Malnova Testamento (Zamenhof)/Psalmaro/136

El Vikifontaro
Psalmaro 136 ()
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova TestamentoPsalmaro (p. 532)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

1 Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona,
Ĉar eterna estas Lia boneco. 2 Gloru la Dion de la dioj,
Ĉar eterna estas Lia boneco. 3 Gloru la Sinjoron de la sinjoroj,
Ĉar eterna estas Lia boneco. 4 La sola faranto de grandaj mirakloj,
Ĉar eterna estas Lia boneco; 5 Kiu saĝege kreis la ĉielon,
Ĉar eterna estas Lia boneco; 6 Kiu etendis la teron super la akvo,
Ĉar eterna estas Lia boneco; 7 Kiu kreis grandajn lumojn,
Ĉar eterna estas Lia boneco; 8 La sunon, por regi en la tago,
Ĉar eterna estas Lia boneco; 9 La lunon kaj la stelojn, por regi en la nokto,
Ĉar eterna estas Lia boneco; 10 Kiu batis Egiptujon en ĝiaj unuenaskitoj,
Ĉar eterna estas Lia boneco; 11 Kaj elkondukis el ĝia mezo Izraelon,
Ĉar eterna estas Lia boneco; 12 Per forta mano kaj etendita brako,
Ĉar eterna estas Lia boneco; 13 Kiu fendis la Ruĝan Maron en du partojn,
Ĉar eterna estas Lia boneco; 14 Kaj trairigis Izraelon tra ĝi,
Ĉar eterna estas Lia boneco; 15 Kaj enĵetis Faraonon kaj lian militistaron en la Ruĝan Maron,
Ĉar eterna estas Lia boneco; 16 Kiu kondukis Sian popolon tra la dezerto,
Ĉar eterna estas Lia boneco; 17 Kiu batis grandajn reĝojn,
Ĉar eterna estas Lia boneco; 18 Kaj mortigis reĝojn potencajn,
Ĉar eterna estas Lia boneco; 19 Siĥonon, reĝon de la Amoridoj,
Ĉar eterna estas Lia boneco; 20 Kaj Ogon, reĝon de Baŝan,
Ĉar eterna estas Lia boneco; 21 Kaj donis ilian landon kiel heredon,
Ĉar eterna estas Lia boneco; 22 Heredon al Lia sklavo Izrael,
Ĉar eterna estas Lia boneco; 23 Kiu rememoris nin, kiam ni estis humiligitaj,
Ĉar eterna estas Lia boneco; 24 Kaj liberigis nin de niaj premantoj,
Ĉar eterna estas Lia boneco; 25 Kiu donas panon al ĉiu karno,
Ĉar eterna estas Lia boneco. 26 Gloru la Dion de la ĉielo,
Ĉar eterna estas Lia boneco.