Malnova Testamento (Zamenhof)/Psalmaro/110

El Vikifontaro
Psalmaro 110 ()
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova TestamentoPsalmaro (p. 521)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Psalmo de David.

1 La Eternulo diris al mia sinjoro: Sidu dekstre de Mi,
Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj. 2 La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion:
Regu inter viaj malamikoj. 3 En la tago de via potenco via popolo volonte sin donas al vi
en sankta ornamo.
De la komenco de matenruĝo aliĝas al vi la roso de via junularo. 4 La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos;
Vi estas pastro por ĉiam,
Laŭ la maniero de Melkicedek. 5 La Sinjoro ĉe via dekstra flanko
Frapas reĝojn en la tago de Sia kolero. 6 Li juĝos inter la popoloj, inter plene da kadavroj;
Li frakasos la ĉefon de granda lando. 7 Li trinkos el rivero sur la vojo;
Tial li levos la kapon.