Malnova Testamento (Zamenhof)/Psalmaro/130

El Vikifontaro
Psalmaro 130 ()
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova TestamentoPsalmaro (p. 530)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Kanto de suprenirado.

1 El profundo mi vokas Vin, ho Eternulo. 2 Mia Sinjoro, aŭskultu mian voĉon;
Viaj oreloj atentu la voĉon de mia petego. 3 Se vi, ho Eternulo, kalkulus la pekojn,
Kiu povus stari, ho mia Sinjoro? 4 Sed Vi estas pardonema,
Por ke Vi estu respektata. 5 Mi esperis al la Eternulo, esperis mia animo,
Kaj Lian vorton mi fidis. 6 Mia animo atendas mian Sinjoron pli,
Ol la gardantoj atendas la matenon,
La gardantoj la matenon. 7 Izrael fidu la Eternulon;
Ĉar ĉe la Eternulo estas favorkoreco
Kaj ĉe Li estas granda liberigo. 8 Kaj Li liberigos Izraelon
De ĉiuj liaj pekoj.