Malnova Testamento (Zamenhof)/Psalmaro/142

El Vikifontaro
Psalmaro 142 ()
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova TestamentoPsalmaro (p. 535)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Instruo de David, kiam li estis en la kaverno. Preĝo.

1 Per mia voĉo mi krias al la Eternulo,
Per mia voĉo mi preĝas al la Eternulo. 2 Mi elverŝas antaŭ Li mian peton,
Mian suferon mi al Li rakontas. 3 Kiam senfortiĝis en mi mia spirito, tiam Vi sciis mian vojon:
Sur la vojo, kiun mi iras, ili kaŝis reton por mi. 4 Rigardu dekstren kaj vidu: neniu volas min koni;
Malaperis rifuĝejo por mi, neniu zorgas pri mia animo. 5 Mi krias al Vi, ho Eternulo;
Mi diras: Vi estas mia rifuĝejo,
Mia parto en la lando de la vivantoj. 6 Atentu mian ploron, ĉar mi tre senfortiĝis;
Savu min de miaj persekutantoj, ĉar ili estas pli fortaj ol mi. 7 Eligu mian animon el malliberejo, por ke mi gloru Vian nomon.
Min ĉirkaŭos la virtuloj, kiam Vi bonfaros al mi.