Malnova Testamento (Zamenhof)/Psalmaro/120

El Vikifontaro
Psalmaro 120 ()
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova TestamentoPsalmaro (p. 528)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Kanto de suprenirado.

1 Al la Eternulo mi vokis en mia sufero,
Kaj Li aŭskultis min. 2 Ho Eternulo, savu mian animon de mensoga parolo,
De falsa lango. 3 Kion Li donos al vi,
Kaj kion Li alportos al vi, ho falsa lango? 4 Akrajn sagojn de fortulo
Kun karboj genistaj. 5 Ve al mi, ke mi gastas en Meŝeĥ,
Ke mi loĝas inter la tendoj de Kedar! 6 Tro longe loĝis mia animo
Inter malamantoj de paco. 7 Mi estas pacema;
Sed kiam mi ekparolas, ili komencas militon.