Malnova Testamento (Zamenhof)/Psalmaro/137

El Vikifontaro
Psalmaro 137 ()
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova TestamentoPsalmaro (p. 532-533)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

1 Apud la riveroj de Babel
Ni sidis kaj ploris,
Rememorante Cionon. 2 Sur la salikoj tie
Ni pendigis niajn harpojn. 3 Ĉar tie niaj kaptintoj postulis de ni kantojn, Kaj niaj mokantoj ĝojon, dirante:
Kantu al ni el la kantoj de Cion. 4 Kiel ni kantos sur fremda tero
La kanton de la Eternulo? 5 Se mi forgesos vin, ho Jerusalem,
Tiam forgesiĝu mia dekstra mano; 6 Algluiĝu mia lango al mia palato,
Se mi vin ne memoros,
Se mi ne levos Jerusalemon en la supron de miaj ĝojoj. 7 Rememorigu, ho Eternulo, al la filoj de Edom
La tagon de Jerusalem, kiam ili diris:
Detruu, detruu ĝis ĝia fundamento. 8 Ho ruinigema filino de Babel!
Bone estos al tiu,
Kiu repagos al vi por la faro, kiun vi faris al ni. 9 Bone estos al tiu,
Kiu prenos kaj frakasos viajn infanetojn sur ŝtono.