Malnova Testamento (Zamenhof)/Psalmaro/58

El Vikifontaro
Psalmaro 58 ()
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova TestamentoPsalmaro (p. 491)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Al la ĥorestro. Por Al-taŝĥet. Verko de David.

1 Ĉu efektive vi parolas veron, vi potenculoj?
Ĉu vi juste juĝas, homidoj? 2 Kontraŭe, en la koro vi faras krimaĵojn,
Sur la tero vi pesas per manoj rabemaj. 3 De la momento de sia naskiĝo la malvirtuloj devojiĝis;
De el la ventro de sia patrino la mensogantoj ekeraris. 4 Ilia veneno estas simila al la veneno de serpento,
De surda aspido, kiu ŝtopas sian orelon, 5 Kiu ne aŭskultas la vortojn de sorĉistoj,
Kiel ajn lertaj en sia arto. 6 Ho Dio, frakasu iliajn dentojn en ilia buŝo;
Frakasu la makzelojn de la junaj leonoj, ho Eternulo! 7 Ili forverŝiĝu kiel akvo, kiu malaperas;
Kiam Li ĵetos Siajn sagojn, ili estu kiel buĉitaj. 8 Kiel limako konsumiĝanta ili malaperu,
Kiel abortaĵo virina, kiu ne vidis la sunon; 9 Antaŭ ol viaj kaldronoj eksentos la dornojn,
Ilin vivajn kaj freŝajn pereigu la ventego. 10 Ĝojos la virtulo, kiam li vidos venĝon;
Li lavos siajn piedojn en la sango de la malvirtulo. 11 Kaj la homoj diros: Ekzistas rekompenco por la virtulo,
Ekzistas Dio, juĝanto sur la tero.