Malnova Testamento (Zamenhof)/Psalmaro/111

El Vikifontaro
Psalmaro 111 ()
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova TestamentoPsalmaro (p. 521)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

1 Haleluja!
Mi gloras la Eternulon per mia tuta koro,
En rondo de piuloj kaj en kunveno. 2 Grandaj estas la faroj de la Eternulo,
Serĉataj de ĉiuj, kiuj ilin amas. 3 Bela kaj majesta estas Lia verko,
Kaj Lia justeco restas eterne. 4 Memorindaj Li faris Siajn miraklojn;
Kompatema kaj favorkora estas la Eternulo. 5 Li donas manĝon al tiuj, kiuj Lin timas;
Li memoras eterne Sian interligon. 6 La potencon de Siaj fortoj Li aperigis al Sia popolo,
Doninte al ili la heredon de gentoj. 7 La faroj de Liaj manoj estas vero kaj justeco;
Perfektaj estas ĉiuj Liaj ordonoj; 8 Ili estas fortikaj por eterne,
Faritaj per vero kaj honesto. 9 Liberigon Li sendis al Sia popolo;
Li aranĝis por ĉiam Sian interligon.
Sankta kaj respektinda estas Lia nomo. 10 Komenco de saĝeco estas timo antaŭ la Eternulo;
Bonan prudenton havas ĉiuj plenumantoj.
Lia gloro restas eterne.