Malnova Testamento (Zamenhof)/Psalmaro/11

El Vikifontaro
Psalmaro 11 ()
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova TestamentoPsalmaro (p. 467)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Al la ĥorestro. De David.

1 Ĉe la Eternulo mi rifuĝas.
Kial vi diras al mia animo:
Flugu kiel birdo sur vian monton? 2 Ĉar jen la malbonuloj streĉis pafarkon,
Almetis sagon sian al la tendeno,
Por pafi kaŝe kontraŭ la honestajn korojn. 3 Kiam la fundamentoj estas detruitaj,
Kion povas fari la justulo? 4 La Eternulo estas en Sia sankta templo;
La trono de la Eternulo estas en la ĉielo;
Liaj okuloj vidas, Liaj palpebroj esploras la homidojn. 5 La Eternulo elprovas justulon;
Sed malpiulon kaj perfortemulon Lia animo malamas. 6 Sur la malpiulojn Li pluvigos brulantajn karbojn, fajron kaj
sulfuron;
Brula vento estos kaliko, destinita por ili. 7 Ĉar la Eternulo estas justa, Li amas justecon;
La piulo vidos Lian vizaĝon.