Malnova Testamento (Zamenhof)/Psalmaro/138

El Vikifontaro
Psalmaro 138 ()
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova TestamentoPsalmaro (p. 533)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
De David.

1 Mi gloras Vin el mia tuta koro;
Antaŭ la dioj mi Vin prikantas. 2 Mi kliniĝas antaŭ Via sankta templo,
Kaj mi gloras Vian nomon por Via boneco kaj vereco;
Ĉar Vi grandigis pli ol ĉio Vian nomon per Via vorto. 3 En la tago, kiam mi vokis, Vi aŭskultis min,
Vi donis forton al mia animo. 4 Gloros Vin, ho Eternulo, ĉiuj reĝoj de la tero,
Ĉar ili aŭdis la vortojn de Via buŝo. 5 Kaj ili prikantos la vojojn de la Eternulo;
Ĉar granda estas la gloro de la Eternulo. 6 Ĉar kvankam la Eternulo estas alte, tamen Li rigardas humilulon,
Kaj fierulon Li rimarkas de malproksime. 7 Kvankam mi iras meze de suferoj, tamen Vi konservas mian vivon;
Kontraŭ la kolero de miaj malamikoj Vi etendas Vian brakon,
Kaj Via dekstra mano min helpas. 8 La Eternulo plenumos por mi.
Ho Eternulo, Via boneco estas eterna;
La kreitaĵojn de Viaj manoj ne forlasu.