Malnova Testamento (Zamenhof)/Psalmaro/6

El Vikifontaro
Psalmaro 6 ()
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova TestamentoPsalmaro (p. 464-465)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  Psalmaro 5
Psalmaro 7  ►
Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj, por basuloj. Psalmo de David.

1 Ho Eternulo, ne en Via kolero min riproĉu,
Kaj ne en Via furiozo min punu. 2 Korfavoru min, ho Eternulo, ĉar mi senfortiĝis;
Sanigu min, ho Eternulo, ĉar ektremis miaj ostoj. 3 Kaj mia animo forte ektremis;
Kaj Vi, ho Eternulo, ĝis kiam? 4 Returnu Vin, ho Eternulo, savu mian animon;
Helpu min pro Via favorkoreco. 5 Ĉar en la morto ne ekzistas memoro pri Vi;
En Ŝeol, kiu gloros Vin? 6 Mi laciĝis de mia ĝemado;
Ĉiun nokton mi priverŝas mian liton;
Per miaj larmoj mi malsekigas mian kuŝejon. 7 Sekiĝis de malĝojo mia vizaĝo,
Maljuniĝis de ĉiuj miaj premantoj. 8 Foriĝu de mi, ĉiuj, kiuj faras malbonon;
Ĉar aŭdis la Eternulo la voĉon de mia ploro. 9 Aŭdis la Eternulo mian peton;
La Eternulo akceptos mian preĝon. 10 Hontigitaj kaj tre teruritaj estos ĉiuj miaj malamikoj;
Ili forturniĝos kaj tuj estos hontigitaj.