke mi povus bone prizorgi vin kaj mastrumadi vian domon, sed… sed… mi tute ne povas promesi vin ami tiel, kiel mi amis mian amatan edzon.

— Mi bone komprenas tion, sed, sinjorino Ĉester, ĉu vi pensas, ke vi sentus vin malfeliĉa ĉe mi? En tiu okazo mi foriros de vi sen plua vorto.

— Mi ne povas tion diri, ĉar vi ĉiam estas por mi bona, kaj la infanoj amas vin… Se vi povas kontentiĝi kun la malmulto, kiun mi povas promesi: fideleco, komunigo de viaj interesoj kun miaj, mi ne rifuzos vian peton. Tamen sciu, ke mi konsentas precipe pro la bono de la infanoj.

— Vi faris min feliĉulo! mi estas kontenta pri tio, kion vi promesis; ĉar mi ne ĉesos penadi pri via feliĉo, kaj mi estas certa, ke mi povos karigi min al vi per la du amindaj infanoj. Oni diris, ke “la vojo al la koro de patrino estas per la infanoj.” El tio mi elĉerpos esperon.

* * *

Post unu semajno ili geedziĝis.

* * *