Lilio/Ĉapitro VII

El Vikifontaro
Lilio ()
(p. 34-41)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
ĈAPITRO VII

Malferminte la ĉefpordon, Lilio trovis, ke ŝi ĝuste divenis, ĉar tie staris tiu sama virino, kiun ŝi rimarkis antaŭ kelke da minutoj.

Ŝi estis mezaĝa, blonda kaj nerve aspektanta virino el klaso pli alta ol tiu, kiun oni kutime vidas vestita per la uniformo de la Sava Armeo. Ŝia elparolado estis tiu de kulturita virino, kiam ŝi demandis:

— Ĉu sinjoro Ŝton loĝas ĉi tie?

— Jes, sinjorino—respondis Lilio, iom mirigite.

— Ĉu vi deziras lin vidi? Eniru, mi petas. Kio estas via nomo?

La sinjorino eniris, nedirante sian nomon. Lilio denove petis ĝin.

— Mi preferus ne doni mian nomon! Mi estas ia… malnova… amikino de li, kiun mi ne vidis dum kelke da jaroj. Mi pasigas mallongan libertempon en ĉi tiu urbeto, kaj antaŭ kelke da minutoj mi sentis, ke mi ne eraras pensante, ke mi vidis… sinjoron Ŝton… eniri! Cetere… eble… li ne dezirus min revidi.

— Ho, ne pensu tion, sinjorino, mi vokos lin al vi, se vi ne deziras sciigi al mi vian nomon.

— Mian nomon! ne, mi dezirus, ke oni ne sciigu lin pri tio, antaŭ ol mi mem vidos lin! Tamen… vi aspektas bonkore… mi ja sciigos vin, kaj tiam vi komprenos, ke mi devas vidi lin private. Mi estas… lia edzino. …Lia edzino!… Tio ne povas esti!—komencis Lilio, sed ŝi ŝanĝis sian intencon—Mi volus diri, ke mi antaŭe ne sciis, ke li estas edziĝinta! Eble vi eraris, pensante, ke vi lin konas. Kio estas lia tuta nomo?

— Sinjoro Lesli Granton Ŝton! sed mi ne eraris, sinjorino!

— Tio ja estas lia nomo!—diris Lilio post kelka momento. Ŝia koro batis konvulsie, kaj la vangoj alterne paliĝis kaj ruĝiĝis de timo kaj humiligo. Hezitinte nur unu momenton, dirante alsi mem: kion fari? ŝi ĝentile diris voĉe:

— Volu sekvi min, sinjorino—kaj ŝi tuj kondukis la vizitantinon al la saloneto, anoncante seke kaj pli trankvile, ol ŝi pensis, ke ŝi povos.

— Lesli, jen estas sinjorino, kiu diras, ke ŝi estas via edzino! Ĉu ŝi parolis la veron?

En la unua momento sinjoro Ŝton ne rekonis la sinjorinon; poste paliĝinte, li ekkriis:

— Mia Dio! ĉu efektive tio estas vi, Rozalio? Mia Dio!—kaj li retiriĝis kelke da paŝoj.

— Jes, Lesli, ĝi estas mi—respondis la virino kun jam tre pala, timoplena esprimo sur la vizaĝo—kaj laŭŝajne vi tute ne ĝojas vidi min denove!

— Ĝojas!—ripetis sinjoro Ŝton—ne, mi ne povas ĝuste diri, ke mi ĝojas vidi vin denove. Ni ne estis tiel feliĉaj, kiam ni kunvivadis, ke mi ĝojas vidi vin denove, kaj krom tio, vi… vi… kredigis min, ke vi mortis… ke vi… senvivigis vin! Kiel klarigi tion, virino?

— Mia intenco estis memmortigo, sed Dio malhelpis min fari tiun pekon… mi… — Ho! estus bone, se nur Dio estus pensinta pri mi ankaŭ kaj estus deviginta vin sciigi al mi pri via ŝanĝo de intenco.

