Malnova Testamento (Zamenhof)/Psalmaro/128

El Vikifontaro
Psalmaro 128 ()
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova TestamentoPsalmaro (p. 530)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Kanto de suprenirado.

1 Feliĉa estas tiu, kiu timas la Eternulon
Kaj iras laŭ Liaj vojoj. 2 Kiam vi manĝas la laborakiron de viaj manoj,
Feliĉe kaj bone estas al vi. 3 Via edzino estas kiel fruktoporta vinberbranĉo interne en via domo;
Viaj filoj estas kiel olivaj branĉoj ĉirkaŭ via tablo. 4 Jen tiel estas benata tiu homo,
Kiu timas la Eternulon. 5 Benos vin la Eternulo el Cion,
Kaj vi vidos la bonstaton de Jerusalem en la daŭro de via tuta vivo. 6 Kaj vi vidos la infanojn de viaj infanoj.
Paco al Izrael!