Malnova Testamento (Zamenhof)/Psalmaro/46

El Vikifontaro
Psalmaro 46 ()
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova TestamentoPsalmaro (p. 485-486)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Al la ĥorestro. De la Koraĥidoj.
Por sopranuloj. Kanto.

1 Dio estas por ni rifuĝejo kaj forto,
Helpo en mizeroj, rapide trovata. 2 Tial ni ne timas, eĉ se pereus la tero
Kaj la montoj falus en la internon de la maroj.

3 Bruu, bolu Liaj akvoj,
Tremu la montoj de ilia fiera ondado.
Sela
.

4 Estas rivero, kies torentoj ĝojigas la urbon de Dio,
La sanktan loĝejon de la Plejaltulo. 5 Dio estas en ĝia mezo, ĝi ne ŝanceliĝos;
Dio ĝin helpas en frua mateno. 6 Ekbruis popoloj, ekŝanceliĝis regnoj;
Li sonigis Sian voĉon, kaj la tero fandiĝis.

7 La Eternulo Cebaot estas kun ni;
Nia defendo estas la Dio de Jakob.
Sela
.

8 Iru, rigardu la farojn de la Eternulo,
Kiu faris detruojn sur la tero, 9 Kiu ĉesigas militojn ĝis la fino de la tero,
Rompas pafarkon, rompas ponardegon,
Forbruligas veturilojn per fajro. 10 Cedu, kaj sciu, ke Mi estas Dio;
Mi estas glora inter la popoloj, Mi estas glora sur la tero.

11 La Eternulo Cebaot estas kun ni;
Nia defendo estas la Dio de Jakob.
Sela
.