Malnova Testamento (Zamenhof)/Psalmaro/143

El Vikifontaro
Psalmaro 143 ()
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova TestamentoPsalmaro (p. 535)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Psalmo de David.

1 Ho Eternulo, aŭskultu mian preĝon,
Atentu mian petegon laŭ Via vereco,
Respondu al mi laŭ Via justeco. 2 Kaj ne eniru en juĝon kun Via sklavo,
Ĉar neniu vivanta povos praviĝi antaŭ Vi. 3 Ĉar malamiko persekutis mian animon,
Premis al la tero mian vivon;
Li metis min en mallumon, kiel delonge mortintojn. 4 Senfortiĝas en mi mia animo,
Konsumiĝas en mi mia koro. 5 Mi rememoras la tagojn antikvajn,
Mi meditas pri ĉiuj Viaj faroj,
Mi pensas pri la faritaĵoj de Viaj manoj.

6 Mi etendas al Vi miajn manojn;
Mia animo soifas Vin kiel seka tero.
Sela

7 Rapidu, aŭskultu min, ho Eternulo, mia spirito konsumiĝas;
Ne kaŝu antaŭ mi Vian vizaĝon,
Ĉar mi similiĝus al la forirantaj en la tombon. 8 Aŭdigu al mi matene Vian bonecon,
Ĉar Vin mi fidas;
Montru al mi la vojon, kiun mi devas iri,
Ĉar al Vi mi levas mian animon. 9 Savu min de miaj malamikoj, ho Eternulo;
Al Vi mi rifuĝas. 10 Instruu al mi plenumi Vian volon, ĉar Vi estas mia Dio;
Via bona spirito gvidu min sur ebena tero. 11 Pro Via nomo, ho Eternulo, lasu min vivi;
Pro Via justeco eligu mian animon el mizero. 12 Kaj pro Via favorkoreco ekstermu miajn malamikojn
Kaj pereigu ĉiujn premantojn de mia animo,
Ĉar mi estas Via sklavo.