Malnova Testamento (Zamenhof)/Psalmaro/123

El Vikifontaro
Psalmaro 123 ()
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova TestamentoPsalmaro (p. 529)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Kanto de suprenirado.

1 Al Vi mi levas miajn okulojn,
Ho Vi, kiu sidas en la ĉielo! 2 Jen kiel la okuloj de sklavoj estas direktitaj al la mano de
iliaj sinjoroj,
Kiel la okuloj de sklavino al la mano de ŝia sinjorino,
Tiel niaj okuloj estas direktitaj al la Eternulo, nia Dio,
Ĝis Li korfavoros nin. 3 Korfavoru nin, ho Eternulo, korfavoru nin;
Ĉar ni suferis sufiĉe da malestimo. 4 Tute pleniĝis nia animo
De la insultado de arogantuloj,
De la malhonorado de fieruloj.