Malnova Testamento (Zamenhof)/Psalmaro/45

El Vikifontaro
Psalmaro 45 ()
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova TestamentoPsalmaro (p. 485)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Al la ĥorestro. Por ŝoŝanoj.
Instrua ama kanto de la Koraĥidoj.

1 Mia koro pleniĝis per bona temo;
Mi kantos pri reĝo;
Mia lango estas kiel plumo de lerta skribisto. 2 Vi estas la plej bela el la homidoj;
Ĉarmo estas sur viaj lipoj;
Tial Dio benis vin por ĉiam. 3 Zonu vian lumbon per glavo,
Vi, forta per via majesteco kaj beleco. 4 Kaj en via beleco prosperu, forrajdu por la vero,
Por justeco al la humiluloj;
Kaj via dekstra mano montros miraklojn. 5 Viaj sagoj estas akraj;
Kaj, faligante antaŭ vi la popolojn,
Ili penetros en la koron de la malamikoj de la reĝo. 6 Via trono estas Dia trono por ĉiam kaj eterne;
La sceptro de via regno estas sceptro de justeco. 7 Vi amas virton kaj malamas malvirton;
Tial Dio, via Dio, oleis vin per oleo de ĝojo pli ol viajn
kamaradojn. 8 De mirho, aloo, kaj kasio odoras ĉiuj viaj vestoj;
En palacoj eburaj ĝojigas vin muziko. 9 Reĝidinoj estas inter viaj karulinoj;
Ĉe via dekstra flanko staras edzino en Ofira oro. 10 Aŭdu, filino, rigardu, kaj klinu vian orelon,
Kaj forgesu vian popolon kaj la domon de via patro; 11 Kaj kiam la reĝo deziros vian belecon,
Ĉar li estas via sinjoro, tiam vi kliniĝu antaŭ li. 12 Kaj la filino de Tiro venos al vi kun donacoj;
Petegos antaŭ vi la riĉuloj de la popolo. 13 En sia plena ornamo estas interne la reĝidino;
El ora teksaĵo estas ŝia vesto. 14 En broditaj vestoj ŝi estas kondukata al la reĝo;
Post ŝi estas kondukataj al vi knabinoj, ŝiaj koleginoj. 15 Ili estas kondukataj kun ĝojo kaj kantoj;
Ili eniras en la palacon de la reĝo. 16 Anstataŭ viaj patroj estos viaj filoj;
Vi faros ilin princoj sur la tuta tero. 17 Mi memorigos vian nomon de generacio al generacio;
Tial gloros vin popoloj ĉiam kaj eterne.