Malnova Testamento (Zamenhof)/Psalmaro/27
1 La Eternulo estas mia lumo kaj mia savo; kiun mi devas timi?
La Eternulo estas la forto de mia vivo; kiu povas min teruri?
2 Kiam alproksimiĝos al mi malbonfarantoj, por manĝi mian karnon,
Miaj kontraŭuloj kaj malamikoj, ili surpuŝiĝos kaj falos.
3 Se elpaŝos kontraŭ min armeo,
Mia koro ne ektimos;
Se leviĝos kontraŭ min milito,
Ankaŭ tiam mi havos fidon.
4 Nur unu aferon mi petas de la Eternulo, nur tion mi deziras:
Ke mi restu en la domo de la Eternulo en la daŭro de mia tuta vivo,
Por rigardi la ĉarmon de la Eternulo, admiri Lian templon.
5 Ĉar Li kovros min en Sia kabano en la tago de malbono;
Li kaŝos min en sekreta loko de Sia tendo;
Sur rokon Li levos min.
6 Kaj nun leviĝos mia kapo super miajn malamikojn, kiuj min ĉirkaŭas;
Kaj mi oferfaros en Lia tendo oferojn de danko;
Mi kantos kaj gloros la Eternulon.
7 Aŭskultu, ho Eternulo, mian voĉon, kiam mi vokas;
Korfavoru min, kaj respondu al mi.
8 De Vi diris al mi mia koro:
Serĉu Mian vizaĝon.
Vian vizaĝon, ho Eternulo, mi serĉas.
9 Ne kaŝu antaŭ mi Vian vizaĝon,
Ne forpuŝu en kolero Vian sklavon;
Vi estis mia helpo,
Ne forpuŝu kaj ne forlasu min, ho Dio de mia savo.
10 Ĉar mia patro kaj mia patrino min forlasis,
Sed la Eternulo min akceptis.
11 Instruu al mi, ho Eternulo, Vian vojon,
Kaj konduku min sur ĝusta irejo, spite miajn insidantojn.
12 Ne fordonu min al la volo de miaj premantoj;
Ĉar stariĝis kontraŭ mi falsaj atestantoj, plenaj de rabemeco.
13 Se mi ne esperus vidi la bonecon de la Eternulo
En la lando de vivantoj!
14 Esperu al la Eternulo;
Tenu vin forte, forta estu via koro;
Jes, esperu al la Eternulo.