— Lesli!—diris la sinjorino, kiun li nomis Rozalio—vi… vi blasfemas… kaj krom tio… ĉu… ĉu… vi volus diri,… ke vi… bedaŭras, ke mi ne mortigis min! Vi devus honti!

— Mi ne scias, kion mi volas diri, sed per via ŝajnigo al mi pri via morto, vi en la unua tempo kaŭzis al mi neutilan suferon kaj honton, kaj nun… vi kaŭzis ne nur al mi sed ankaŭ al ĉi tiu senkulpa virino, kiu staras tie kvazaŭ ŝtoniĝinta, nenuligeblajn suferon kaj honton… Mi… ŝi… fariĝis mia edzino!

— Lesli!—respondis Rozalio per tima, tremanta voĉo—mi ne sciis pri tio! kredu, ke mi tute ne sciis tion… alie… mi ne estus rekoniginta min al vi!

— Nu, vi ja konigis vin, kaj ni ne povas malfari tion! Vi neniel rajtis trompi min per via silento, kiu egalis abomenan mensogon.

— Lesli, kredu al mi, kiam mi diras, ke mi neniam pensis, ke eble vi deziros denove edziĝi.

— Nu, nu, ĉar ni ne povas fari kvazaŭ mia nova edziĝo ne okazis, ni devas kune,… triope, decidiĝi pri la estonta agado. Lilio, mia kara, ĉu vi ne volas veni kaj sidiĝi en ĉi tiu brakseĝo? Mi forte, forte bedaŭras la maljustaĵon, kiun mi tute nescie faris al vi. Mi vizitos mian leĝiston morgaŭ, por sciiĝi, ĉu ne estas eble, ke mi eksedz…

— Ne parolu al mi ankoraŭ, mi petas… mi ne povas elporti ĝin! Iru foresendi Marian kune kun la infanoj: mi aŭdas ilin alproksimiĝi. Estas tre dolore al mi… resti dum ĉi tiu interparolo… sed me devas iel kompreni la aferon… mi dezirus… ke vi, sinjorino, klarigu la aferon de la komenco.

Naŭza sento ekkaptis Lilion kaj ŝi devis sidiĝi, samtempe petante al Rozalio, ke ŝi ankaŭ tion faru. Ŝi ne povis ne senti, ke sinjoro Ŝton agis nesincere kun ŝi, kaŝinte antaŭ ŝi, ke li estas—aŭ pli ĝuste diri—kredas, ke li estas vidvo.

Kredeble ŝi ne estus rifuzinta edziniĝi kun li, se ŝi supozus lin vidvo, sed ŝi povus senti en la nuna momento pli da estimo kaj kunsento, se li ne estus trompinta ŝin per silento.

Farinte la komision pri la infanoj, sinjoro Ŝton revenis kaj plue diris, ĉi tiun fojon al Rozalio:

— Mi ne kunvivos kun vi denove. Vi jam ne estas mia edzino! Estus por mi bone, se mi neniam antaŭe estus vidinta vin! Mi provos ricevi eksedziĝan juĝon;—poste, turninte sin al Lilio, li aldonis per kortuŝa voco,—Lilio, ni loĝas en lando ĉie famekonata pri ĝia justeco. Ni vidu, ĉu la leĝo ne sankcios nian edzecon!…

Ĉe tio la timemo kaj nervemeco forlasis Rozalion, kiu rektigis la talion kaj, jam akceptinte dignan mienon, fiere diris:

— Ne estos necese apelacii al la leĝo, kiu cetere ne farus laŭ via peto! Mi ankoraŭ estas via fidela edzino. Vi mem foririgis min. Cetere estas mi, ne vi, kiu devus paroli pri ekzedziĝo, sed mia memrespekto ne permesus tion! Nek, ke mi petu vin repreni min, kiel vian edzinon… kvankam en la vido de Dio kaj la leĝo mi ja estas tio! Tamen, mi tuj foriros kaj lasos vin libera, por ke vi restu kun la sinjorino, kiu laŭ ŝia diro havas infanojn… Mi ne deziras suferigi ilin pro via malmolkoreco… Adiaŭ… mi jam neniam plu maltrankviligos vin per vido de mi! de mi!—kaj ŝi efektive sin turnis al la pordo.

