Malnova Testamento (Zamenhof)/Psalmaro/131

El Vikifontaro
Psalmaro 131 ()
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova TestamentoPsalmaro (p. 530-531)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Kanto de suprenirado. De David.

1 Ho Eternulo, ne tenas sin alte mia koro,
kaj ne leviĝas alte miaj okuloj;
Kaj mi ne okupas min per aferoj grandaj
kaj neatingeblaj por mi. 2 Mi trankviligis kaj kvietigis mian animon;
Kiel infano formetita for de la mamo de sia patrino,
kiel infano demamigita,
Tiel estas en mi mia animo. 3 Ho Izrael, fidu la Eternulon,
De nun kaj eterne.