Malnova Testamento (Zamenhof)/Psalmaro/127

El Vikifontaro
Psalmaro 127 ()
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova TestamentoPsalmaro (p. 530)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Kanto de suprenirado. De Salomono.

1 Se la Eternulo ne konstruas la domon,
Tiam vane laboras super ĝi ĝiaj konstruantoj;
Se la Eternulo ne gardas urbon,
Tiam vane maldormas la gardanto. 2 Vane vi frue leviĝas, malfrue sidas,
Manĝas panon kun klopodoj:
Al Sia amato Li donas en dormo. 3 Jen, heredo de la Eternulo estas infanoj;
Rekompenco estas la frukto de ventro. 4 Kiel sagoj en la mano de fortulo,
Tiel estas junaj filoj. 5 Bone estas al la homo, kiu plenigis per ili sian sagujon;
Ili ne estos hontigitaj,
Kiam ili parolos kun la malamikoj ĉe la pordego.