Sed ĉe tio, la naŭza sento kaj rigideco forlasis Lilion, kiu rapide iris antaŭen, kaj, starante kun la dorso apogita al la pordo, diris:

— Ne faru tion, mi petas. Almenaŭ ne foriru, antaŭ ol ni ĉiuj komprenos la malgajan cirkonstancaron, kiu kunvenigis kaj kunsuferigas nin hodiaŭ. Eble konsentu rakonti al mi iom pri via vivhistorio, de kiam vi… vi… ne loĝis kun via edzo? Miaflanke mi povas diri, ke mi estis vidvino kun du infanoj ĝis antaŭ kelke da semajnoj. Lesli… sinjoro Ŝton estis pensiulo ĉe mi dum kelke da monatoj… poste, estante soleca… li petis min edziniĝi kun li… sciante, ke mi ankaŭ estas soleca… kaj malriĉa… mi konsentis, precipe pro la infanoj. Mi… ne… ne devus fari tion… ĉar… mi ne amis lin… mi nur volis, ke mi faru komforte al mi kaj bonhave al la infanoj! Tial… kvankam li estis bona por ni, tamen mi povastfacile rezigni lin al vi… ne frakasante la koron… kiu neniam apartenis al li… mi perlaboris la panon, antaŭ ol mi konis lin… do mi povos ree tion fari.

Sinjoro Ŝton volis intermeti sin, sed Rozalio la unua parolis. Ĝis nun ŝiaj okuloj restis sekaj, sed ĉe la afabla tono de la vortoj de Lilio, kiu videble volis kaŝi sian propran humiliĝon kaj suferon, celante helpi al ŝi, la larmoj komencis flui sur la vangojn, kaj plorĝemante ŝi rakontis la historion. Poste sinjoro Ŝton aldonis sian parton.


Edziĝinte kun Rozalio, sinjoro Ŝton trovis, ke ŝi estas alkoholulino. Antaŭ la edziĝo Rozalio neofte drinkis; sed ĉar bonegaj vinoj el la kelo de la edzo ĉiam troviĝis sur lia bufedo, ŝi iom post iom cedis al la plezuro, ĝis post tri jaroj ŝi fariĝis drinkemulino.

Sinjoro Ŝton sentis abomenon kontraŭ ŝi, tamen li neniel rifuzis al si ĝui la moderan uzadon de ebriigaĵoj, kaj krom la dirado de koleraj vortoj faris nenion por helpi al la edzino kontraŭstari la malbonan apetiton.

Pli ol unu fojon Rozalio hontigis lin per sia ebrieco, kaj unu tagon post tempo pli hontiga ol kutime li senpacience ordonis al ŝi foriri de lia domo kaj neniam reveni, por ke ŝi ne plu faru malhonoron al li per ŝia manko de sinregado.

Profunde humiligite, Rozalio obeis. Nigra melankolio plenigis ŝian koron, kaj ŝi decidis dronigi sin. Antaŭ ol forlasi la domon, ŝi skribis kortuŝan leteron al la edzo, sciigante per ĝi sian decidon sin dronigi, kaj esprimante bedaŭron pri sia malbona konduto. Ŝi plue sciigis, ke, volante malebligi, ke la edzo ricevu la leteron tiel frue, ke li povu sekvi ŝin kaj malhelpi la plenumon de ŝia intenco, ŝi enpoŝtigos la leteron survoje al la rivero. Ankoraŭ plue ŝi skribis, ke, dezirante evitigi al li nenecesan klaĉfamon kaj humiligon, ŝi detranĉos al si la harojn kaj ne lasos sur si ian signon, kiu povos malkaŝi ŝian indentecon, se oni trovos ŝian kadavron.

