Malnova Testamento (Zamenhof)/Psalmaro/28

El Vikifontaro
Psalmaro 28 ()
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova TestamentoPsalmaro (p. 475)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
De David.

1 Al Vi, ho Eternulo, mi vokas;
Mia Roko, ne silentu al mi;
Se Vi silentos al mi, mi similiĝos al tiuj,
Kiuj iras en la tombon. 2 Aŭskultu la voĉon de mia petego, kiam mi krias al Vi,
Kiam mi levas miajn manojn al Via plejsanktejo. 3 Ne kunpereigu min kune kun malpiuloj, kaj kun krimfarantoj,
Kiuj parolas pace kun siaj proksimuloj,
Dum malbono estas en ilia koro. 4 Redonu al ili laŭ iliaj faroj kaj laŭ iliaj malbonaj agoj;
Laŭ la faroj de iliaj manoj redonu al ili;
Redonu al ili, kion ili meritas. 5 Ĉar ili ne atentas la agojn de la Eternulo
Kaj la farojn de Liaj manoj,
Li disbatos ilin kaj ne rekonstruos. 6 Glorata estu la Eternulo,
Ĉar Li aŭskultis la voĉon de mia petego. 7 La Eternulo estas mia forto kaj mia ŝildo;
Lin fidis mia koro, kaj Li helpis min;
Tial ekĝojas mia koro,
Kaj per mia kanto mi Lin gloros. 8 La Eternulo estas ilia forto,
Li estas savanta forto por Sia sanktoleito. 9 Helpu Vian popolon kaj benu Vian heredon,
Kaj paŝtu kaj altigu ilin eterne.