Malnova Testamento (Zamenhof)/Psalmaro/5

El Vikifontaro
Psalmaro 5 ()
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova TestamentoPsalmaro (p. 464)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  Psalmaro 4
Psalmaro 6  ►
Al la ĥorestro. Por blovaj instrumentoj. Psalmo de David.

1 Miajn vortojn aŭskultu, ho Eternulo.
Trapenetru miajn pensojn. 2 Aŭdu la voĉon de mia krio, mia Reĝo kaj mia Dio;
Ĉar al Vi mi preĝas. 3 Ho Eternulo, matene Vi aŭdas mian voĉon;
Matene mi eldiras mian preĝon al Vi, kaj mi atendas. 4 Ĉar Vi ne estas tia Dio, kiu amas malpiaĵon;
Malbonulo ne povas gasti ĉe Vi. 5 Fanfaronuloj ne staros antaŭ Vi;
Vi malamas ĉiujn, kiuj faras malbonon. 6 Vi pereigas tiujn, kiuj parolas malveron;
Sangavidan kaj malican la Eternulo abomenas. 7 Kaj mi, pro Via granda favoro, eniros en Vian domon;
Mi kliniĝos en Via sankta templo kun respektego al Vi. 8 Ho Eternulo, gvidu min laŭ Via justeco;
Pro miaj insidantoj ebenigu antaŭ mi Vian vojon. 9 Ĉar ne ekzistas vero en ilia buŝo;
En ilia interno estas malvirteco;
Malfermita tombo estas ilia gorĝo;
Per sia lango ili hipokritas. 10 Montru ilian kulpon, ho Dio,
Ke ili falu per siaj intencoj;
Pro iliaj multaj krimoj ĵetu ilin malsupren,
Ĉar ili ribelis kontraŭ Vi. 11 Kaj ekĝojos ĉiuj, kiuj fidas Vin;
Ili eterne estos gajaj, kaj Vi ilin favoros;
Kaj triumfos pri Vi tiuj, kiuj amas Vian nomon. 12 Ĉar Vi, ho Eternulo, benas piulon;
Kiel per ŝildo Vi ĉirkaŭdefendas lin per favoro.