Malnova Testamento (Zamenhof)/Psalmaro/57

El Vikifontaro
Psalmaro 57 ()
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova TestamentoPsalmaro (p. 490)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Al la ĥorestro. Por Al-taŝĥet.
Verko de David, kiam li forkuris de Saul en la kavernon.

1 Korfavoru min, ho Dio, korfavoru min;
Ĉar ĉe Vi rifuĝas mia animo,
Kaj sub la ombro de Viaj flugiloj mi min kaŝas,
Ĝis pasos la mizeroj. 2 Mi vokas al Dio Plejalta,
Al Dio, kiu decidas pri mi.

3 Li sendu el la ĉielo kaj helpu min,
Li, kiu hontigas miajn persekutanton;
Sela
.
Dio sendu Sian favoron kaj Sian veron.

4 Mia animo estas inter leonoj;
Mi kuŝas inter homidoj avidaj, kies dentoj estas ponardegoj kaj sagoj,
Kaj kies lango estas akra glavo. 5 Altiĝu super la ĉielo, ho Dio;
Via gloro estu super la tuta tero.

6 Reton ili metis antaŭ miaj piedoj;
Ili premis mian animon;
Ili fosis antaŭ mi foson,
Sed ili mem falis en ĝin.
Sela
.

7 Fortika estas mia koro, ho Dio, fortika estas mia koro;
Mi kantos kaj gloros. 8 Vekiĝu, mia honoro, vekiĝu, psaltero kaj harpo;
Mi vekos la matenan ĉielruĝon. 9 Mi gloros Vin, ho mia Sinjoro, inter la popoloj;
Mi prikantos Vin inter la gentoj. 10 Ĉar granda ĝis la ĉielo estas Via boneco,
Kaj ĝis la nuboj estas Via vero. 11 Altiĝu super la ĉielo, ho Dio;
Via gloro estu super la tuta tero.