Kiam la letero alvenis, sinjoro Ŝton foriris al Francujo, ne lasinte post si ian adreson, en la espero distriĝi kaj sin forgesigi pri la peza ŝarĝo de tia edzino.

Pro tio, ke li ne ricevis la leteron de la edzino, nek ian sciigon pri ŝia forkuro, ĝis pasis du semajnoj kaj li revenis hejmon, estis tiam tro malfrue, ke li esperu ricevi kian ajn certan novaĵon pri ŝi. Tamen li demandis ĉe la mortulejo, kie oni lin sciigis, ke la kadavro de iu nekonata virino efektive estis trovita en tiu tago, kiam Rozalio skribis la leteron.

Nu, ni reiru al Rozalio.

Foririnte el la domo de sia edzo, ŝi promenadis tien kaj reen sur la riverbordo, penante sin fortigi en la celo sin dronigi, sed la rivero (Tamizo) aspektis tiel malpure, la ŝlimo ĉe la bordo tiel nigre, kaj la odoro estis tiel naŭza, ke fine ŝi iris en kontraŭa direkto, dirante al si, ke ŝi devas elpensi alian metodon.

Profundiĝinte en melankoliaj pensoj kaj vidante nenion antaŭ si, ŝi ne atentis la vojon, laŭ kiu ŝi iras, kaj iamaniere ŝi falpuŝiĝis transirante straton, kaj veturilo surpasis ŝiajn krurojn. Kiam ŝi rekonsciiĝis, ŝi kuŝis sur lito en publika hospitalo, kaj tie restis ĝis la rompitaj ostoj kunkreskis.

La kuracistoj kaj flegistinoj bone prizorgis ŝin, kaj iu virino de la Sava Armeo ofte interparolis kun ŝi, kiam ŝi vizitadis la pacientinon en la plej proksima lito. Rozalio ne sciigis sian propran nomon, kiam en la hospitalo oni petis pri ŝia identeco, sed prenis la unuan nomon, kiu eniris ŝian kapon: Maria Jones.[1]

Kiam ŝi plene resaniĝis, ŝi akceptis la inviton de la oficirino de la Sava Armeo, kiu, sciigite, ke “Maria Jones” estas senparenca, senamika kaj senhava, proponis, ke ŝi akompanu ŝin, por enloĝiĝi en “hejmo” apartenanta al la Sava Armeo.

Tie pli ol unu jaron Rozalio restadis, farante certajn servojn rekompence por hejmo. Tie oni instruis ŝin fidi en la amo kaj forto de Dio kaj en Lia povo doni apogon eĉ al tiuj homoj, kiuj estas la plej malfeliĉaj kaj falis plej malalten en la profundon de la mizero.

Ŝi tute perdis la deziron al la alkoholo kaj fariĝis bona helpistino en la laboroj de la Sava Armeo.

De tempo al tempo oni altigis ŝian rangon, ĝis ŝi atingis la gradon de “kapitanino”.

Fine oni sendis ŝin de Londono al Liverpolo, kie ŝia speciala devo estis prizorgi pri la virinoj kaj infanoj, bezonantaj bonfaran helpon.

Ĉar ŝi fariĝis malsana, oni ŝin sendis antaŭ kelke da tagoj al Riverton, por tie ĝui libertempon.

En la tago antaŭ foriro al Liverpolo, dezirante revidi la edzon, kaj eble, esperante repaciĝi kun li, ŝi kaŝe vizitis la straton, kie ŝi antaŭe loĝadis kune kun li.

La domo estis senigita je mebloj, kaj oni ne sciis, kien foriris sinjoro Ŝton.

  1. Elparolu: Ĝonz.