Malnova Testamento (Zamenhof)/Psalmaro/12

El Vikifontaro
Psalmaro 12 ()
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova TestamentoPsalmaro (p. 467)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Al la ĥorestro. Por basuloj. Psalmo de David.

1 Helpu, ho Eternulo, ĉar malaperis piuloj
Kaj maloftiĝis fideluloj inter la homidoj. 2 Malveron ili parolas unuj al aliaj,
Vortojn flatajn el koro hipokrita. 3 La Eternulo ekstermu ĉiun flatan buŝon
Kaj langon fanfaronantan, 4 Tiujn, kiuj diras: Per nia lango ni venkos,
Nia buŝo estas kun ni; kiu estas sinjoro super ni? 5 Ĉar prematoj estas ruinigataj kaj malfeliĉuloj ĝemas,
Tial nun Mi Min levos, diras la Eternulo;
Mi donos savon al tiuj, kiuj sopiras pri ĝi. 6 La paroloj de la Eternulo estas paroloj puraj,
Arĝento, purigita en tera fandujo kaj sepfoje refandita. 7 Vi, ho Eternulo, konservos ilin,
Vi gardos nin kontraŭ ĉi tiu generacio por eterne. 8 Ĉirkaŭe aperas multe da malpiuloj,
Kiam malnobleco altiĝas inter la homidoj.