Malnova Testamento (Zamenhof)/Psalmaro/140

El Vikifontaro
Psalmaro 140 ()
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova TestamentoPsalmaro (p. 534)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Al la ĥorestro. Psalmo de David.

1 Liberigu min, ho Eternulo, de malbona homo,
Gardu min kontraŭ perfortulo; 2 Kontraŭ tiuj, kiuj elpensas malbonon en la koro,
Ĉiutage kaŭzas militojn;

3 Kiuj akrigas sian langon, kiel serpento;
Veneno de vipuro estas sub iliaj lipoj.
Sela

4 Gardu min, ho Eternulo, kontraŭ la manoj de malvirtuloj,
Gardu min kontraŭ perfortuloj,
Kiuj intencas renversi miajn paŝojn.

5 Fieruloj kaŝis kaptilon por mi kaj ŝnurojn,
Ili etendis reton ĉe la vojo, implikilon ili metis por mi.
Sela

6 Mi diris al la Eternulo: Vi estas mia Dio;
Atentu, ho Eternulo, la voĉon de mia petego. 7 Ho Eternulo, mia Sinjoro, forto de mia savo,
Vi ŝirmas mian kapon en la tago de batalo.

8 Ne donu, ho Eternulo, al malvirtulo lian dezirataĵon,
Lian intencon ne efektivigu, ke ili ne fieriĝu.
Sela

9 La veneno de miaj ĉirkaŭantoj,
La malicaĵo de iliaj lipoj kovru ilin. 10 Falu sur ilin brulantaj karboj;
Ili ĵetiĝu en fajron,
En abismojn, ke ili ne leviĝu. 11 Kalumnianto ne staros forte sur la tero;
Perfortulon la malbono entiros en pereon. 12 Mi scias, ke la Eternulo defendos la aferon de mizerulo,
La rajton de malriĉuloj. 13 Kaj virtuloj ja gloros Vian nomon;
Piuloj restos antaŭ Via vizaĝo.