Lilio/Ĉapitro VI

El Vikifontaro
Lilio ()
(p. 28-33)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
ĈAPITRO VI

Sinjoro Ŝton sendube klopodis sin fari agrabla al Lilio; efektive ŝi ne antaŭe pensis, ke tiom da feliĉo ankoraŭ restas por ŝi.

Anstataŭ sidi ĉiuvespere super kudrado, malgaja meditado kaj kalkulado pri monrimedoj, ŝi jam havis interesplenan edzon, kies sola celo verŝajne estis, plaĉi al ŝi.

Li plezure rigardis en ŝiajn mildajn, blugrizajn okulojn, kies esprimo ŝanĝiĝadis ĉe ĉiu nova penso. Plaĉis al li vidi, ke ĉiutage ili montras pli da konfido al li.

Li amegis la muzikon kaj kantis iom tre bone. De kiam Lilio fariĝis lia edzino, li trovis, ke lia plezuro pri la muziko duobliĝis, ĉar ŝi povis lin akompani per la piano kaj ŝi esprimis ŝaton pri lia talento.

Iafoje li venigis ŝin al teatraĵo, koncerto aŭ prelego, ĉiufoje vidante kun plezuro ŝian intereson pri la distraĵo.

Lilio petis, ke ili ne foriru de la hejmo, por pasigi la mielan monaton, kaj, iom komprenante ŝian senton pri la afero, li ne insistis pri tio. Li kontentigis sin, pripensante pri la bela libertempo, kiun li faros al ŝi poste, kiam ili estos kutimiĝintaj al la nova rilato inter si.


Jam forpasis ĉirkaŭ dek semajnoj de la edziĝo. La kvara horo ĵus batis, kaj Lilio leviĝis el komforta brakseĝo, kie ŝi sidis legante; Ŝi aspektis bele kaj feliĉe, starante tie, vestita per pale griza vesto el delikata kaŝmira drapo garnita per belaj Irlandaj puntoj, kun unu banto el rozkolora rubando ĉe la kolo.

La edzo trovis plezuron donaci al ŝi belaĵojn, kaj la Irlandaj puntoj estis la lasta donaco, kiun ŝi ricevis de li.

Havante du bonajn servantinojn, Lilio jam ne devis ellacigi sin per forta, konstanta laboro. El la du servantinoj, unu estis sur la sablaĵo kune kun la infanoj, la alia ankaŭ estis for de la domo, ĝuante libertempon.

Rigardante el la fenestro sur la sablaĵo, kie sin trovis multe da homoj, lacigitaj de la fumoplena aero, senĉesa bruado kaj moviĝado de la urbego, serĉantaj sanon, ripozon aŭ amuziĝon, Lilio sentis sin feliĉa, ke ŝia trankvileco kaj la estonteco de la infanoj ne plu dependas de la plenigo de ŝia domo per tiaj homoj kun iliaj diversaj postuloj kaj kapricoj.

Rigardante sur la ĉiam pli-malpli moviĝeman akvon de la rivero, kun ĝia ŝarĝo de ĉiuspecaj ŝipoj kaj ŝipetoj naĝantaj sur la nun trankvila supraĵo, kaj la multego da kaŝitaj nekonotaĵoj kaj subigitaĵoj en ĝia profundo, kaj precipe kun ĝia ŝanĝiĝemo pro eksteraj fortoj, Lilio ne povis ne kompari ĝin kun la vivo, precipe kun sia propra vivo jam tiel trankvila, kaj kun la hela perspektivo antaŭ ĝi, post la ventegoj kaj nuboj de la pasintaj kelkaj jaroj.

Tiel revante, ŝi apenaŭ rimarkis, ke sur la ĉielo kelke da nubetoj kolektiĝas, kaj, kuniĝante, iom malheliĝas. Sed venteto subite ekblovis, portante iom da malvarmeco en la ĝis tiam pro la sunbrilo sufiĉe varman ĉambron, tremetigante Lilion, dum ĝi brue fermis la pordon de la saloneto, en kiu ŝi staris.

Rekonsciiĝinte, ŝi ĵetis rapidan ĉirkaŭrigardon, unue en la saloneton, poste laŭlonge de la strato, esperante, ke ŝi vidos la infanojn reveni, aŭ eble la edzon, kiu iris promeni.

Ŝi tamen vidis neniun krom virino, vestita per blua, lana drapo. Sur la manikoj montriĝis la ruĝaj strioj de oficirino de la “Sava Armeo,” fondita de “generalo” Booth.

Ĉi tiu virino rigardis la ĉefpordon de la domo de gesinjoroj Ŝton kun multe da intereso miksita je hezito, kvazaŭ ŝi deziras supreniri la ŝtuparon, kondukantan al la pordo, sed ne povas decidiĝi pri la afero.

— Ne, mia sinjorino—Lilio diris al si pense—se vi esperas enloĝiĝi ĉi tie, vi vane esperas. Mi jam ne bezonas preni loĝantojn, dank’ al Dio.

Ĝuste tiam la pordo de la saloneto malfermiĝis, kaj agrabla voĉo salutis ŝin per la vortoj:—Jen vi!—Turninte sin, ŝi vidis la edzon, kiu eniris la domon antaŭ minuto, kiam la malvarmo de la venteto tremetigis ŝin, kaj la pordo, brue fermiĝante, rekonsciigis ŝin el ŝia revado.

— Mi ĝojas, ke vi revenis; ŝajnas kvazaŭ ia ventego leviĝas; rigardu la rapide nigriĝantajn nubojn! Mi lja esperas, ke Maria venigos returne la infanojn ĝustatempe. — Ĉio estos en ordo, mia kara, la infanoj revenos post nelonge; mi pensas, ke mi jam vidas Florencon, kiu antaŭiras Marian kun Filipo per kelke da paŝoj.

