Malnova Testamento (Zamenhof)/Psalmaro/141

El Vikifontaro
Psalmaro 141 ()
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova TestamentoPsalmaro (p. 534)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Psalmo de David.

1 Ho Eternulo, mi vokas al Vi; rapidu al mi;
Atentu mian voĉon, kiam mi vokas al Vi. 2 Mia preĝo valoru antaŭ Vi kiel incenso,
La levo de miaj manoj kiel vespera oferdono. 3 Metu, ho Eternulo, gardon al mia buŝo,
Gardu la pordon de miaj lipoj. 4 Ne klinu mian koron al io malbona,
Al partoprenado en malbonagoj kun malbonaguloj;
Mi ne manĝu iliajn bongustaĵojn. 5 Virtuloj min frapu favorkore kaj punu min:
Ĝi estos oleo por la kapo;
Mia kapo ne rifuzos, se estos eĉ pli;
Kaj mi preĝas ĉe iliaj malfeliĉoj. 6 Disiĝis sur roko iliaj juĝantoj,
Kaj ili aŭdis miajn vortojn, kiel amikaj ili estis. 7 Kiel iu plugas kaj dispecigas la teron,
Tiel estas disĵetitaj iliaj ostoj ĝis la buŝo de Ŝeol. 8 Ĉar al Vi, ho Eternulo, mia Sinjoro, estas direktitaj miaj okuloj;
Al Vi mi esperas: ne forpuŝu mian animon. 9 Gardu min kontraŭ la reto, kiun oni metis al mi,
Kontraŭ la implikilo de la malbonaguloj. 10 La malvirtuloj falu en siajn retojn ĉiuj,
Dum mi preteriros.