— Vi estas prava, jen ili estas—diris Lilio kun faciliĝo de la koro, turninte sin denove al la fenestro kune kun la edzo, kiu serĉis per rigardo la straton en la direkto al la sablaĵo.

— Nu, mia kara—diris la edzo—promenante, mi vidis la ĝustan domon por ni! Vi devas min akompani morgaŭ, por ke ni kune esploru ĝin. Eble ni povos transloĝiĝi en ĝin antaŭ la fino de la nuna monato, se tio estas aranĝebla.

— Kie ĝi estas?—demandis Lilio.

— Sur “La Altaĵo.” Ĝi havas belan ĝardenon kun herbejo, legomejo, kaj sufiĉe granda oranĝerio.

— Vi do intencas loĝigi nin inter la aristokratoj! Kia agrabla ŝanĝo tio estos, loĝi for de la homamasoj, kiuj plenigadas ĉi tiun lokon, precipe en festotagoj!

— Vi jam apartenas tie, kara, mi ankaŭ. Nur akcidento de la sorto sendis nin ĉi tien! Tamen mi ne volas plendi pri la sorto, kiu almenaŭ gvidis min al vi… Sed, ankoraŭ pri la domo! Plaĉos al vi scii, ke ĝi staras malproksime de la sablaĵo ne pli ol kvaronon de mejlo. Cetere la sablaĵo tie neniam estas tiel homoplena, kiel ĝi ofte estas ĉi tie.

— Nu, bone, mi supozas, ke vi ne scias, ĉu ekzistas tie ia bona lernejo!

— Jes, mi rimarkis tian ne tre malproksime de la domo. Vi, do, vidas, ke mi ne forgesis la interesojn de la karaj infanoj! Mi ne kuraĝus tion fari, ĉar mi sentas, ke ili ankoraŭ estas la plej forta ligilo, kiu unuigas vin kun mi.

— Vi ĉiam estadas bona por ili kaj por mi—respondis Lilio, kortuŝite—ambaŭ infanoj efektive amas vin. Florenco diris al mi ankoraŭ hodiaŭ: “estas multe pli agrable ĉe ni, de kiam ni havas patron.”

— La kara infano!—diris sinjoro Ŝton—mi ĝojas aŭdi tion. Sed Lilio, vi ne povas imagi la tre grandan ŝanĝon, kiun vi faris en mia vivo… vi kaj la infanoj… iun tagon mi sciigos vin pri tio… se tio estos ebla!… sed ni reiru al la temo de nia nova domo. Se ĝi kaj la ĉirkaŭaĵoj plaĉos al vi, kiel mi esperas, mi aĉetos ĝin por vi.

— Mi ne sciis, ke vi estas sufiĉe riĉa por fari tion! Se ĝi havas sufiĉe da ŝrankoj, ĝi certe plaĉos al mi!

— Mi ne ankoraŭ multe parolis al vi pri miaj monrimedoj; nek pri mia parencaro, kaj vi, Lilio, certe estas mirinda virino, ĉar vi ne vidigis ian scivolemon pri miaj aferoj!

— Tio ne estis necesa, Lesli: vi ĉiam akurate pagis min dum la tempo, kiam vi estis mia pensiulo, kaj kiom mi sciis, vi ne ŝuldis monon al kiu ajn. Krom tio vi regalis neniun dum via restado ĉe mi, ĉiam kondutis afable kaj ĝentile al la infanoj kaj mi. Mi pensas, ke per tiaj bagateloj virino juĝadas pri la homoj.

— Iuj virinoj, sed ne ĉiuj, Linjo… kelkaj eĉ povus suspekti min ĝuste pro tio, ke ŝajne mi havas neniujn amikojn! Sed, flanka afero, eble mi altiĝus en via estimo, se vi scius, ke povas esti, ke iam mi fariĝos baroneto! Tio estas fakto, mia kara, ne aspektu tiel nekredanta! “Ĝi ne estas mia kulpo,” kiel Florenco diradas! En la hodiaŭa ĵurnalo mi legis pri la morto de la antaŭa baroneto, mia estinta onklo, kiu postlasis nur unu malfortikan filon needziĝintan. Post li mi estas la heredonto de la titolo kaj bienoj! Tamen “li vivu eterne,” mi povas esti tute feliĉa sen liaj posedoj. Se mi iam dezirus ilin, tio estus por altigi vin, mia…

— Atendu momenton, Lesli, mi ĵus aŭdis sonoron, kaj mi devas iri responde, ĉar Maria sendube okupas sin per la infanoj, se ŝi jam alvenis hejmon. Mi tuj revenos! Kredeble la hezitanta oficirino de la Sava Armeo decidiĝis ataki nian privatecon!

— Kion nome vi volas diri, mia kara?!—ridete diris sinjoro Ŝton.

— Mi nur ŝerce aludis pri virino, kiun mi ĵus rimarkis, antaŭ ol vi kunestiĝis kun mi. Ŝi aspektas, kvazaŭ ŝi celas peti ĉambrojn ĉe ni! Mi bone rekonas la specon! Kredeble ŝi jam promenis du-tri fojojn preter ĉiujn domojn sur la strato kaj fine decidis, ke nia estas la plej pura kaj alloga! mi tuj revenos!

— Estas jam sufiĉe—diris al si sinjoro Ŝton—ni devas foriri de ĉi tiu parto de la urbeto kiel eble plej baldaŭ.